Golfo de Santandero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La municipoj kolorigitaj per malhela ruĝo estas tiuj apartenantaj al la komarko de la golfo, kaj per hela ruĝo tiuj, kiujn oni kelkfoje konsideras tiaj.

La Golfo de Santandero (hispane: Bahía de Santander) situas en Kantabrio kaj estas la plej granda estuaro en la norda marbordo de Hispanio, kun surfaco granda je 22,42 km² kaj larĝa je 5 km. Pro la influo de la kantabra ĉefurbo, Santandero, kaj ties aglomeraĵo, ĉirkaŭ ĝi loĝas preskaŭ duono el la tuta loĝantaro de Kantabrio, tial do sur la grundon okazas granda premo.

Antaŭ la enirejo de la golfo estas la plaĝo de El Sardinero, de kie videblas la Insulo Moŭro. Por eniri la golfon oni devas trapasi inter la Duoninsulo La Magdalena (en kies ĉirkaŭareo estas la Insulo La Torre, la Insulo Horadada) kaj la strando El Puntal, kiu estas longa terstrio el sablo kaj dunoj protektanta la trankvilajn akvojn ene de la golfo.

La originala pejzaĝo de la golfo draste ŝanĝiĝis dum la lastaj jarcentoj. Oni kalkulas, ke 50% el la praa surfaco estis ŝtopita per tero (kio sekigis vastan parton el la marĉoj) por krei paŝtejojn, pligrandigi la havenon de Santandero kaj krei industriajn, loĝejajn kaj servajn areojn (ekzemple, la flughavenon de Santandero). Nuntempe okazas kelkaj agoj por remarĉigi la plej ekologi-valorajn partojn.

Riveroj kaj enfluejoj[redakti | redakti fonton]

Spektra bildo de la golfo, farita de la sputniko LandSat (NASA).

Diversaj riveroj verŝas sian akvon en la internan parton de la Golfo de Santandero. La plej gravaj enfluejoj estas en la sudo de la golfo: enfluejoj Solía kaj San Salvador, kiuj enverŝas siajn akvojn tra la enfluejo de El Astillero. En la orienta bordo estas la enfluejoj El Carmen kaj Raos. Laste, en la okcidenta bordo situas la enfluejo de Cubas, nomo kiun oni donas al la enfluejo de la rivero Miera.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Strandoj[redakti | redakti fonton]

Geologio[redakti | redakti fonton]

La grundoj de la Golfo de Santandero konsistas el vasta areo da salecaj rokaĵoj formita dum la epoko Terciaro. La materialaro konsistas el argilo kaj saloj (speciale kreto) el la triasa Keŭpro, kiuj suprenvenis pro la ĉeesto de terfendoj. Ĉi tio helpis rompi la tertavolojn kaj kuntrenis rokojn al pli altaj tavoloj. La malmola areo, kiun kreis la keŭpraj argiloj, estigis erozion pli fortan ol en aliaj kalkoŝtonaj kaj sabloŝtonaj areoj, kaj tiel do la maro avancis kaj la golfo kreiĝis.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la Golfo de Santandero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]