Gorĝosako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Masklo de centrocerko havas du Gorĝosakojn kiujn ĝi ŝvelas por allogi inon.

Gorĝosako (gorĝa haŭto), en ornitologio, estas areo de haŭto sen plumoj en birdoj kiu kuniĝas al malsupra makzelo de la beko kaj al la birda kolo.[1]

La Gorĝosako povas esti tre elstara, ekzemplo ĉe membroj de la ordo Suloformaj same kiel ĉe pelikanoj (kiuj verŝajne kunhavas komunan praulon). En multaj specioj, la Gorĝosako formas klapon, aŭ gorĝan saketon, kiu ĝenerale estas uzata por kolekti fiŝojn kaj aliajn predojn dumĉase.

Ĉe kormoranoj, la Gorĝosako estas ofte kolora, kontraste kun la aliflanke senkolora nigra aŭ nigrablanka aspekto de la birdo. Tio ŝajne utilas por ia funkcio en socia signalado, ĉar la koloroj iĝas pli markataj ĉe la reproduktuloj.

Ĉe fregatedoj, la Gorĝosako estas uzata eĉ pli spektakle. Dum pariĝada memmontrado, la masklo enpelas aeron en la sakon, kaj ŝvelas ĝin dum periodoj de 20 minutoj kiel granda ruĝa balono.

Ĉar kormoranoj estas pli proksimaj parencoj de suloj kaj anhingoj (kiuj ne havas elstarajn Gorĝosakojn) ol de fregatedoj aŭ pelikanoj, ŝajne la Gorĝosako estas ĉu pleziomorfa aŭ akirita per paralela evoluo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manitoba Museum of Man and Nature (2008). Glossary of Ornithology Terms. Alirita 29an de julio, 2008.