Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo
Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo
Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Rhinomyias
Specio: R. gularis'
Rhinomyias gularis
(Sharpe, 1888)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo aŭ Gorĝobrovomakula muŝkaptulo (Rhinomyias gularis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Ĝi estas birdo 15 cm longa bruna supre kaj helgriza sube, kiel plej parto de la samgenranoj. Ĝi havas blankan gorĝon kiel la parenca Blankagorĝa ĝangalmuŝkaptulo sed tiu ne havas aliajn markojn, same ĝi havas blankan superokulan strion kiel la aligenra Blankabrova muŝkaptulo kiu ankaŭ ne havas aliajn elstarajn markojn, dum ĉe tiu ĉi la plej karaktera distingilo estas ke kaj la blankaj “brovoj” kaj la gorĝo rimarkindas kiel sama marko kiu trapasas la nigran kaj iomete hokoforman pinte bekon; tiele tia strio komencas malantaŭ la oreloj kiel tre helgriza aŭ blankeca zono kiu pliblankiĝas antaŭ la okulo fakte en la sama loko kie havas sian markon la Blankabrova ĝangalmuŝkaptulo kaj daŭrigas al mallarĝa centra blanka strio en la gorĝo je kiuj flankoj la vizaĝo estas tre ruĝecbruna kiel ĉe flugiloj.

Ilustraĵo de Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo

Ankaŭ la latina scienca nomo R. gularis aludas al la marko en la gorĝo. La resto de la krono, nuko kaj dorso estas pli helbruna kun iom da oliveca nuanco aŭ grizbruna. La vosto estas pli malhelgriza kaj brusto kaj ventro same helgrizaj. Junuloj havas helbrunajn punktojn en supraj kaj en subaj partoj. La kruroj estas helgrizaj kaj la okuloj malhelbrunaj.

Tiu orientalisa specio troviĝas en Brunejo, Indonezio kaj Malajzio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]