Goma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu urbojn Goma kaj Boma!

Kongo Kinŝasa

Goma estas urbego en la orienta parto de Kongo Kinŝasa, Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Nord-Kivuo. Pro rifuĝintoj de internaj militoj la nombro de lonĝantoj multe kreskis kaj atingis en 2007 500.000.

Geografio

Goma situas en la orientafrika fosego inter la vulkano Nyiragongo norde kaj la bordoj de la lago Kivu sude.

Historio

Dum la interna milito kaj popolmurdo en la najbara Ruando en 1994, Goma estis ĉefa celloko al rifuĝantoj. Inter ili estis ne nur viktimoj, sed ankaŭ agantoj de la genocido. Post kiam pli ol miliono da rifuĝintoj atingis la urbon ekestis ĥolero-epidemio, kiu mortigis milojn.

En la jaroj 1997 kaj 1998 kiam la interna milito en Kongo pligrandiĝis ĝis la faligo de prezidento Mobutu Sese Seko, ruandaj registaraj trupoj konkeris la urbon. Persekutante Hutuojn rifuĝintajn, ili mortigis ankaŭ centojn de ne koncernitaj homoj.

En la jaro 2002 la urbo estis grandparte detruita de lafofluoj el la ĉirkaŭ 14 km fora Nyiragongo. Multaj centraj konstruaĵoj kaj ankaŭ la flughaveno estis detruitaj. La tiam ĉirkaŭ 250.000 loĝantoj devis fuĝi la urbon. Mortis 147 kaj multaj rifuĝintoj perdis sian hejmon.

Diagramo pri liverado, kie Goma estas en la orienta parto

Eksteraj ligiloj