Gordon Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gordon Beck (naskiĝis la 16-an de septembro 1936 en Londono; mortis la 6-an de novembro 2011[1]) estis brita ĵazmuzikisto (piano same kiel komponisto).

Vivo kaj verkado

Beck naskiĝis en 1936 en Londono. Li lernis komence klasikmuzikan pianludon, sed ricevis profesian edukon kiel teknika desegnisto. Li laboris unu jaron en Kanado, kie vekiĝis lia intereso por ĵazo. Ekde 1962 li muzikis en la bando de Tony Kinsey, poste plurajn jarojn en la kvinopo de Tubby Hayes same kiel akompananto de kantistino Annie Ross. Kune kun Tony Oxley kaj kontrabasisto Jeff Clyne li fondis triopon, kiu verkis plurajn diskojn, i.a. unu kun John McLaughlin kiel gasto. Ekde 1969 ĝis 1972 li muzikis en la ensemblo European Rhythm Machine de Phil Woods, kiu estis tre sukcesa je festivaloj en Eŭropo. Poste Beck fondis la ensemblon Gyroscope, muzikis tamen ankaŭ kun Nucleus de Ian Carr kaj Piano Conclave de George Gruntz. Li ankaŭ verkis kiel studiomuzikisto, i.a. por Chris Hinze kaj Mel Torme. Post tio li estis membro de la ensemblo de Didier Lockwood, muzikis kun Allan Holdsworth dum tutmonda vojaĝo en 1985 kaj akompanis kantistinon Helen Merrill. Ekde la 1990-aj jaroj li pli kaj pli orientiĝis al elektronika muzikado.

Diskoj

  • Experiments with Pops (Art of Life, 1967) kun Jeff Clyne, John McLaughlin, Tony Oxley
  • Gyroscope (Art of Life, 1968)
  • Jazz Trio (Art of Life, 1972) kun Ron Mathewson, Daniel Humair
  • Reflections (art of Life, 1997) solo
  • Not the Last waltz (Art of Life, 2003) kun Bruno Rousellet, Philippe Soirat
  • Seven Steps to Heaven (Art of Life, 2005)

Eksteraj ligiloj

Fonto

Referencoj

  1. Jazz breaking news: Jazz Pianist And Composer Gordon Beck Dies