Gota Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo de Codex Argenteus konservata en la biblioteko de la Universitato de Upsalo (Svedio).

Gota BiblioBiblio de Ulfilo estas tieldirita unu el la versioj de la Biblio realigita en la 4-a jarcento intreprene de aria episkopo Ulfilo (aŭ Vulfilo 311-388), evangelizanto de Gotoj. Tiu Biblio estas gotlingva, nome en germana lingvo nun maleprinta.

Origino[redakti | redakti fonton]

La traduko de la Biblio estas atribuita, surbaze de atestaĵoj de Sokrato Skolastiko (Historia Ecclesiastica IV, 33), de Filostorgio (Epitomo de Fozio II,5), de Isidoro de Sevilo (Historia Gothorum ĉ. 8) kaj de aliaj, al Ulfilo. Tiu, ordinita episkopo en 341, tridekjaraganta, de Eŭsebio el Nikomedio, praktikis episkopan aktivecon tra sia popolo longatempe. Estis ĝuste la neceso faciligi la katekizadon kiu puŝis al la traduko de la manfacilaj eroj de la Biblio al lingvo parolata de Gotoj kiuj evidente havis malmulte da familieco kun la greka kaj latina lingvoj. Ulfilo tamen ne limiĝis al traduko pure katekizocela, sed iris trans ĉar li atribuadis la efikojn de sia porkonvertiga agado ankaŭ al la kavalito kaj fidindeco de la traduka laboro, kaj tia atento estas el si mem garantio de akurateco de lia traduko.

La traduko de Ulfilo[redakti | redakti fonton]

La Ulfila traduko estas kultura evento je eksterordinara graveco, ebligita per la salto de kavalito efektivigita de la gota mondo en la momento en kiu, danke al dulingvaj perantoj, ĝi sin montris kapabla ricevi kaj igi siajn la instruojn de la greka civilizo kaj rilate kristanismon kaj rilate la uzon de la skribsistemon.

En la kazo de la gotoj de la 4-a jarcento, la konscio pri la utileco de la uzo de la skribita Biblio ne haltiĝis, same kiel ĉe aliaj germanaj triboj, en la pasiva akcepto de skribosistemo jam ekzistanta (kiel tiu de latina) al kiu aldoni minimumajn ŝanĝojn por ĝin adekvatigi al sia fonologia sistemo, sed en la “vola” kreado di sia propra alfabeto kiu, malpli rigida ol tiu de la Runaj alfabetoj, respondus al la fonologiaj postuloj de la gota lingvo.

Skribsignoj de la gota alfabeto.

Ulfilo sukcesis koncepti alfabetan sistemon profitante de skribaj tradicioj al li konanataj [1]: tiu sistemo havis klaran grekan matricon, kun intermitaĵoj latinaj kaj runaj; tiu aspekto gravas ne nur paleografie: la fakto ke la gota alfabeto memorigas tiuj grekan kaj en la sinsekvo kaj en la formo, kiel ankaŭ en la nombra valoro asociita al la literoj, elmontras superinfluon de la greka en la zonoj orientaj de la germaneco kompare kun la influo de la latina.

Cetere, ke kristanismo kaj kulturo atingis la Gotojn en siaj grekaj vestoj estas pruvata ankaŭ per la fakto ke la traduko estis spertata sur liturgiaj grekaj tekstoj, malsame ol tradukoj al aliaj germanaj lingvoj realigitaj sur latinaj tekstoj de la Vulgata. Tio estas atestata de iuj ortografiaj, sentaksaj kaj leksikaj apartaĵoj de la Ulfila teksto; tamen oni ne sukcesas ligi la tradukon al neniu el la ekzistaj tekstoj; eble tiu malfacilaĵo ŝuldas al la traduka metodo de Ulfilo, kiu sendube integris la tekston kun “legoj” de la latina tradicio. Aliflanke la latinismoj de la gota teksto povas esti inokulitaj de kopiistoj kiuj perkopie transdonis la tekston.

Malkovri la originon de tiuj malsamaĵoj inter la diversaj gotaj kodeksoj malfacilas ĉar ofte ili estas apartaj vortoj, mallongaj sintagmoj aŭ etaj frazoj kiuj rivelas la malsaman lingvan originon ofte identigeblan en la Vetus Latina[2]. Kritikistoj diskutas ĉu tiuj latinismoj estas frukto de Ulfilo mem, kun emo al neo ĉar la Vulgato naskiĝis inter la jaroj 391 kaj 406 (post, do, la Ulfila versio).

Manuskripta dokumentaro[redakti | redakti fonton]

La tradukaĵo de Ulfilo certe estis integra versio de la Biblio, malsame ol la versioj de aliaj germanaj lingvoj, kiuj eble estis versio de bibliaj partoj, kiel de la nuraj Evangelioj aŭ unuopa libro de la Malnova Testamento; tamen atingis nian epokon nur iuj eroj de Ezra (ĉapitroj 5-7), granda parto de la kvar Evangelioj kaj de la Epistoloj de Sankta Paŭlo. Tiuj tekstoj aperas en [[Kodekso [bibliografio)|kodeksoj]] de la 6-a jarcento eble de itala origino, kaj estas konsiderataj parto de la Ulfila tradicio, ankaŭ se neniu el ili citas la nomon de la tradukisto; sed al li estas atribuataj pro la unuformeco de lingvo kaj stilo, kiuj allasas la impreson ke temas pri unika verko de ampleksa spiro, kiu nur tiu de Ulfilo povas esti. La malsamaĵoj, ĉi-kaze, estas interpretataj kiel post-ulfalaj revizioj aŭ evoluoj de la lingvo mem aŭ dialektaj influoj, ĉiuj kompreneblaj se oni konsideras ke la originalo plurjarcente antaŭas la aludatajn manuskriptojn.

La manuskriptoj estas ostrogotaj dum la originalo estas visigotaj: estas onia opinio ĉe la esploristoj ke la tuta gota manuskripta tradicio de la Biblio devenas el Nordo de Italio kaj ke estas datebla je ka ostrogota regado.

La florado de manuskriptoj eble estas frukto de la kultura ekveleviĝo de Teodoriko la Granda, spronita al la konservado de la gota literatura heredaĵo meze de la latina tradicio.

Krome supozeblas ke la manuskriptoj nin atingintaj estas signo de la “populareco” ĝuita de tiu Biblio, kiu spite de sia aria origino, do baldaŭ ignorita se ne skrapitaj, tamen konserviĝis en tiom da manuskriptoj. Post la ripetita kondamno de Arianismo tiuj kodeksoj estis minacaj kaj do evitendaj.

Escepte de la Codex Argenteus[3], fakte, la aliaj manuskriptoj (la Codex Carolinus, la Codices Ambrosiani A, B, C, D, la Codex Taurinenis) estas ĉiuj palimpsestoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Certas ke Ulfilo parolis la grekan ĉar lia traduko baziĝas sur grekaj liturgiaj tekstoj, sed li konis ankaŭ la latinan ĉar en iuj pasaĵoj sekvas latinajn versiojn.
  2. La amplekso de la versioj antaŭantaj la Vulgaton.
  3. Altvalora kodekso sur purpura pergameno, kun la literoj arĝentaj kaj la komencaj oraj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

A. M. Guerrieri, Introduzione allo studio della Filologia Germanica - vol. I Le lingue germaniche, Roma, Edizioni Kappa, 1980