Gorgofono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gorgofona)
Perseo liberigas Andromedon, laŭ Gustave Courtois (1913). Per ilia filino Gorgofono, tiu ĉi paro iĝis prauloj de la plej famaj dinastioj en la mita epopearo.

Gorgofono (el la greka Γοργοφόνη, «mortiginto de la Gorgono»), estas la nomo de diversaj geroluloj de la helena mitologio:

Gorgofono, filino de Perseo[redakti | redakti fonton]

Gorgofono estis filino de la heroo Perseo kaj de lia edzino Andromedo. La signifo de ŝia nomo estas klara tributo al ŝia patro, kiu akiris porĉiaman famon pro tio ke li mortigis la gorgonon Meduzo.

Ŝi estas elstara rolulino en la mita historio de Sparto, ĉar ŝi edziniĝis al du lakedemonaj reĝoj: Ebalo el Lakonio kaj Periero el Mesenio. Fakte, oni konsideras ŝin la unua virino kiu edziniĝis dufoje[1]. Pro tio, la figuro de Gorgofono kaj ŝia dua edziniĝo estas interesaj laŭ la mitografia interpretado. La unuaj helenoj kiuj invadis Grekion, la aĥeoj, enkondukis la malpermeson edziniĝi denove al vidvinoj, ĝis la punkto devigi ilin sinmortigi ĉe la kremacia fajro de siaj edzoj. Tiu devigo estis prezentita, ekzemple, en la rakontoj pri EvadnoPolikseno. Sed oni forlasis tiun kutimon iom post iom, kaj Gorgofono simbolis la definitivan ŝanĝon de tiu tradicio[2].

Per ŝia edziniĝo al Ebalo, Gorgofono iĝis praulino de kelkaj el la plej elstaraj geroluloj de la mita rakontaro, ĉar kun li ŝi naskis Tindaron (duonpatro de Heleno, Klitemnestro, Kastoro kaj Polukso) kaj Ikarion, patro de Penelopo, la edzino de Odiseo. Danke al tio, la idaro de Perseo ĉefrolis en la homeraj epopeoj kaj en la legenda prahistorio de Grekio. Filino ŝia estis ankaŭ virino nomiĝinta Areno, edzino de sia duonfrato Afareo.

Kun ŝia unua edzo, Periero, ŝi ankaŭ havis filojn, Leŭkipo kaj Afareo, kiuj akiris famon laŭ la mita rakontaro. Tamen, alternativa tradicio kompilita fare de Pseŭdo-Apolodoro unuigas la du edzojn de Gorgofono, do laŭ ĝi Periero estis la patro de la kvar filoj de lia edzino. Kelkaj verkistoj aldonas plian idaron al tiu ĉi paro, inkludante la nomojn de Boro, Polidoro kaj Piso[3][4].

Laŭ Paŭzanio, la tombejo de Gorgofono viziteblis en Argo, proksime al la merkata placo kie ŝia patro enterigis la monstran korpon de Meduzo.

Gorgofono, la danaidino[redakti | redakti fonton]

La danaidinoj, laŭ John William Waterhouse (1906). Pro la fia murdo de siaj respektivaj edzoj, Gorgofono kaj ŝiaj fratinoj ricevis punon en Tartaro.

Laŭ Pseŭdo-Apolodoro, Gorgofono estis ankaŭ unu el la danaidinoj[5], la kvindek filinoj de Danao, reĝo de Libio unue, kaj de Argolando post lia forfuĝo el Afriko. Danao havis multajn edzinojn kaj amantinojn, kaj homaj kaj nimfaj. Unu el ili estis Elefantiso, la patrino de Gorgofono kaj Hipermnestro.

Laŭ ordono de ilia patro, Gorgofono kaj ŝiaj fratinoj mortigis siajn respektivajn edzojn dum nuptonokto, por tiel kontraŭstari la minacon de la egiptidoj. La malfeliĉa edzo de Gorgofono estis Proteo, filo de Egipto kaj Argifio. Poste, la danaidinoj (krom Hipermnestro, kiu savis la vivon de sia edzo) estis murditaj kaj suferis porĉiaman punon en Tartaro, kie ili estis devigitaj klopodi plenigi akvobarelon per plentruaj kruĉoj.

Gorgofono, reĝo de Epidaŭro[redakti | redakti fonton]

Gorgofono estis reĝo de Epidaŭro, sed oni detronigis lin kaj de tiam li vagadis en ekzilo. Orakolo ordonis lin fondi novan urbon en la loko kie li trovos glavingon, kaj ĝi okazos en Peloponezo: dum lia aera reveno hejmen post mortigi Meduzon, la glavingo de Perseo falis sen ke li konsciu pri tio. Do, Gorgofono sekvis la orakolan konsilon kaj fondis la urbon Mikeno[6].

Gorgofono, filo de Elektriono[redakti | redakti fonton]

Li estis mikena princo, filo de la gereĝoj Elektriono kaj Anakso, do nepo de Perseo. Kiel multaj el siaj fratoj, Gorgofono estis mortigita fare de la filoj de Pterelao, reĝo de Tafoso[7].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.21.7.
  2. Robert Graves. The Greeks Myths (1955).
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.5., 3.10.3 kaj 3.13.4.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.21.6-7, 3.1.4, 4.2.4 kaj 5.17.9.
  5. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  6. Pierre Grimal Dictionnaire de la mithologie grecque et romain.
  7. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.5-6.