Gotfredo de Bouillon
El Vikipedio
| Gotfredo de Bouillon | ||
|---|---|---|
| Ŝirmanto de Sankta tombo | ||
Rajdista statuo de Gotfredo de Bouillon en Bruselo |
||
| Regado | 22-a de julio 1099 – 18-a de julio 1100 | |
| Kronado | 22-an de julio 1099 | |
| Devena nomo | Gotfredo de Bouillon | |
| Ceteraj titoloj | Lorena duko | |
| Naskiĝo | ĉirkaŭ 1060 | |
| en Boulogne | ||
| Morto | 18-a de julio 1100 | |
| en Jerusalemo | ||
| Tombo | Baziliko de Sankta tombo | |
| Antaŭulo | funkcio ne ekzistis | |
| Sekvanto | Baldueno la 1-a | |
| Dinastio | dukoj el Boulogne | |
| Patro | Eŭstaĥo la 2-a de Boulogne | |
| Patrino | Ida de Boulogne | |
Gotfredo de Bouillon, france Godefroi de Bouillon aŭ Godefroy de Bouillon, germane Gottfried von Bouillon, naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1060 kaj mortinta en 1100 en Jerusalemo) estis unu el gvidantoj de la unua krucmilito kaj post ties sukcesa finigo li fariĝis la unua krucista reganto de Jerusalema reĝlando. Li estis duenaskita filo de grafo el Boulogne Eŭstaĥo la 2-a de Boulogne kaj Ido, filino de malsupralorena duko Gotfredo la 3-a.
| Antaŭe: | 1-a Reĝo de Jerusalemo | Poste: | |
|---|---|---|---|
| – (titolo ne ekzistis) | 1099-1100 | Baldueno la 1-a |