Gombe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gombe estas grandurbo kaj ĉefurbo de subŝtato en Niĝerio. Ĝi estas ankaŭ ĉefsidejo de Gombe Emirlando, kiu estas preskaŭ la sama, ol subŝtato Gombe.

Mapo pri Niĝerio, kie Gombe estas trovebla en la nordorienta parto
Loko de Gombe sur mapo de subŝtato

Bazaj informoj

Geografio

Gombe situas sur malebenaĵo en la nordorienta sekcio de la lando. Kameruno situas 200 km.

Historio

La emirato estis fondita en 1804, kies sidejo estis fondita post 2 jardekoj kaj oni nomis ĝin Gombe Aba ("Malnova Gombe"). En 1880 religiaj militoj okazis kaj la sekva brita koloniado ĉesis la emiraton. La emirata ĉefurbo denove aperis en 1919, kiel Doma, kiu baldaŭ iĝis Gombe. En la proksima arbaro Jane Goodall okupiĝis pri ĉimpanzoj.

Klimato

Gombe situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 24-26 °C. Jare pluvas po 877 mm. Inter novembro-marto neniam pluvas. La pluvo kulminas en julio.

Vizito de emiro en Gombe

Trafiko

Gombe havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Maiduguri, Potiskum, Kano (urbo), Bauchi kaj Yola. Trajnoj kuras al Maiduguri kaj Bauchi.

Fontoj