Golfo de Pollença

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Pollença
golfeto [+]
Koordinatoj39° 53′ 20″ N, 3° 4′ 43″ O (mapo)39.8888893.078678Koordinatoj: 39° 53′ 20″ N, 3° 4′ 43″ O (mapo)

Golfo de Pollença (Hispanio)
Golfo de Pollença (Hispanio)
DEC
Golfo de Pollença
Golfo de Pollença
Map
Golfo de Pollença
Vikimedia Komunejo:  Badia de Pollença [+]
vdr

39° 53′ 53″ N 3° 8′ 40″ O / 39.89806 °N, 3.14444 °O / 39.89806; 3.14444 (mapo)

Komunumoj Pollença kaj Alcúdia ĉirkaŭ la golfo de Pollença

La Golfo de Pollença (katalune Badia de Pollença, hispane Bahía de Pollensa) estas golfo norde de insulo Majorko. Ĝin limas sude la duoninsulo de Kabo Pinar kaj norde tiu de Kabo de Formentor. Ili longas respektive ĉ. 10 kaj 15 km. La buŝo de la golfo malfermiĝas nord-orienten kun larĝo de ĉ. 5 km.

La norda parto de la golfa bordo apartenas al la komunumo Pollença, la suda parto al Alcúdia. Plej gravaj lokoj ĉe la bordo estas Port de Pollença kaj Alcúdia kun Urbanització Bon Aire. En la norda parto la vojo Ma-2210 ebligas aŭte atingi la pinton de la kabo de Formentor, la plej nordan pinton de la insulo.

En la golfo troviĝas nur unu insuleto, Insulo Formentor, ĉirkaŭ 500 metrojn longa. Ĝi situas ĉ. 150 metrojn de la norda bordo.