Gonten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gonten (stacidomo), Gonten Alpsteinblick (stacidomo) kaj Gontenbad (stacidomo).
Gonten
Blazono de Gonten
Hotelo Jakobsbad en Gonten
distrikto de Svisiokomunumo en Svislando
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna la
komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj
Koordinatoj  47° 19′ 43″ N 9° 20′ 48″ O / 47.32861 °N, 9.34667 °O / 47.32861; 9.34667 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 43″ N 9° 20′ 48″ O / 47.32861 °N, 9.34667 °O / 47.32861; 9.34667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1433
Areo 24,7 km²
Alteco 902 m super marnivelo
Poŝtkodo 9108
Komunumkodo 3102
Mapo de Gonten
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gonten estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 1433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gonten situas en altmontara valo de la rivero Wissbach, orienta alfluanto de la rivero Urnäsch, norde de la Alpstein-Masivo oriente de la kantonĉefloko Apencelo. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Jakobsbad, Gontenbad kaj Rapisau. La plej alta monto sur la komunuma teritorio estas Kronberg kun alteco de 1663 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto kaj komunumo Gonten limas en nordo al Schlatt-Haslen, en oriento al Apencelo, en sudo al Schwende kaj en okcidento al Hundwil (AR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gonten pasas la mallarĝŝpura trajlinio de la Apencelaj Fervojoj de Urnäsch al Apencelo, kiu disponas sur la komunuma teritorio pri tri haltejoj, nome Jakobsbad, Gonten kaj Gontenbad. Paralele al la fervojo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 448. De Jakobsbad aertelfero kondukas al Kronberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gonten datiĝas el la jaro 1200 kiel Gumbton.

En la jaro 1531 armigitaj civitanoj de Gonten marŝis al Apencelo por reenkonduki la katolikan diservon. Kiel konsekvenco la paroĥo Apencelo fariĝis ĝis la jaro 1588 paritata, tio signifis ke okazis en la sama preĝejo interŝanĝe reformitaj kaj katolikaj diservoj. En la jaro 1647 la kaplanejo Gonten disiĝis de la paroĥo Apencelo kaj fariĝis memstara paroĥo.

La hodiaŭa distrikto Gonten estiĝis en la jaro 1873 per la kunigo de la teritorioj de la iama rodo Gonton kaj la duonrodoj Stechlenegg kaj Rinkenbach. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]