Golfo de Honduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Honduro
golfeto [+]
Koordinatoj16° 9′ 5″ N, 88° 15′ 6″ U (mapo)16.1514-88.2517Koordinatoj: 16° 9′ 5″ N, 88° 15′ 6″ U (mapo)

Longo150 km (93 mi)
Larĝo105 km (65 mi)

Golfo de Honduro (Karibio)
Golfo de Honduro (Karibio)
DEC
Golfo de Honduro
Golfo de Honduro
Map
Golfo de Honduro
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Honduras [+]
vdr
Golfo de Honduro centre de tiu mapo

La Golfo de Honduro estas granda interna akvareo de la Kariba Maro, ĉe la marbordoj de Belizo, Gvatemalo, kaj Honduro. El nordo suden, ĝi etendas proksimume 200 km el Dangriga, Belizo, al La Ceiba, Honduro.

La interna Golfo de Honduro estas ŝirmita de la Beliza Barilrifo kiu formas la sudan parton de la 900 km longa Mezamerika Barilrifa Sistemo, nome la dua plej granda koralrifa sistemo en la mondo. La Beliza Barilrifo inkludas nombron de malgrandaj insuloj, nome cayo [KAjo] aŭ rifinsuloj, kaj kolektive konataj kiel Pelikanaj Kajoj.

La Golfo de Honduro estas markita de kompleksa dinamiko de marbordaj kaj malfermaj akvoj, oceanaj marfluoj, kiuj produktis tre diversan kaj unikan ekosistemon kun ampleksa vario de marbordaj marakvoj, inklude marbordaj estuaroj, barierstrandoj, lagunoj, intertajdaj salmarĉoj, mangrovoj, marpaŝtejoj, kajoj kaj barierrifoj.[1]

La Golfo de Honduro ricevas la produkton el la basenoj de 12 riveroj kun ĉirkaŭkalkulita elfluo de 1232 m³ s−1.[2] Tiuj riveroj estas la Moho, Sarstuno, Dulce, Motagua kaj Ulúa. Pliiĝanta volumo de sedimentoj drenitaj al la Golfo de Honduro metas danĝeran minacon al ties mara ekosistemo.[2]

Multaj usonaj fiŝkaptistoj vizitas la Golfon de Honduro por kati la spadofiŝojn kiuj abundas tie. Turistoj estas ofte veturigitaj boate al la Pelikanaj Kajoj, ĉefe al Caulker kaj Ambergris.

En 1961 la uragano Hattie forbalais la Golfon de Honduro, detruante konstruaĵojn en Belizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pollution Control Program in the Gulf of Honduras Environmental Protection and Maritime Transport. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2009-04-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-07-14.
  2. 2,0 2,1 (Decembro 2003) “Hydrometeorology and Variability of Water Discharge and Sediment Load in the Inner Gulf of Honduras, Western Caribbean”, Journal of Hydrometeorology 4 (6), p. 985–995. doi:[[doi:10.1175%2F1525-7541%282003%29004%3C0985%3AHAVOWD%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1525-7541(2003)004<0985:HAVOWD>2.0.CO;2]]. Alirita 2009-02-23.. 

16° 09′ 05″ Nordo 88° 15′ 06″ Okcidento / 16.1514 °N, 88.2517 °U / 16.1514; -88.2517 (mapo)