Gotfredo la 2-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotfredo la 2-a
duko de Bretonio
Persona informo
Geoffrey II, Duke of Brittany
Naskiĝo 23-an de septembro 1158 (1158-09-23)
en Londono
Morto 19-an de aŭgusto 1186 (1186-08-19) (27-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Katedralo Nia Sinjorino de Parizo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Patrino Eleonora de Akvitanio vd
Gefratoj Eleonora de AnglioJohana de AnglioMatilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de FrancioJohano de Anglio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Gotfredo de JorkoHenriko la Juna ReĝoRikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd
Edz(in)o Konstanca de Bretonio vd
Infanoj Eleonora • Matilda of Brittany • Arturo la 1-a vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gotfredo la 2-a (naskiĝis la 23-an de septembro 1158, mortis la 19-an de aŭgusto 1186) el la dinastio Plantaĝenetoj estis duko (per edzeco) de Bretonio ekde 1181 ĝis sia morto. Li estis ankaŭ grafo de Richmond.

Genealogio de Conan la 4-a, duko de Bretonio

Li estis angla princo, la kvara filo de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonoro de Akvitanio. Kiel la aliaj legitimaj filoj de Henriko, li ribelis kontraŭ sia patro. Lia unua ribelo okazis en 1173, kiam li estis dekkvin-jara; la sekvantan jaron li kaj Henriko reamikiĝis. En 1183 li denove ribelis, militante kune kun sia frato Henriko la Juna Reĝo kontraŭ alia frato, la estonta Rikardo la 1-a (Anglio).

Henriko aranĝis lian edzigon en Julio 1181 al Konstanca (dukino de Bretonio), kaj tiel li iĝis duko de Bretonio. Gotfredo kaj Konstanca havis tri infanojn:

  • Eleonora (konata kiel la bela knabino de Bretonio (1184-1241), kiu estis kaptata en 1202, kune kun sia frato Arturo, de Johano (Anglio) kaj enkarcerigata ĝis sia morto en Anglio
  • Matilda de Bretonio (m. infane antaŭ 1189)
  • Arturo la 1-a (Bretonio) (1186-1203), naskita post la morto de Gotfredo.

Gotfredo estis subtenanto de la franca reĝo Filipo la 2-a kaj ofte alianciĝis al Filipo kontraŭ sia patro. Li pasis multe da tempo ĉe la franca kortego, kaj Filipo nomumis lin seneskalo. Por financi siajn kampanjojn, li forprenis posedaĵojn de preĝejoj kaj monaĥejoj: pro tio li estis malamata de la Eklezio kaj de la plejparto de la kronikistoj de la epoko. La kronikisto Giraldus Cambrensis skribis pri li, "per lia dolĉa kaj persvada elokventeco li povis dissolvi la plej firmajn aliancojn, kaj per lia parola flueco li ĵetis du regnojn en konfuzon."

En 1186 li mortis pro turnira akcidento ĉe Parizo: verŝajne li estis mortige piedpremata de ĉevalo. Post tio Konstanca regis Bretonion. Laŭ Giraldus Cambrensis, Filipo la 2-a tiom lamentegis lian morton ke li penis salti en la ĉerkon. Tamen laŭ la franca kronikisto Ragord, Gotfredo mortis pro subita abdomena malsano tuj post li anoncis al Filipo ke li planis disrabi Normandion. Li estis entombigita en la katedralo Notre-Dame de Paris. listo de la suverenoj de Bretonio