Gonçalves de Magalhães

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonçalves de Magalhães
(1811-1882)
1-a Vicgrafo de Aragvajo
1-a Vicgrafo de Aragvajo
Persona informo
Naskonomo Domingos José Gonçalves de Magalhães
Naskiĝo 13-a de aŭgusto 1811
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Morto 10-a de julio 1882
en Romo,  Italio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo diplomatokuracisto • poeto • instruistopolitikisto • eseisto • dramaturgo • dramaturgoverkisto vd
Verkado
Verkoj Q10375198 ❦
Q9556716 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domingos José Gonçalves de Magalhães (1811-1882) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 13-a de aŭgusto 1811 - Romo, en la 10-a de julio 1882) estis brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato. Li enkondukis la Romantikismon en la brazila literaturo kaj estis pioniro de la brazila teatro.

Li estas la patrono de la 9-a seĝo en la Brazila Beletristika Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Pedro Gonçalves de Magalhães Chaves kaj li enmatrikuliĝis en la kurso pri medicino en 1828, kaj diplomiĝis en 1832. En la venonta jaro, li vojaĝis al Eŭropo, kie li konatiĝis kaj amikiĝis kun Manuel de Araújo Porto Alegre (1806-1879)[1] kaj tie li elmontriĝis al la romantikismaj idealoj. En 1836, li publikigis la manifeston "Parolado pri la Beletra Historio en Brazilo", kaj, en tiu sama jaro, li publikigis la poezian libron "Poetikaj suspiroj kaj Nostalgioj", la unua romantika verko skribita de brazilano.

Reirinte al Brazilo, en 1837, li verkis du tragediajn teatraĵojn: "Antono Jozefo" aŭ "La Poeto kaj la Inkvizicio", en 1838, kaj "Olgiato", en 1839. Ankaŭ, en 1838, li fariĝas instruisto pri filozofio en la "Kolegio Petro la 2-a"[2], en Rio-de-Ĵanejro. Li ankaŭ fondis kune kun Porto Alegre kaj Francisco de Sales Torres Homem (1811-1882)[3] la mallongedaŭra magazeno "Niteroi", kie nur du numeroj estis publikigitaj, en 1836.

Li eniris en la diplomatia kariero en 1847, kaj fariĝis ministro en Usono, Argentino, Aŭstrio kaj en la Sankta Sidejo. Li ankaŭ estis aferŝarĝito en la Reĝlando de la du Sicilioj; en Piemonto, en Rusio, kaj en Hispanio. Tre estimata de la imperiestro Petro la 2-a, li estis omaĝita per la "Imperia Ordeno de la Rozo"[4], de la "Imperia Ordeno de Kristo"[5] kaj de la "Imperia Ordeno de la Suda Kruco"[6], krom la titolo de Barono de Aragvajo, en la 17-a de julio 1872, estinte altigita post du jaroj, en la 12-a de aŭgusto 1874.

Magalhães havis filon, Antônio José Gonçalves de Magalhães de Araguaia (1858-1906), kiu estis proklamita Grafo de Aragvajo de la Sankta Sidejo.

Gonçalves de Magalhães mortis en Romo, en la 10-a de julio 1882.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopédia Itaú Cultural. Arkivita el la originalo je 2014-05-15. Alirita 2014-05-13.
  2. La Kolegio Petro la 2-a, en Rio-de-Ĵanejro, estis fondita en la 2-a de Decembro 1837, datreveno de la naskiĝo de la brazila imperiestro.
  3. Pontifícia Universidade Católica do Rio Grande do Sul. Arkivita el la originalo je 2013-01-15. Alirita 2014-05-13.
  4. La Imperia Ordeno de la Rozo estis starigita de la brazila imperiestro Petro la 1-a en la 17-a de oktobro 1829 por celebri sian edziĝon kun la edzino Amelia de Leuchtenberg (1812-1873).
  5. La Imperia Ordeno de Kristo estis kavalira ordeno kreita de la brazila imperiestro Petro la 1-a en la 7-a de decembro 1822, surbaze de la portugala Ordeno de Kristo fondida de la reĝo Don Denizo kaj la papo Johano la 22-a en 1316-1319.
  6. La Nacia Ordeno de la Suda Kruco estas brazila kavalira ordeno kreita de la brazila imperiestro Petro la 1-a en la 1-a de decembro 1822, kaj ĝi celis celebri la sendependecon de Brazilo.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj