Goshen (Konektikuto)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 15 Jan. 2011.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Goshen | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Usono | |
| Ŝtato | Konektikuto | |
| Kantono | Litchfield | |
| Poŝtkodo | 06756 | |
| Telefona antaŭkodo | 860 | |
| Kodo laŭ FIPS | 09-32290 | |
| Retpaĝaro | munic-Goshen | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 3.092 (2005) | |
| Loĝdenso | 27 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
Koordinatoj: 41°51′05″N 73°14′09″U / 41.85139°N, 73.23583°U | |
| Alto | 402 m | |
| Areo | 117 km² | |
| Horzono | usona orienta (−5/−4) | |
Goshen [goŝ'n] estas urbeto en kantono Litchfield en la usona subŝtato Konektikuto. La censo de 2000 rezultigis loĝantaron de 2.697; ĝis 2005 ĝi kreskis al 3.092, do je preskaŭ 15 %.
La urbo konsistas el jenaj komunumoj, el kiuj la unuaj du estas la plej gravaj:
- Goshen center ("centra"; listigita kiel "historia distrikto" en 1982)
- West Goshen ("okcidenta")
- Hall Meadow
- North Goshen
- Tyler Lake
- West Side
- Woodridge Lake
Goshen estas konstanta gastiganto de la agrokultura foiro de Konektikuto; ĝi okazas ĉiujare en julio. Ĝi situas ĉe du gravaj vojoj: Konektikuta 4 (okcident-orienta) kaj Konektikuta 63 (sud-norda).
Gravaj lokanoj [redakti]
- Asaph Hall, trovinto de la marsaj lunoj, naskiĝis tie ĉi.
- Ivan Lendl, tenisisto, loĝas tie ekde 1992

