Gossliwil
| Gossliwil | |
|---|---|
| Gossliwil | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Bucheggberg |
| Koordinatoj | 47°8′15″N 7°26′5″O / 47.1375°N, 7.43472°OKoordinatoj: 47°8′15″N 7°26′5″O / 47.1375°N, 7.43472°O |
| Nombro de enloĝantoj | 193 |
| Areo | 1,98 km² |
| Alteco | 539 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4579 |
| Komunumkodo | 2449 |
| Mapo de Gossliwil | |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Gossliwil estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
[redakti] Geografio
Gossliwil situas en la Svisa Mezlando sur la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gossliwil, la bieno Buechtürli en nordo, la setlejo Mülirain en sudo kaj diversaj izolitaj farmdomoj. Sur la teritorio de la komunumo fontas la rivereto Bibernbach, kiu fluas tra la Valo de Bibern orienten al Emme. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 600 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,98 km², de kiuj 33% estas kovritaj de arbaro, 585 servas por agrikulturo, kaj 9% por setlado.[1]
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Gossliwil limas en nordo al Rüti ĉe Büren (BE), en nordoriento al Bibern, en sudoriento al Hessigkofen, en sudo al Lüterswil-Gächliwil, kaj en okcidento al Oberwil ĉe Büren (BE).
[redakti] Trafiko
La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Lohn-Ammannsegg al Büren ĉe Aro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas 5 kilometrojn norde inter Arch kaj Grenchen. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Gossliwil datiĝas el la jaro 1246 kiel Gosseriswile. Sur la teritorio de Gossliwil oni trovis en diversaj lokoj restaĵojn de romiaj kampardomoj. Tra Gossliwil pasis la romia armevojo de Soloturno al Büren. Dum mezepoko Gossliwil apartenis al la Senjorujo Bucheggberg en la kampargrafejo Etburgonjo. En la jaro 1391 la Senjorujo Bucheggberg fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. La rajto pri la ekleziaj interezoj apartenis al la Franciskana Monaĥejo Soloturno. [2]
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Othmar Noser: Gossliwil en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-09)
[redakti] Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Gossliwil
- Gossliwil en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Gossliwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||