Gorico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorico
Gorico
komunumo de Italio • limurbo • urbo dividita de landlimo
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco GO Gorico
Komunumaro Collio - Alto Isonzo (2017-2019)
Geografia situo 45° 56′ N, 13° 37′ O (mapo)45.93333333333313.616666666667Koordinatoj: 45° 56′ N, 13° 37′ O (mapo)
Alto super marnivelo 84 m
Areo 41 km²
Loĝantaro 33 506 (2023)
Loĝdenso 812 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj listo
Najbaraj komunumoj Brda/Collio (SLO), Farra d'Isonzo, Mossa, Nov-Gorico (SLO), San Floriano del Collio, Savogna d'Isonzo kaj Šempeter-Vrtojba/San Pietro-Vertoiba
Patrono Sanktaj Hilario kaj Taciano
Festa tago 12-a de julio
Nomo de loĝantoj itale goriziani
slovene Goričani
friule gurizans
Poŝtkodo 34170
Imposta kodo E098
Kodo laŭ ISTAT 031007
Telefona prefikso 0481
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Gorico (itale Gorizia, slovene Gorica, germane Görz) estas komunumo de Italio. estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, estis la adiministra centro de la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenas al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas kaj denove estas administra centro al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".

Fine de 2023 en la komunumo vivis 33 506 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 33 560: sekve daŭre temas pri la plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristanaj patronoj estas la sanktaj Hilario kaj Taciano, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Brda/Collio (Slovenio), Farra d'Isonzo, Mossa, Nova Gorica (Slovenio), San Floriano del Collio, Savogna d'Isonzo kaj Šempeter-Vrtojba/San Pietro-Vertoiba (Slovenio).

En 1980 la 4-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Gorico naskiĝis en 1586 la itala soldatargvidanto Ludoviko Isolani kaj en 1829 la romanisto Graziadio Isaia Ascoli. Sekvis la hungara kuracisto István Környey kaj la aŭstra filmstelulino Nora Gregor, ambaŭ en 1901. En Gorico mortis en 1891 la hungara politikisto Manó Andrássy kaj en 1907 la kanoniko János Tóth. En Gorico en 1962 mortis la aŭstra-slovena arĥitekto Max Fabiani.

Subdividaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo (it. Borgo Castello, fur. Cjastiel, sl. Grad)
  • Kampareto (it. Campagnuzza, sl. Rojce)
  • Centro (it. Centro, fur. Centri, sl. Center)
  • Luĉiniko (it. Lucinico, fur. LucinîsLuzinîs, sl. Ločnik)
  • Madoneto (it. Madonnina del Fante, fur. Madonute)
  • Sanktmonto-Placuto (it. Montesanto-Piazzutta, fur. Monsante-Plaçuta, sl. Placuta)
  • Submonto (it. Piedimonte del Calvario, fur. Pudigori, sl. Podgora)
  • Plumo (it. Piuma, fur. PeumePlume, sl. Pevma)
  • Oslavio (it. Oslavia, fur. Oslavie, sl. Oslavje)
  • Sankta Maŭro (it. San Mauro, fur. San Maur, sl. Šmaver)
  • Sankta Andreo (it. Sant'Andrea, fur. Sant AndrâtSant Andrea, sl. Štandrež)
  • Sankta Roĥo-Sankta Anna (it. San Rocco-Sant'Anna, fur. San Roc-Santa Ana, sl. Podturn-Sv. Ana)
  • Straĉiso (it. Straccis, fur. StracisStrazis, sl. Stražce)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]