Gotfredo de Charny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun Geoffroy de Charnay, unu el la lastaj Templanoj, mortigita en 1314.

Gotfredo de CHARNY, france Geoffroy de Charny (pr. [Ĵofrŭa’ dö Ŝarni’]) (130519-an de septembro 1356), ĉampania nobelo, perpatrina nepo de la senjoro de Joinville (fama kronikisto kaj amiko de reĝo Ludoviko la 9-a). Li sinsekve militiris enkadre de la tiel nomata Centjara milito en Langvedoko, kaj Gujeno, Flandrio, Bretonio (enkadre de la Milito de postveno de Bretonio), Smirno (en malgranda Azio), Pikardio, Normandio. Li estis mortigita en la fama kaj por la francoj katastrofa batalo de Poitiers en Maupertuis, dum li savas la vivon de sia reĝo Johano la 2-a.

Dufoje li estis kaptita de la angloj, el kies malliberejoj li unu fojon eskapis, la dua estis ostaĝmone elaĉetita de sia reĝo. Plurfoje li rolis kiel intertraktanto por sia reĝo, kaj ekde 1348 li sidas en la reĝa konsilio. Li verkis iun Libro de Kavalireco, kiu estos, dum du generacioj la agnoskita kodo de honoro en la militaj aferoj.

Lia dua edzino, Jeanne de Vergy, estis heredinto kaj posedanto de la nuntempe tielnomata Mortotuko de Torino, kiu estos dum pluraj jardekoj objekto de montrado kaj pilgrimo en la preĝejo de Lirey, fondita de li pro voto dum kiam li estis malliberulo.