Gorgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gorgio, Gorgias el Leontinojo (Γοργίας ὁ Λεοντῖνος)- greka filozofo, retoristo, erististo, la plej grava sofistoj kune kun Protagoro. Opiniata kiel unua nihilisto. Li devenis de Leontinojo (hodiaŭ Lentini) kaj estis lernanto de Empedoklo.

Ontologio kaj sciteorio

Li estis aŭtoro de verko Pri naturo aŭ pri malesto. En ĝi li agnoskas:

  • Nenio estas
  • Se io eĉ estus ĝi estus nekonebla
  • Se eĉ estus konebla, ne gravas ĉar oni ne povus ĝin esprimi (komuniki)

Laŭ li nenio estas ĉar filozofoj povas diskuti pri estebleco de esto kiel pri unua, multa, kreiĝanta, senŝanĝema. Tial ne estas esto sed nenio.

Oni ne povas koni eston ĉar homo ne konadas eston sed la prezenton de esto. Ekzemple homo povas imagiĝi flugantan homon. Tia homo ne ekzistas tial homo ne povas same koni eston eĉ se ĝi estus. Tial oni ne povas same esprimi, ekkomuniki eston ĉar simbolantaj vortoj kiuj eston esprimas povas esti alie ricevita per ricevanto.

Tiel Gorgio kreis unuan filozofion konstruitan sur transcendeco.

Etiko

La etiko de Gorgio estas agnoskanta kiel etiko situacia. Ĝi estas la unua formo de nihilismo. Gorgio opinis ke antaŭaj filozofoj prokrastadis la tempon por koni la eston ĉar esto ne estas. Tial oni devas okupiĝi pri etiko.

Gorgio tial okupiĝis pri simplaj faktoj, situacioj de vivo kaj politiko. Laŭ li devoj ŝanĝas rilate al socia situacio, momento, aĝo. Tial la unu faro povas esti same bona kaj malbona. Gorgio opinis ke sperto estas la vojo por profito tial multuloj opinias lin kiel empiristo.

Retoriko

Gorgio estis aŭtoro de la manlibro por retoriko- Scipovo retorika- kiun oni lasis. Filozofoj tial konkludas ke Gorgio opinis ke ĉian pravon oni povas atingi per bona retoriko. Pri filozofio kaj persono de Gorgio okupiĝis ankaŭ Platono en siaj dialogoj.