Gonzen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gonzen
Gonzen
Alteco 1830 m m
Situo Svislando
Montaro Alpoj
Koordinatoj 46°58′N 8°14′O  /  46.967°N, 8.233°O / 46.967; 8.233 (Gonzen)Koordinatoj: 46°58′N 8°14′O  /  46.967°N, 8.233°O / 46.967; 8.233 (Gonzen)
v  d  r
Information icon.svg

Gonzen estas monto en Sarganslando en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝia pinto havas altecon de 1830 m s.m.. Ĝi situas kvazaŭ kiel rokkojno inter la Seez-Valo kaj la Rejn-Valo. De la pinto oni havas mirindan rondvidon al la tuta Sarganslando kaj la najbaraj montoĉenoj.

Ferominejo[redakti | redakti fonton]

En cetera Svislando apenaŭ ekzistas grandaj ferercrezervoj, kial la plej multaj svisaj minejoj funkciis nur mallongan tempon. Kontraŭe al tio ĉe la monto Gonzen la unua dokumenta mencio kiel minejo por ferekspluatado datiĝas el la jaro 1396. Ĝis la fermo de la ferminejo en la jaro 1966 oni ekspluatis proksimume 2,7 milionojn tunojn da fererco. En la monto nuntempe ekzistas tuneloj kaj galerioj kun kompleta longeco de 90 km. La alteco de la ekspluatejoj varis de 350 m ĝis 1400 m s.m..

Origine oni ekspluatis la ercon de supre, do oni unue devis supreniri la monton, kaj poste denove malsupreniri en la monto. La erco tiam estis transportita kun sledoj sur deklivaj vojoj al la valo. En la jaro 1920 oni funkciigis aerteleferon kun longeco de 1800 m de la minsetlejo je 1000 m s.m. al la vala stacio Malerva. La erco estis ŝarĝita en kabinojn kaj sendita al la vala haltejo de Malerva en Sargans. Tie oni dispecigis kaj lavis ĝin kaj transŝarĝis al vagonaroj. Je la fino de 1951 oni inaŭguris la bazan tunelon je alteco de 492 m s.m. Tio superfluigis la ercekspluatadon tra Naus. En la sama jaro oni senfunkciigis la aerteleferon. Hodiaŭ ekzistas nur la vala haltejo Malerva. En la jaro 1966 oni malfunkciigis la ferminejon de Gonzen.

Kun la malfunkciigo de la ferercekspluatado en la jaro 1966 oni vendis ankaŭ la maŝinojn, inter kiuj la akvopumpiloj, kiuj necesis por senakvigi la tunelojn kaj galeriojn. Tial hodiaŭ la subaj galerioj ne plu viziteblas. Ek de la jaro 1983 la Asocio Pro Minejo Gonezen [Verein Pro Gonzenbergwerk] organizas vizitadojn tra parto de la iama minejo kaj funkciigas restoracion kaj muzeon en la monto.

La 11-an de oktobro 2007 la svisa firmao „Espros Photonics“ anoncis, ke ĝi intencas kontruii fabrikon por duonkonduktaĵoj interne en la monto, ĉar laŭ ili la kondiĉoj por tiaj laboroj interne en la monto estas favoraj.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]