Gorée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Malnova mapo de la insulo Gorée (1772)
Gorée
Gorée vidita de la maro
Vido el la sklavejo

Gorée (en la franca: Île de Gorée) estas insulo antaŭ la marbordo de Senegalo. Ĝi famiĝis kiel sklavinsulo kaj estis uzita kiel sklavenŝipejo ĝis abolo de sklaveco en la jaro 1848.

Ekde 1978 la insulo estas parto de la monda kulturheredaĵo sub protekto de Unesko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la insulo estas 36 hektaroj, ĉirkaŭ 1 kilometron longa kaj 300 metrojn larĝa. Ekzistas malgranda strando.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1444 la insulo estis okupita de portugaloj. Kiam Kristoforo Kolumbo forveturis al Ameriko li restis iomete sur Gorée. En 1588 la insulo iĝis nederlanda posedaĵo.

En la jaro 1663 Gorée estis portempe okupita de Anglio, sed en 1677 Francio forprenis ĝin de la nederlandanoj kaj transformis ĝin al plej grava haveno por enŝipigi sklavojn. Dufoje Gorée iĝis angla: inter 1758 kaj 1763 kaj inter 1809 kaj 1815.

El la 18-a kaj 19-a jarcentoj restas multaj belaj kolonikonstruaĵoj.

Dum la jaroj 1776 ĝis 1778 estis konstruita la sklavejo (Maison des Esclaves, domo de la sklavoj).

La malsaniga febrodonema klimato de Gorée mortigis multajn eŭropanojn.

Fine de la 19-a jarcento oni priskribis la urbon Gorée sur la samnoma insulo kiel bone konstruita. Tiam ekzistis malnova de angloj konstruita fortikaĵo kun 200 francaj soldatoj, grandaj varejoj kaj 2.956 loĝantoj (en 1879), el kiuj 750 estis mulatoj kaj 50 blankuloj.

Dum la 20-a jarcento la insulo evoluiiĝis al turistocelo. Ankaŭ posteuloj de sklavoj komencis viziti al insulon por esplori sian devenon. Gorée estis deklarita monda kulturheredaĵo en la jaro 1978.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tuta insulo estas muzeo kaj montras la pasintecon de sklaveco. Antaŭ la vojaĝo oni konsultu la malfermhoraron de la insulaj muzeoj, ĉar ili ne estas malfermitaj ĉiutage.

Famas ĉefe la sklavejo, nuntempe muzeo. Ĝi enhavas la karcerojn, kie atendis la sklavoj antaŭ enŝipigo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptado estas tradicia okupo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]