Gotha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gotha [go:ta] estas urbo en la germana federacia lando Turingio.

Faktoj

  • Situo: 50°57' NO, 10°41' OR
  • Loĝantaro: ĉ. 48.400 (en 2000)
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Historio

Unue menciita estis Gotha en 775 sub la nomo villa Gotaha'. Tiam Karolo la 1-a donacis la lokon al la monaĥejego de Bad Hersfeld. Inter 1180 kaj 1190 ĝi fariĝis urbo.

En la 15-a kaj la 16-a jarcento la loĝantoj komercadis ĉefe per greno, produktoj arbaraj kaj izatido.

Ekde 1572 la urbo apartenis al la Duklando Saksio-Koburgo, dum 1640-1918 tie ĉi rezidis la dukoj de Saksio-Gotha.

Historio industria

En 1767 malfermiĝis la fabrikoj de porcelanaĵoj. En 1785 Johann Georg Justus Perthes fondis eldonejon geografian, kiu baldaŭ ekfamiĝis.

Politikaĵoj

  • En 1875 unuiĝis - post la akcepto de la t.n. Programo de Gotha - surloke la Socialdemokrata Laborista Partio (Sozialdemokratische Arbeiterpartei) de August Bebel/Karl Liebknecht kaj la Ĝenerala Germana Porlaborista Asocio (Allgemeiner Deutscher Arbeiterverein) de Ferdinando Lasalo.
  • En 1917 fondiĝis tie ĉi la Sendependa Socialdemokrata Partio de Germanio (Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands - USPD).
  • La 7-an de aprilo 1946 unuiĝis en Gotha la landaj organizoj de la Komunista Partio de Germanio kaj de la SPD kaj nome ŝanĝiĝis en Socialistan Unuecan Partion de Germanio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Ĉeestis kaj Wilhelm Pieck kaj Otto Grotewohl.

Vidindaĵoj

Gotha kaj Esperanto

En la 1909-a jaro okazis en Gotha la 4-a Germana Esperanto-Kongreso. Kable aŭdeblas en Gotha Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke Bildkarto okaze de la 4-a Germana Esperanto-kongreso en Gotha greke http://www.gotha.de Oficiala retejo greke http://english.gotha.de Retejo angla greke http://public-transport.net/bim/Gotha.htm Tramo en Gotha greke http://www.landkreis-gotha.de Oficiala retejo de la distrikto Gotha