Gorĝo (anatomio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gorĝo

En anatomio, gorĝo estas la parto de la kolo antaŭ la spino. Ĝi konstistas el la faringo kaj la laringo.

La gorĝo enhavas multajn angiojn, multajn faringajn muskolojn, la traĥeon kaj la ezofagon. La hioido, os hyoideum, estas la nura osto situanta en la gorĝo de mamuloj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri gorĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« De kantado senpaga doloras la gorĝo. »
Citaĵo
« Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo. »
Citaĵo
« Venis tranĉilo al la gorĝo. »

[redakti] Piednotoj

  1. Lernu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj