Gopuramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo Virupakŝa en Hampi.
Gopuramoj kun statuoj multkoloraj en Kumbakonam.

Gopuramogopuro[1] estas elemento karaktera de la arkitekturo de la temploj hinduismaj de la sudo de Barato, konsista en ornama turo situanta super la enirejo al la areo de la templo. Temas tiele pri "pordoturo" kiu plenumas, en la rita aspekto, la funkciojn de dvara.

La gopuramo kutime prezentas formon de piramido,[2] kaj estas ĝenerale ornamita per skulptaĵoj pentritaj reprezentantaj diojn kaj aliajn diaĵojn kaj ĉielajn estaĵojn. Spite strukturajn similaĵojn, oni evitu la konfuzon de la gopuramoj kun la konstruaĵoj kiuj konstituas la kernon de la temploj de la hinduismo en la sudo de Barato; tiaj konstruaĵoj nomiĝas vimanamoj. Simila strukturo kvankam tipa tiukaze de la nordo de Barato estas la ŝiĥara. Ĝi estas elemento tipa ankaŭ de la temploj angkoraj en Kamboĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/238950/gopura gopura, alirita la 28an de januaro de 2010, angle
  2. http://www.encyclopedia.com/doc/1O214-gopura.html Gopura, alirita la 28an de januaro de 2010, angle