Gonadotropin-liberiga hormono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gonadotropin-liberiga hormono, aŭ gonadorelino, gonadoliberigino, mallongigo GnLH estas unu de reprezentantoj de liberigaj hormonoj de hipotalamo. Ekzistas ankaŭ simila hormono de epifizo. GnLH apartenas al neŭrohormonoj ĉar ĝin produktas specialaj neŭroĉeloj en la antaŭa hipotalamo.

GnLH kaŭzas intensigon de sekrecio per antaŭa flanko de hipofizo de gonadotropaj hormonoj: luteiniga hormono (LH) kaj folikulostimulanta hormono (FSH). GnLH en pli granda grado influas la sekrecion de liteiniga hormono ol folikulostimulanta hormono, tial ofte nomiĝas ankaŭ "luliberigino".

Strukturo

Gonadotropin-liberiga hormono apartenas al klaso de polipeptidoj kaj estas kateno de 10 aminoacidoj, alivorte GnLH estas dekpeptido. La strukturon malkovris en 1977 la Nobelpremiitoj Roger Guillemin kaj Andrew V.Schally. Jen la sekvenco de la GnLH:

piroGlu-His-Trp-Ser-Tir-Gli-Leu-Arg-Pro-Gli-NH2

Produktado

La geno GNRH1 por produktado de antaŭprodukto de GnLH troviĝas en la kromosomo 8. La mamuloj produktas la finan dekpeptidon el 92-aminoacida antaŭhormono en la preoptika antaŭa hipotalamo.

Sekrecio

La sekreciado de GnLH okazas ne kontinue, sed dum mallongaj pintoj kun striktaj intervaloj. Tiuj intervaloj estas diversaj ĉe viroj kaj virinoj. Laŭnorme ĉe virinoj la elĵetoj de GnLH sekvas ĉiuj 15 minutoj en la folikula fazo de ciklo kaj ĉiuj 45 minutoj en la lutea fazo kaj dum gravedeco. Ĉe viroj tiu intervalo daŭras 90 minutoj.

Enkonduko de ekstera GnLH kiel konstanta guĉia infuzio aŭ enkonduko de daŭre agantaj sintezaj analogoj de GnLH kaŭzas maldaŭran pligrandigon de sekrecio de gonadotropaj hormonoj, kiu rapide ŝanĝiĝas kun profunda deprimo de gonadotropa funkcio de hipofizo kaj funkcio de seksaj glandoj pro malsenseco de receptoroj de GnLG en la hipofizo..

Enkonduko de ekstera GnLH per speciala pompo, kiu imitas la naturan ritmon de sekrecia pulsado de GnLH garantias stabilan kaj daŭran stimuladon de hipofiza gonadotropa funkcio. La korekta funkcio de pompa garantias ĝustan interrilaton de LH kaj FSH ĉe virinoj kaj viroj.

Meĥanismo de ago

GnLH stimulas la gonadotropajn ĉelojn en la antaŭa flanko de hipotalamo. La gonadotropaj ĉeloj havas receptorojn por produkti du hormonojn: FSH (folikulostimulanta hormono) kaj LH (luteiniga hormono). Ambaŭ tiuj hormonoj nomiĝas ankaŭ gonadotropinoj.

Apliko en kuracado

Por apliki GnLHn oni devas uzi specialajn pompojn por ekzakta dozado (vidu supre "Sekrecio"n). Oni uzas GnLHn precipe por diagnozi seksajn perturbojn kaŭzitajn de manko de seksaj hormonoj. Normaligo de la hormona spegulo post enkonduko de GnLH signifas, ke la perturba ĉenero estas hipotalamo. Por kuraci tiajn seksajn perturbojn oni uzas foje anstataŭ pumpodozilo nasan sprajon kun dozilo. Sed tiam la ĝustajn intervalojn de apliko devas garantii la paciento mem. Tio estas malfacila eĉ por plej disciplinataj pacientoj. Pli ofte oni uzas por kuracado diversajn preparaĵojn de gonadotropino, kiuj kostas multe pli ol GnLH.