Gordiano la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
GordianusIsest.jpg
Moneroj de Gordiano

Marcus Antonius Gordianus Sempronianus Romanus AfricanusMarco Antonio Gordiano Semproniano Romano Africano (159 - 238) estis Romia imperiestro en la jaro 238.

Oni scias malmulte pri lia privata vivo, kaj oni supozas el lia nomo, ke lia familio devenis el Frigio (Anatolio). Li estis la filo de Metio Marullus, de la elstara familio de la Grakoj, kaj de Ulpia Gordiana. Ĝi estis simpla familio equestre (ĉevalira), kvankam tre riĉa, sed li ascendis tra la hierarkio ĝis kiam li eniris en la Senato. Li havis du gefilojn: Marko Antonio Gordiano (Gordiano la 2-a) kaj Maecia Faustina, la patrino de Gordiano la 3-a.

Dum sia junaĝo, li studis retorikon kaj literaturon, enirante en politikon, nur kiam li jam estis maljuna. Kiel militisto, li regis la IVan Scitan Legion, kiam ĝi estis en Sirio. En 216 li estis nomumita guberniestro en Britio, kaj li estis efika konsulo dum la regado de Heliogabalo. Kiel edilo li protektis grandiozajn ludojn kaj spektaklojn per kiuj li gajnis la favoron de la plebo, sed lia prudento kaj vivo aparta de politikaj aspiroj ne vekis la suspekton de Karakalo, por kies honoro li verkis eposan poemon titolita Antoninias. La fakto, ke li estis senvunda eĉ post la ĥaosaj regadoj de la Severoj sugestas sian malgrandan emon al la politikaj konspiroj.

Dum la regado de Aleksandro Severo, Gordiano (kiu jam estis maljunulo 80jaraĝa) riskis en la danĝera regado de Afriko. Kiam estis Gordiano prakonsulo, Maksimino la Trako mortigis la imperiestron Aleksandron Severon kaj memproklamis lian sekvanton. Maksimino ne estis populara imperiestro, kaj la ĝenerala malkontento kaŭzita de lia subprema registado kulminis en ribelo en Afriko, en 238. Gordiano aŭdis la popularan senton kaj prenis kaj la postenon de imperiestro kaj la titolo de Afrikulo la 22an de marto de tiu jaro; insistis, pro sia maljunaĝo, por asocii la tronon al sia filo Gordiano la 2-a. Post malmulte li eniris en la urbo de Kartago, kaj estis aklamita de la loĝantaro kaj de la lokaj estroj. Dume en Romo la pretoria prefekto de Maksimino estis mortigita, kaj ŝajnis, ke la ribelo sukcesos. La Senato konfirmis Gordianon kiel imperiestro kaj plej parto de la provincoj apogis lin.

Kurioze la opozicio kontraŭ lia regado venis el la najbara provinco de Numidio. Kapeliano, guberniestro de Numidio kaj fidela al Maksimino la Trako, renovigis sian aliancon kun la antikva imperiestro kaj invadis la provincon de Afriko kun kelkaj legionoj de veteranuloj. Gordiano estis venkita, kaj lia filo Gordiano la 2-a mortis en la batalo. Dolorigita pro tiu morto, Gordiano memmortigis per sia propra zono. Li estis imperiestro nur dum 36 tagoj.

Gordiano meritis la grandan estimon, kiun ĝuis, pro sia amika karaktero. Kaj li kaj lia filo estis fakuloj en literaturo, atingante grandajn laŭdojn pro siaj verkaĵoj. Tiu miro ampleksigis al sia politikmanieroj. Aliancita kun Gordiano, la Senato vidis sin devigita daŭrigi la ribelon kontraŭ Maksimino, nomumante Pupienon kaj Balbinon kiel kunimperiestroj, kiuj montris sian lojalecon al eksimperiestro nomumante imperiestron lian nepon, kiel Gordiano la 3-a, fine de 238.

Antaŭe: Romiaj imperiestroj Poste:
Maximinus Thrax (235 - 238) 238238 Gordiano la 2-a (238)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]