Gorodec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorodec
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Niĵnij-Novgoroda provinco
Poŝtkodo 606500
Demografio
Loĝantaro 30 188  (2018) [+]
Loĝdenso 1 776 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 39′ N, 43° 28′ O (mapo)56.65027777777843.470277777778Koordinatoj: 56° 39′ N, 43° 28′ O (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Gorodec (Eŭropa Ruslando)
Gorodec (Eŭropa Ruslando)
DEC
Gorodec
Gorodec
situo en la eŭropa parto de Rusio
Gorodec (Niĵnij-Novgoroda provinco)
Gorodec (Niĵnij-Novgoroda provinco)
DEC
Gorodec
Gorodec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gorodets [+]
vdr

Gorodec (ruse Городец) estas urbo de Rusio, kiu lokiĝas sur maldekstra bordo de rivero Volgo. Ĝi apartenas al la Niĵnij-Novgoroda provinco kaj al la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 30 188 loĝantoj sur areo de 17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 776 loĝantoj/km².

Gorodec estis fondita en la dua duono de la 12-a jarcento, kaj Aleksandro Nevskij mortis tie dum reiro al Novgorod de la Ora Hordo en 1263. Lia filo, Andreo de Gorodec (ĉ. 1255–1304), uzis la urbeton kiel lia ĉefrezidejo, kaj konata mezepoka ikono-pentristo, Proĥoro, naskiĝis tie. Gorodec havas statuson de urbo ekde jaro 1921. En jaro 1959, la urbo havis 27 mil loĝantojn, kaj 32,4 mil loĝantojn en 2002.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo. En jaro 2005, la interurba telefona kodo estis 83161, la enurbaj telefonnumeroj estis kvinciferaj, kaj kodo de OKATO de la urbo estis 22418.

Kopio de ikono de la 10-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]