Miĥail Gorbaĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gorbaĉevo)
Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov
Nobel-premiito
Persona informo
Михаил Сергеевич Горбачёв
Naskiĝo 2-an de marto 1931 (1931-03-02)
en Sovetunio Stavropol, RSFSR, Sovetunio
Morto 30-an de aŭgusto 2022 (2022-08-30) (91-jaraĝa)
en Central Clinical Hospital, Moskvo,  Rusio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio Ateisto (kiel proklamita) aŭ Rusa ortodoksa (baptita)
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Moscow State University, Faculty of Law • Stavropol State Agrarian University • Moskva Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio (1950–1991)
Social-Demokrata Partio de Rusio (2001–2004)
Unio de Socialaj Demokratoj (2007-nuntempo)
Subskribo Miĥail Gorbaĉov
Familio
Patro Sergey Gorbachev vd
Patrino Maria Gorbacheva vd
Edz(in)o Raisa Gorbaĉova (mortis en 1999)
Infanoj Irina Miĥajlovna Virganskaja
Profesio
Okupo politikistojuristo • mediprotektulo • ekonomikistoadvokato vd
Laborkampo politiko • ekonomia reformo • demokratiigoPerestrojko vd
En TTT mikhail-gorbachev.net
1-a kaj sola prezidento de Sovetunio
Dum 15-a de marto 199025-a de decembro 1991
Antaŭulo La pozicio kreita
de
Lia prezidanto de la Superaj Sovetoj
Sekvanto La pozicio nuligita
de
Boris Jelcin kiel Prezidento de Rusia Federacio - la internacia sekvanto de Sovetunio
7-a Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
Dum 11-a de marto 198524-a de aŭgusto 1991
Antaŭulo Konstantin Ĉernenko
Sekvanto Vladimir Ivaŝko (Aktiva)
12-a Prezidanto de Prezidio de La plej supera Soveto de Sovetunio
Dum 1-a de oktobro 198825-a de majo 1990
Antaŭulo Andrej Gromyko
Membro de Politburoo
Dum 19801991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Usona prezidinto R. Reagan kaj M. Gorbaĉov dum pintkunveno en Rejkjaviko en 1986.
Usona prezidinto R. Reagan kaj M. Gorbaĉov dum pintkunveno en Rejkjaviko en 1986.

Miĥail Sergejeviĉ GORBAĈOV (ruse Михаил Сергеевич Горбачёв, [mʲɪxɐˈil sʲɪrˈɡʲejəvʲɪtɕ ɡərbɐˈtɕof], foje erare nomata Gorbaĉev en la okcidentaj amas-komunikiloj; naskiĝis la 2-an de marto 1931 — mortis la 30-an de aŭgusto 2022) estis rusa, kaj iama sovetia, politikisto kaj partia gvidanto. Li okupis diversajn partiajn postenojn dum 19661978 en la KPSU en la Stavropola regiono de Rusio. En la jaro 1978 Gorbaĉov fariĝis unu el la gvidantoj de la KPSU; komence ties sekretario kaj de marto 1985 ĝis aŭgusto de 1991 ties ĝenerala sekretario. En 1989 li estis elektita prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de USSR kaj en 1990 la unua kaj sola Prezidento de USSR, ĝis 1991, kiam puĉantoj rabis lin kaj lian familion dum feriado en Krimeo. La kontraŭpuĉa enpotencigo de Jelcin signifis la finon de la Unio.

Gorbaĉov estas la iniciatinto de la perestrojko (laŭvorte – transformado de la socio) kaj glasnost ("voĉebleco"), kies logika postsekvo estis la disfalo de la komunisma sistemo kaj de USSR. Do estas ĉefe danke al li, ke rusianoj hodiaŭ rajtas havi pasportojn kaj vojaĝi al eksterlando.

Ankaŭ danke al li, la Malvarma milito finiĝis komence de la 90-aj jaroj.

En 1996 li partoprenis prezidentan baloton, sed ricevis nur 0,51% de la voĉoj. La 16-an de februaro 2011, li forte kritikas la Kremlon, ĉar tiu malpermesis al li krei novan socialdemokratian partion en Rusio. Rimarkoj pri kiuj li ankaŭ raportas en la filmo dediĉita al li: Miĥail Gorbaĉov, Simplaj Konfidoj[1].

Dum lastaj vivojaroj li plurfoje alvokis al restarigo de dialogo inter Rusio kaj okcidentaj landoj. Li plurfoje kritikis prezidanton Vladimir Putin pro lia aŭtoritata regmaniero, sed samtempe agnoskis ke li estas la plej populara rusia politikisto kaj havas amasan popolan subtenon. En 2014 li bonvenigis revenon de Krimeo al Rusio, pro kio al li estis malpermesita eniro al Ukrainio.

Ekde 2020 li konstante troviĝis en la Centra Klinika Hospitalo sub observado de kuracistoj, regule trapasis sangodializon kaj aliajn medicinajn procedurojn.

La 30-an de aŭgusto 2022 li forpasis post longa malsano kaj laŭe al sia deziro estos sepultita apud sia edzino en la Novodeviĉe-tombejo en Moskvo.

Vladimir Putin esprimis profundajn kondolencojn pri lia forpaso. Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres diris ke Miĥail Gorbaĉov faris pli ol iu ajn por fini la Malvarman militon. Eksa Usona Sekretario de Ŝtato Henry Kissinger diris ke Gorbaĉov faris grandegan laboron, sed ne sukcesis efektivigi ĉiujn siajn planojn. Usona prezidanto Joe Biden nomis lin homo, kiu ne timis riski sian karieron por krei alian estontecon kaj kontribuis al estiĝo de pli sekura mondo.

Laŭdoj kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

Oni forte kritikis, ke sub lia regado la Ruĝa Armeo dum januaro 1991 mortigis civilulojn, kiuj manifestaciis por la sendependeco de Litovio. Lia rolo kaj liaj povoj en tiu afero ne estas klaraj.

Vaste konsiderata unu el la plej signifaj figuroj de la dua duono de la 20-a jarcento, Gorbaĉov restas temo de konflikto. Ricevinto de vasta gamo de premioj - inkluzive de la Nobel-premio pri paco (1990) - li estis vaste laŭdata pro sia ĉefa rolo en la fino de la Malvarma Milito, limigo de la misuzo de la homaj rajtoj en Sovetunio. Li ankaŭ toleris ke falis la marksismo-leninismaj registaroj en orienta kaj centra Eŭropo kaj ke Germanio reunuiĝis[2]. Male, en Rusio oni ofte kritikas lin pro tio, ke li ne haltigas la sovetian kolapson, evento, kiu kaŭzis malpliiĝon de la tutmonda influo de Rusio kaj ekigis ekonomian krizon.

Fondaĵo Gorbaĉov[redakti | redakti fonton]

Post la divido de Sovetunio, li kiel eks-prezidento kreis la Fondaĵon Gorbaĉov por esplori pri la socia, ekonomika kaj politika esploroj rilate al perestrojka, kies prezidanto estas li mem. La temoj de liaj paroladoj kaj prelegoj inkluzivas problemojn de tutmondiĝo kaj internacia sekureco, kontraŭbatalado de malriĉeco kaj postrestanteco, naturmediaj defioj inkluzive de la konservado de la akvoresursoj de la planedo, ekonomia kunlaboro, la estonteco de demokrata Rusio, perspektivoj de eŭropa unueco, kaj aliaj[3].

La ĉefaj celoj de la Fondaĵo estas:

  • internacia kompreniĝo,
  • antaŭenigi pacon en la mondo (inkluzive pacoesploradon),
  • la batalo kontraŭ malriĉeco,
  • junularaj interŝanĝoj, edukado kaj trejnado,
  • humanitara helpo (precipe en la medicina kampo, ekz. pri leŭkemio)
  • proksimigi Rusion al Eŭropo
  • mediprotektado

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Li interalie ricevis la honoron de la Ordeno de la Honora Insigno kaj en 1988, Barato donis al Gorbaĉov la Premion Indira Gandhi por Paco, Malarmado kaj Disvolviĝo[4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Gorbatchev critique une classe dirigeante russe "riche et dépravée", [arĥivo], Russie.net, la 16-an de februaro 2011, alirite la 14-an de oktobro 2020.
  2. (en) "Reunification Politicians Accept Prize". Deutsche Welle, arĥivita de la originalo, la 5-an de novembro 2018.
  3. (en) (ru) Pri ni, Fondaĵo Gorbaĉov
  4. (en) Doder, Dusko; Branson, Louise (1990). Gorbachev: Heretic in the Kremlin. p. 366, London: Futura. ISBN 978-0708849408.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]