Golfo de Somme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Somme
golfetoestuaro • kultura pejzaĝo

Mapo de Côte d'Opale kun Golfo de Somme.

Mapo de Côte d'Opale kun Golfo de Somme.
Areo 70 km²
Landoj  Francio
Subŝtatoj departemento Somme en regiono Pikardio
Speco Golfo
Loko Manika Markolo
Koordinatoj 50° 12′ 40″ N, 1° 36′ 19″ O (mapo)50.2110761.605377Koordinatoj: 50° 12′ 40″ N, 1° 36′ 19″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Pikardio

(Vidu la situon sur mapo : Pikardio)
Golfo de Somme

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Golfo de Somme
Map
Golfo de Somme
vdr

Golfo de Somme (france baie de Somme) situas ĉe la marbordo de regiono Pikardio, en Francio. Ĝi etendiĝas sur 70 kv. km. Ĝi estas tre riĉa ekologie aparte kiel grava ornitologia loko.

Situo[redakti | redakti fonton]

Golfo de Somme situas inter pinto de Le Hourdel sude kaj pinto de Saint-Quentin-en-Tourmont norde. Rivero Somme, marborda rivero, kiu donis sian nomon al la departemento, enfluas en Manikan Markolon tie.

Prezento[redakti | redakti fonton]

La dolĉa akvo de la rivero fariĝas saleta kaj fluas laŭ marborda rivero, kiu norden supreniras laŭborde, plufluanta per aldonoj de dolĉa akvo el rivero Authie kaj poste de rivero Canche.

Tiuj akvoj iomete malpli salaj estas ŝatataj de alvusoj kaj adoltoj de multaj fiŝspecioj. Tio konsistigas specon de biologia koridoro, kun malsama akvamaso supreniranta norden. Atlaso de loĝejoj kaj specioj en submaraj fundoj estis kreitaj kadre de angla-franca programo "CHARM" (CHannel integrated Approach for marine Resource Management)[1].

Geologio[redakti | redakti fonton]

La estuaro, la konfiguro, la plaĝo klare havas hidrologian originon, sed verŝajne ankaŭ tektonika, eĉ eble novtektonika, kun fendaro, kiu ŝajnas estinta aktiva en Kvaternaro, aparte en la eŭstazia kunteksto[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Periferio de Golfo de Somme kaj de ties estuaro estis drenitaj kaj aranĝitaj ekde Mezepoko.

En 1066, Vilhelmo la Konkeranto ankrigis sian ŝiparon en Golfo de Somme kaj deiris de haveno de Saint-Valery por konkeri Anglion.

En decembro 1430, Johana de Arko, malliberulo de angloj, estis en malliberejo en Crotoy kaj trairis la golfon ĝis Saint-Valery kaj poste estis kondukita al Rouen por sia juĝo.

Karakteristikoj[redakti | redakti fonton]

Malgranda egretardeo, Golfo de Somme
Ŝoro en Golfo de Somme. Fone Saint-Valery-sur-Somme

La golfo konsistas precipe el du medioj :

  • sliko, ŝlimareo, kiun la maro kovras dufoje tage,
  • ŝoro, kiun kovras la maro nur okaze de grandaj tajdoj.

Ĝi konsistas el du eniĝintaj estuaroj :

  • tiu de rivero Somme sude, kaj
  • tiu de rivero Maye, eta marborda rivero, norde.

Golfo de Somme estas nun agnoskita je internacia nivelo pro sia ekologia riĉeco ; ĝi estas konsiderata kiel granda ornitologia loko. Ĝiaj malsamaj areoj ofertas akceptajn kondiĉojn favorajn al nemigraj kaj migraj birdoj.

Tiu riĉeco instigis al kreo, en ĝia norda parto (enfluejo de rivero Maye), de nacia ĉasrezervejo en 1968, transformita en natura rezervejo (kun limŝanĝoj) en 1994, la natura rezervejo de Golfo de Somme, en kiu Parko Marquenterre estas parto.

Fine, Golfo de Somme estas ankaŭ fama pro ĉeesto de fokoj, al kiuj oni konsilas ne alproksimiĝi : ordinaraj fokoj (pli ol 100 en 2006 kaj 2007, pli ol 150 en 2009 kaj 2010 kaj pli ol 190 en 2011) sed ankaŭ kelkaj grizaj fokoj. Ĝi estas ankaŭ ripozejo por akvobirdoj (platbekaj anasoj, fajfanasoj...) kaj vadbirdoj (galinagoj, kurloj, hematopoj, vaneloj,...) kio konsistigas ĉasejon por akvoĉasaĵoj. Ĝi estas ankaŭ areo de escepta biologia produktado (aparte por kardioj), precipe en Golfo de Canche.

Sablopleniĝo minacas la golfon kaj la unuaj simptomoj estas jam videblaj.

Protekto de la loko[redakti | redakti fonton]

Golfo de Somme
Pinto de Le Hourdel, sudokcidente de Golfo de Somme
ordinara foko

Ekde 1999, la golfo apartenas al la klubo de la plej belaj golfoj en la mondo, same kiel Golfo Halong aŭ ankaŭ golfo de monteto Sankta-Mikaelo.

Natura rezervejo de Golfo de Somme[redakti | redakti fonton]

Tio estas areo de 3 000 ha, kiu estas precipe en maro, de la nova pinto de Saint-Quentin-en-Tourmont al enfluejo de Maye, eta marborda rivero enflanta norde de Golfo de Somme.

Grand site de France[redakti | redakti fonton]

Golfo de Somme oficiale fariĝis Grand site de France la 15-an de junio 2011 (deka loko markita en Francio), kiel unu el la plej vastaj malsekejoj de Francio, registrita en la eŭropa reto Natura 2000 / Konvencio de Ramsar[3].

Reglamento[redakti | redakti fonton]

Prefekta dekreto malpermesas akvoskoteron tutjare en Golfo de Somme[4].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Ne maloftas ŝafaroj sur la golfo en malalta tajdo, ilia aparta karngusto akiris markon AOC de ŝorŝafoj de Golfo de Somme (france « prés-salés » de la baie de Somme)[5]. La parto de la golfo malkovrita je malalta tajdo en kiusin nutras la ŝafoj nomiĝas flusejo. En Golfo de Somme estis kreita ĉevala raso Hensono.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Golfo de Somme ricevis en 2011 la markon Grand site de France. Malgraŭ malvarmeta oceana kaj ofte malseka klimato, Golfo de Somme allogas promenantojn kaj sportistojn en semajnfino. Ankaŭ sudeŭropanoj tie restadas volonte. Bicikla pado ebligas rondiri la golfon, de Crotoy al Saint-Valery. La plaĝoj de Crotoy kaj de Saint-Valery ofertas gamon da subĉielaj distraĵoj.
Tri fiŝkaptaj aŭ jaĥtaj havenoj ekzistas en la golfo : Le Crotoy, Saint-Valery-sur-Somme kaj Le Hourdel.

La malnova urbo Saint-Valery-sur-Somme posedas rimarkindan mezepokan heredaĵon. Mara Pikardio posedas belajn ekzemploj de flamgotika arkitekturo en Abbeville, Saint-Riquier kaj Rue.

Artistoj kaj Golfo de Somme[redakti | redakti fonton]

Ekde la 19-a jc, skribistoj kiel:

Pentristoj estis ankoraŭ pli multaj por inspiriĝi per koloroj de la golfo[6],[7] :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atlaso de projekto CHARM estas pri orienta Manika Markolo, helpilo por pripenso kaj decido pri regado kaj daŭriva administro de la maraj risurcoj, realigita de 2006 ĝis 2008
  2. N. Beun, P. Broquet ; Kvaternara tektoniko (Holocena ?) en marborda pikarda ebenaĵo de Bas-Champs de Cayeŭ kaj de ties orientaj najbaraĵoj ; Bulteno de franca asocio pri studo de Kvaternario ; 1980 ; Volumo 17 ; Numero 17-1-2 ; paĝoj 47-52
  3. Ministerio pri medio, gazetarsciigo Golfo de Somme fariĝas "Grand site de France" la 15-an de junio 2011 Arkivigite je 2011-11-04 per la retarkivo Wayback Machine 17-an de junio 2011
  4. [https://web.archive.org/web/20081117045004/http://premar-manche.gouv.fr/services/recherche/e-docs/00/00/05/5D/telecharger.php?cle_doc_attach=1604 Arkivigite je 2008-11-17 per la retarkivo Wayback Machine Dekreto de la mara prefekto de Cherbourg responsa pri Manika Markolo kaj Norda Maro] la 16-an de marto 2004
  5. Dekreto de la 30-a de marto 2007 pri nomo kun kontrolita origino « ŝorŝafoj de Golfo de Somme ».Dekreto de la 30-a de marto 2007 pri nomo kun kontrolita origino « ŝorŝafoj de Golfo de Somme »
  6. Hélène Braeuener, Bénédicte Pradié-Ottinger, Les peintres de la Baie de Somme autour de l’impressionnisme, eldonejo "La renaissance du Livre", Abbeville, 2001
  7. Artistoj en Golfo de Somme : historiaj referencoj.
  8. Sylvie Couderc, Alfred Manessier : paysages de Baie de Somme et de Picardie, muzeo de Pikardio, 2004