Kalifornia Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Golfo de Kalifornio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon California.
Kalifornia Golfo
golfo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj28° 0′ 0″ N, 112° 0′ 0″ U (mapo)28-112Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 112° 0′ 0″ U (mapo)

Longo1 100 km (684 mi)
Larĝo230 km (143 mi)
Areo160 000 km² (16 000 000 ha) [+]

Kalifornia Golfo (Meksiko)
Kalifornia Golfo (Meksiko)
DEC
Kalifornia Golfo
Kalifornia Golfo
Map
Kalifornia Golfo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of California [+]
vdr
Kalifornia Golfo

Kalifornia Golfo situas inter la meksika ĉeftero kaj Kalifornia Duoninsulo.

hispane Mar de Cortés (Maro de Korteso), laŭ la hispana konkeristo Hernán Cortés. Ankaŭ aliaj lingvoj nomas ĝin tiel. Ĝi etendiĝas proksimume de sud-oriento al nord-okcidento kaj estas ĉirkaŭ 1.100 km longa; ĝia pleja larĝeco estas ne ĉe la elfluejo, sed proksimume ĉe la 26-a latituda grado kaj mezuras ĉirkaŭ 210 km. Entute ĝi etendiĝas inter 23,1° kaj 31,8° de norda latitudo kaj 24,3° kaj 114,8° de okcidenta longitudo.

Ĝia tuta bordaro apartenas al Meksiko. Oriente ĝin konsistigas la subŝtatoj Sonoro kaj Sinaloo, okcidente Malsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. Ĉe ĝia norda ekstremo iam enfluis rivero Kolorado, sed ĝi sekiĝis pro troa homa uzado de sia akvo.

En la golfo troviĝas kelkaj insuloj, la plej grandaj estas Ángel de la Guarda (garda anĝelo) kaj Tiburón.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo, Kalifornia Golfo estas unu el la 43 maraj ekoregionoj, listigitaj en la tutmondaj 200.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]