Gonavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la insulo Gonavo en Haitio.
— Satelita vidaĵo de la insulo Gonavo (NASA)
La insulo Gonavo kaj la samnoma golfo, satelita vidaĵo (NASA)


Gonavo estas insulo de la Kariba Maro. Ĝia franclingva nomo transformiĝis de île de la Gonâve al île de la Gonaïve.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gonavo situas en la samnoma golfo, kiujn formas du duoninsuloj de Haitio, tiel ke la golfo dividiĝas en du kanaloj : la kanalo de Sankta Marko (Canal de Saint-Marc) ĉe ĝia norda bordo, kaj la Suda kanalo aŭ Kanalo de Gonavo ĉe ĝia suda bordo.

Gonavo etendiĝas sur longeco de 60 km kaj larĝeco de 15 km. Ĝia areo estas 743 km². Ĝi estas la plej vasta el ĉiuj insuletoj ĉirkaŭantaj la insulon Hispaniolo, sur kiu troviĝas Haitio okcidente kaj Domingo (aŭ Dominika Respubliko) oriente. Ĝi estas malmulte loĝata : 120 000 loĝantoj en 2008, denseco en km² : 161,51. La plej granda urbo estas Anse-à-Galets (52 662 loĝantoj en 2008).

Gonavo estas montara, kalka kaj sekega insulo. Ĝia kulmino atingas alton de 778 m ĉe Morne la Pierre.

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Gonavo konsistigas arondismenton de la Okcidenta Departemento de Haitio. Tiu arondismento konsistas mem el du komunumoj :

Zetwa estas tute malgranda haveno nord-okcidente de la insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo Gonavo estis la lasta rifuĝejo de la tainoj, t.e. indianoj el la grupo de aravakoj en Haitio. Post masakro de la tainoj kaj murdo de ilia reĝino Anacaona[1] per pendumo fare de la konkistadoroj, eskapintoj de ŝia kortego rifuĝis sur insulo, kiun ili nomis Gonavo. Gonavo estis iam uzata kiel bazo por piratoj.

Dum la dua duono de la 19a jarcento, la insulo ekallogis fiŝkaptistojn. Iom poste ekaperis ankaŭ agrikulturo.

Dum la epoko de la okupacio de Haitio fare de Usono, de 1915 ĝis 1934, Gonavo estis dividita en societoj "Congo" (nigruloj devenintaj el sklavoj) kune vivantaj kaj laborantaj. En 1925, sub influo de vodua pastrino, la loĝantaro elektis usonan serĝenton, Faustin Wirkus, kiel reĝon sub la nomo "Faustin 2". Li reiris al Usono en 1929. Li rakontis sian historion en tre kontestita verko : "The White king of La Gonâve" (La blanka reĝo de Gonavo).

En 1976, ciklono plagis la sudon de Haitio, kaj multaj postvivantoj venis por instaliĝi kiel agrikulturistoj en Gonavo.

La tertremo de la 12a de januaro 2010 detruis pli ol duono el la domoj de la insulo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anacaona (1464- ĉirkaŭ 1504) naskiĝis en Yaguana en Hispaniolo (nun Léogane, en Haitio). Ŝi estis fratino de la tribestro Bohechio kaj fariĝis edzino de la tribestro Caonabo. Post la morto de sia frato, ŝi fariĝis reĝino. Bela kaj inteligenta, ŝi pasiiĝis por la poezio. Kiam alvenis ekspedicio de Bartolomeo Kolumbo, juna frato de Kristoforo Kolumbo, en 1494, ŝi estis tre scivolema kaj admirema pri la konkistadoroj. Sed ŝi rapide seniluziiĝis pro ilia sinteno rilate al la virinoj. La rilatoj tiagrade malboniĝis ke ŝi instigis al kontraŭbatalo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la versioj angla kaj ĉefe franca de Wikipedia.