Goparaju Ramachandra Rao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goparaju Ramachandra Rao
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1902 (1902-11-15)
en Chhatrapur
Morto 26-an de julio 1975 (1975-07-26) (72-jaraĝa)
en Viĝajavado
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato
Familio
Edz(in)o Saraswathi Gora
Infanoj Lavanam • Chennupati Vidya • Goparaju Vijayam • Goparaju Samaram • Goparaju Mythri
Okupo
Okupo verkisto
TTT
Retejo https://heritage.humanists.uk/gora-1902-1975/
vdr

Goparaju Ramachandra RAO (ankaŭ konata kiel Gora; (15-a de novembro 1902-1975) estis Barata (Hinda) subtenanto de ateismo.

Rao naskiĝis en alt-kasta familio de Hinduisto en 1902. En 1922 li geedziĝis kun Saraswathi Gora, kiam ŝi estis ankoraŭ dek-jaraĝa, ĉar iliaj familioj ambaŭ estis ortodokse Hinduismaj, kaj laŭ iliaj moroj knabinoj devis geedziĝi antaŭ ol ili atingis adoleskecon.

Rao en la fino fariĝis ateisto, kaj dediĉis sian vivon al la disvastigado de ateismo en Barato. En 1940, kune kun sia edzino, li kreis centron pri ateismo en eta vilaĝo en la Barata ŝtato Andra-Pradeŝo, sed en 1947 la centro estis movita al la urbo Vijayawada. Rao faris kampaniojn por forigi la kastan sistemon kaj la koncepton de "netuŝebleco" el lia lando. Li mortis en 1975, sed la centro pri ateismo, kiun li fondis, ankoraŭ ekzistas, kaj ĝi interalie kampanjas kontraŭ superstiĉo kaj falsaj "sanktuloj", promocias geedziĝojn inter homoj de malsamaj kastoj, provas agi kontraŭ infanaj geedziĝoj kaj oferi seksan edukon al ĉiuj.