Golfo de San-Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Golfo de San-Francisko (angle: San Francisco Bay [sen fr'nciskoŭ bej]) estas golfo de la Pacifiko, kun kiu ĝi estas ligita nur per la markolo de la Ora Pordego (Golden Gate ['goŭldn gejt]). Ĝi situas en la usona ŝtato Kalifornio.

Golfo de San-Francisko

La golfo iam (1850) havis, kune kun San-Pablo-Golfo, longon de pli ol 80 km kaj areon de ĉ. 1750 km² sed pro arta digado kaj sekigo nun restas nur ĉ. 1200 km².

La urbo San-Francisko situas sur la kabo de la duoninsulo, kiu formas la sudan flankon de la markolo. Aliaj urboj proksime de la golfo estas Oakland, Berkeley, kaj San José.

Norde la golfo transiras en la San-Pablo-Golfon, en kiun fluas (tra Suisun-Golfo) la rivero Sakramento.

La golfon transiras kvin aŭtovojaj pontoj:

La spino de la publika trafiko inter San-Francisko kaj la orienta flanko de la golfo estas la sistemo BART. Sude de San-Francisko trafikas la trajnoj de Caltrain.

La regiono ĉirkaŭ la sudo de la golfo estas nun konata kiel la Silicia Valo.

La golfon en horloĝa direkto ĉirkaŭas la usonaj kantonoj Marin nordokcidente, Sonoma kaj Napa norde, Solano, Contra Costa kaj Alameda oriente, Santa Clara kaj San Mateo sude kaj la urbo San-Francisko sudokcidente. En la pleja okcidento la golfo per la orpordega markolo, superpontata per la Golden-Gate-Ponto, ligiĝas al la Pacifika Oceano.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

greke http://www.spn.usace.army.mil/bmvc greke http://www.baycrossings.com/Archives/2001/07_August/barging_in.htm greke http://www.sfmuseum.org/hist9/mcgloin.html greke http://response.restoration.noaa.gov/cpr/watershed/sanfrancisco/sfb_html/sfbenv.html