Golfo de Narragansett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Golfo Narragansett)
Golfo de Narragansett
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj41° 36′ 0″ N, 71° 21′ 0″ U (mapo)41.6-71.35Koordinatoj: 41° 36′ 0″ N, 71° 21′ 0″ U (mapo)

Golfo de Narragansett (Rod-Insulo)
Golfo de Narragansett (Rod-Insulo)
DEC
Golfo de Narragansett
Golfo de Narragansett
Lokigo de Rod-Insulo en Usono
Map
Golfo de Narragansett
Vikimedia Komunejo:  Narragansett Bay [+]
vdr
Golfo de Narragansett Bay, situo en Rod-Insulo

La Golfo de Narragansett estas golfo de la Atlantiko. Ĝia bordo preskaŭ tute apartenas al la usona subŝtato Rod-Insulo. Nord-oriente ĝia sub-golfo Mt Hope Bay iom etendiĝas en la areon de Masaĉuseco. Ĝia centro situas ĉe 41° 36′ N 71° 21′ U / 41.600 °N, 71.350 °U / 41.600; -71.350 (mapo).

La golfo, kies buŝo estas je la suda flanko, havas areon de ĉ. 380 km²; en ĝi situas pli ol 30 insuloj. La plej grandaj estas Aquidneck Island, Conanicut Island kaj Prudence Island; ili estas loĝataj kaj apartenas al kantono Newport.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la golfo estas tiu de indiana tribo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Providence ĉe la norda pinto de la golfo havas gravan havenon, kiu povas akcepti laŭbordajn kaj interkontinentajn varŝipojn. Plia varhaveno estas tiu de Fall River. Ankaŭ la haveno de Newport sur insulo Aquidneck estas grava, sed ĝi servas pli por fiŝkaptado kaj plezurboatoj ol por vara trafiko.

La golfo havas tri grandajn enirejojn, dividitajn de la insuloj Aquidneck kaj Conanicut. Sur tri pontoj inter la firma tero kaj la du insuloj eblas transiri la golfon (ŝtata vojo 138).

Sur duoninsulo de la okcidenta bordo de la golfo situas la flughaveno Quonset State Airport, mikse civila-armea. Pliaj flughavenoj estas en Warwick kaj en Newport.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la bordo kaj sur la insuloj de la golfo situas: