Golfo de Fundy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Fundy
Bay of Fundy / Baie de Fundy
La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj
La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj

La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj

Akvejo Atlantiko
Termaso Kontinento Nordameriko,
duoninsulo Nov-Skotio
Geografia situo 45° 0′ N, 65° 48′ U (mapo)45-65.8Koordinatoj: 45° 0′ N, 65° 48′ U (mapo)
Golfo de Fundy (Nov-Brunsviko)
Golfo de Fundy (Nov-Brunsviko)
DEC
Golfo de Fundy
Golfo de Fundy

Map

Larĝo 60 km
Profundo 220 km
Alfluoj Saint Croix River, Magaguadavic River, Saint John River, Petitcodiac River, Tantramar River
Haveno de Alma ĉe eko de la alta tajdo
Haveno de Alma ĉe eko de la alta tajdo
vdr

La Golfo de Fundy (angle Bay of Fundy, ankaŭ Fundy Bay, france Baie de Fundy) situas inter la kanadaj provincoj Nova Skotio kaj Nova Brunsvigo, flanke de la Golfo de Majno. La Golfo de Fundy longas 220 kilometrojn kaj larĝas 60 kilometrojn. Ĝi havas aparte kaj imprese grandan diferencon de alta kaj malalta tajdo: la akvosurfaco en la golfo alternas je inter 15 kaj maksimume 21 metroj. La golfa nomo devenas de la origine portugala nomigo "Rio Fondo", do "rivero profunda".

La unua priskribo de la golfo fare de eŭropanoj estas el la jaro 1604: tiujare la franca malkovristo Pierre Dugua kaj lia kartografo Samuel de Champlain nomis ĝin Baie François, do "golfo franca".

Tajdo

situo de la golfo ĉe la bordo de la Atlantika Oceano
pli detala mapo

En la okcidenta parto de la Golfo de Fundy situas la Golfo Passamaquoddy, kiu situas inter la usona ŝtato Majno kaj la kanada provinco Nov-Brunsviko. En la oriento de la golfo finiĝas en du markoloj, la Golfo Chignecto kaj la Baseno Minas.

Aparte en tiuj du markoloj la alta tajdo pli ol averaĝe altas, tial ke diferenco de 14 metroj inter malalta kaj alta tajdo tute normalas, kaj diferenco de 21 metroj en ŝtormoj estas la maksimumo. Tiu granda tajda diferenco baziĝas sur simpla fizika fenomeno: La longo de la golfo korespondas al al longo, kiun akva ondo survojas dum 6 horoj, la tempospaco inter alta kaj malalta tajdo. Kun ĉiu alfluo aŭ fluso, do la tajda altiĝo de la akvosurfaco, el la Atlantika Oceano en la golfon tiamaniere fortiĝas la tajda ondo, kiu jam alternas ene de la golfo. Similan fenomenon ĉiu ajn povas krei, kiu hejme en duonplena bankuvo kreas kaj poste ritme fortigas ondojn de unu flanko de la kuvo al la alia kaj reen.

La grandan diferencon inter alta kaj malalta tajdo uzas tajda energicentralo apud la urbo Annapolis Royal: tiu centralo dum ĉiu horo kreas 18 megaŭatojn da elektro.

Pluraj riveroj fluas en la golfon: Ĉe alta tajdo ĉe multo el ili ŝanĝiĝas la fluodirekto, do la rivera akvo fluas for de la maro. Tiun fenomenon en la mondo spertas nur malmultaj riveroj.

En la orienta markolo Baseno Minas, dum malalta tajdo videbliĝas pli-malpli 40.000 hektaroj da ŝlima grundo de vadomaro.

Grandaj havenoj de la golfo estas Saint John / Saint Jean, kiu inter alie servas por papera produktejo kaj por nafta rafinejo, Hantsport kun plia papera produktejo kaj specialiĝo pri eksporto de gipso kaj Digby.

Naturo

La golfo konatas pro impresaj sovaĝaj rokoformacioj ĉe la klifa marbordo. Areo de 20.700 hektaroj el tiu klifaro dum la jaro 1948 deklariĝis la Nacia Parko Fundy".

La subakva bestaro de la golfo estas tre varia. La malvarmeta golfa akvo kun multe de nutraĵo altiras inter alie diversajn specojn da balenoj. Ankaŭ la birdaro estas multfaceta - spekteblas inter alie atlantikaj fraterkuloj, ŝternoj, ĉe la marbordo migraj falkoj kaj blankkapaj maragloj .

Por la loka fiŝkaptistoj gravas kolektado de haringoj, omaroj, diversaj manĝeblaj moluskoj - kaj aldone salmoj en akvokulturo.

Insuloj

  • Insulo Grand Manan, limas al la Golfo de Majno

En la Golfo Passamaquoddy:

  • Insulo Campobello (Campobello Island)
  • Alka Insulo (Moose Island)
  • Cerva Insulo (Deer Island)

Antaŭ Kabo Chignecto:

  • Alta Insulo (Isle Haut)

Krome ekzistas pli etaj insuloj en la Golfo Passamaquoddy, en la Malantaŭa Golfo Back Bay kaj en la basenoj Annapolis kaj Minas.

Alfluoj

En Nov-Brunsviko:

  • Saint Croix River / Rivière Saint Croix
  • Magaguadavic River / Rivière Magaguadavic
  • Saint John River / Fleuve Saint Jean
  • Petitcodiac River / Rivière Petitcodiac
  • Tantramar River / Rivière Tantramar

En Nov-Skotio:

  • Annapolis River
  • Cornwallis River
  • Avon River
  • Shubenacadie River
  • Salmon River

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke ekosistemo Golfo de Fundy (paĝoj anglalingvaj)