Goteskalko de Orbais

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Goteskalko estis monaĥo kaj teologo, kies teologiaj doktrinoj diskutigis samtempajn teologojn kaj filozofojn kaj altiris la atenton kaj la kondamnan flankenmeton ĉe diversaj ekleziaj koncilioj.

Biografio

Goteskalko, latine Gotescalcus, el la germana Gottschalk signifanta «servisto de Dio», naskiĝis eble en 800 en Saksio kaj forpasis en 869 en Hautvilliers (Francio). Ĉe kronikistoj kaj disputantoj siatempaj kaj postaj li estas ankaŭ nomata ”Goteskalko de Saksio” aŭ “Godeskalko de Orbais”.

Filo de grafo Bern, li infanaĝe estis loĝigita ĉe la monaĥejo de Fulda kiel oblato, por esti edukita kaj monaĥigita, laŭ la kutimo de tiu tempo: la oblatoj, religie donitaj al la abatejo ne rajtis oponi tiun destinon. [1] Li, do, studis en Fulda kaj Reichenau (insulo), kie li konis Valafridon Straban; reveninte al Fulda, li provis oponi al sia monaĥiĝo, konfliktante tiel kun sia abato Rabano Maŭro, kiu lin devigis elmeti la votojn; la sama Rabano rilate tion verkos broŝuron De oblazione puerorum (Pri donaco de infanoj). La opono de Goteskalko estis diskutata en koncilioj de Majenco kaj Worms, sed ne estas konata la decido. Lia malkvieto, kun malkvietigo, konvinkis la superulojn permesi ke la monaĥo, kiu ne akceptis la sakramentajn ordinojn, ŝanĝu monaĥejon: li fakte elmigris (829) kaj akceptiĝis ĉe la monaĥejo de Orbais. Ĉi tie li sukcesis, male al pasintaj propraj elektoj, ordiniĝi sacerdoto (eble en 835), sen tamen la bezonata allasa konsento de la dioceza episkopo de Reims. Komenciĝis (840) lia vagado tra diversaj landoj kaj precipe en Italio, kaj komenciĝis ankaŭ disvastigo de lia teologia pensado: kiu lin kondukis esti repuŝita kiel herezulo (849) kaj, ĉar li insistis en la predikado de siaj teorioj, enprizonigita en la monaĥejo de Haŭtviller kaj senigita el la eblo praktiki la ordinajn oficojn.

Lia teologio

La famo de Goteskalko ligiĝas al la ellaborado de la doktrino de la duobla antaŭdestino (latine gemina praedestinatio): antaŭdestino de certa nombro de homaj kreaĵoj al la savo kaj alia certa nombro al la eterna kondamno, kio similas al tiu subtenita de Aŭgusteno de Hipono kaj de Isidoro de Sevilo, almenaŭ terminologie. Sed tiuj du teologoj esprimis sian penson polemikante kontraŭ tiuj kiuj subtenis ke homo kapablas atingi la savon per siaj nuraj bonvolo aŭ meritoj: laŭ tiuj teologoj, nur Dio povas savi kaj efektive savas laŭ sia neesplorebla juĝo la antaŭdestinitojn. Tion proksimune subtenis Isidoro en la Sentencoj (II 6, 1).

Se tiel staras la afero, konkludis Goteskalko, kiel Dio libere decidis la savon de iuj same ab aeterno (ekde la eterneco) li decidis ankaŭ la kondamnon de aliaj: ne nur Dio antaŭdestinis al la savo iujn, sed ankaŭ aliajn al la kondamno!

Goteskalko trovis konsenton ĉe teologoj kiel Ratramno de Corbie, Lupo Servato, Floro de Liono, kaj de la episkopo de Liono Amolono, liaj samtempuloj.

Doktrinaj kaj praktikaj konsekvencoj

Antaŭ la antaŭscio kaj al la antaŭdestinigo de Dio, kiuj necese koincidas pro tio ke scii, en Dio, estas sammomente decidi, oni sin pridemandis pri la rolo de la enkarniĝo de la Difilo kaj pri la funkcio de la anoncanta Eklezio. Laŭ Goteskalko, fakte, Kristo venis ne por modifi la diajn decidojn, sed nur por anonci al la homoj ke ekzistas antaŭdestinitoj al la savo kaj do tion igi ebla sin oferante per la krucumo, kiu alkalkulas la koston de la elaĉeto. Kristo, do, sin adresiĝas nur al la privilegiitoj, kaj nur por tiuj ĉi li sin oferis kaj ne por ĉiuj, kiel subtenas la Eklezio.

Al tiu doktino la oficiala Instrua Eklezio reagis asertante ke tia teologio, krom limigi la valoron de la oferon de Kristo, igas neklaran la funkcion de Eklezio kaj la valoron de la sakramentoj kiujn ĝi proponas post la anonco de Kristo. La ekleziaj aŭtoritatuloj tuj perceptis la distanciĝon de la duobla antaŭdestino el la Revelacio kaj el la tradicio kaj ĝin anatemis en koncilio de la germanaj episkopoj kuniĝintaj en la abatejo de Sankta Albano de Majenco en 848, prezidita de Rabano Maŭro. Ĉar Goteskalko daŭre disvastigis sian doktrinon, nova kondamno elmetita de la koncilio de Quierzy en 849, prezidita de ĉefepiskopo de Reims, Inkmaro, lin punis per publika skurĝado kaj enfermigis lin en la monaĥejo de Hautvilliers, kie li mortis 20 jarojn poste.

Kritikantoj de lia doktrino

Inkmaro distingis, en la diskuto, la dian antaŭscion, kiu konsistas el antaŭa scio pri la agoj de la homoj, el la dia antaŭdestino en kiu realiĝas la premio por la bonuloj kaj puno por la malbonuloj. Meze de tio, laŭ li, agadas la Eklezio, kies nepra funkcio estas garantiata: ĝi enmetiĝas en la ordon volitan de Kristo mem.

Tamen la debato pri la tezo de la saksa monaĥo daŭris: la distingo inter antaŭscio kaj antaŭdestino ŝajnis ne solvi la problemon ĉar dividinte, en la dia esenco, la scio-momenton el la volo-momento savi aŭ kondamni, rezultas ke Dio, kvankam scianta ab aeterno la estontan konduton de ĉiu homo, scias kaj decidas ĉi-rilate nur en sekva momento, kvazaŭ li trafus novaĵon.

En 850, postulite de Inkmaro, Johano Skoto Eriugena ellaboris, por refuti la Goteskalkan tezon, sian De praedestinatione (Pri antaŭdestino), subtenante ke ne povas ekzisti antaŭdestino por la damnitoj. Fakte, kiel unusola estas la dia esenco, tiel unusola estas ties volo kaj el unusola volo ne povas diveni du efikoj kontraŭaj. Ĉiam pro sia esenco, Dio povas esti kaŭzo nur de la bono ĉar la malbono ne estas esto (platona kaj aŭgustena tezoj); krome ne eblas atribui al Dio antaŭ-destinon, nome iel destini antaŭ ĉar Dio estas ekstertempa: en li ne kunekzistas “antaŭ” kaj “post”. En Dio povas ekzisti nek antaŭscio pri la malbono de la homo nek antaŭdestino al la malbono.

Post Goteskalko la tezo de la duobla antaŭdestino estis certe evitita nivele de kredago, sed la filozofanta racio trafis ĉiam malfacilaĵojn kaj diskutojn: alio estas, fakte, kredi ke en Dio ne troviĝas duobla antaŭdestino ĉar Kristo estas por ĉiuj, alio estas ĝin racie – eksterrevelacie - pruvi.

Por la goteskalka tezo simpatiis jansenismo kiu provis eltiri el tiu doktrino neprecon de pli rigora – kun severeco preskaŭ senmizerikorda - respekto de la morala leĝo por atingi la savon.

Referencoj

  1. Tia eduka kaj monaĥiga sistemo, tamen, ĉiam malpli plaĉis al la Roma Kurio kiu, fine, sub la papado de Celestino la 4-a (1241) dekretis ke al la oblatoj oni devas koncedi la rajton libere elekti.

Bibliografio

  • C. Lambot, Oeuvres théologiques et grammaticales de Godescalc d'Orbais, Louvain, 1945
  • K. Vielhaber, Gottschalck der Sachse, Bonn, 1956
  • J. Jolivet, Godescalc d'Orbais et la Trinité. La méthode de la théologie à l'époque carolingienne, Paris, 1958
  • L. Sturlese, Storia della filosofia tedesca del Medioevo, Firenze, 1990 ISBN 88 222 37404
  • B. Boller, Gottschalk d'Orbais: de Fulda à Hautvillers, une dissidence, Paris, 2004 ISBN 2-7480-2161-4

Eksteraj ligiloj