Gotika arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altgotika katedralo Dipatrino de Reims, elstara ekzemplo de franca gotiko
Lumotrafluata spaco: ĥorejo de la katedralo Sankta Vito en Prago
Malfrugotika urbodomo de Loveno, Belgujo (1439–1468)

Kiel gotika arĥitekturo ni markas eŭropan arĥitekturon de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotika stilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Île-de-France kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.

La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.

Evoluo de la stilonomo[redakti | redakti fonton]

La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

La stilo evoluinta en Francujo kaj la nova konstruteĥniko nomiĝis proksimume 1280 opus francigenum.[1] Ankaŭ en la 20-a jarcento en la fakliteraturo troviĝas la termino franca stilo. Ĉar la romp-arko validas kiel ĉefa elemento de gotika arĥitekturo, oni komence nomis la stilon en la diversaj lingvoj romp-arkapintarka.[2] La nunan nomon gotiko (de la itala gotico „ekzota, stranga barbara“, de origine insultvorto, deduktita de la nomo de la ĝermana tribo de la Gotoj) inventis dum la renesanco la itala arthistoriisto Giorgio Vasari, kiu esprimis per tio sian malestimon de la gotika arto komare kun la ora epoko de la antikvo. Kvankam oni nun ne plu samopinias kun la taksado de Vasari, ĉi tiu nomo estis transprenata, enkutimiĝis iom post iom kaj perdis pli malfrue sian fiodoron. Ankaŭ la kutimo de la renesanco, priskribi la gotikon kiel maniera tedesca (germana manieron) eble devenus de Vasari.

En Germanujo ekestis nova entuziasmo pri la gotiko per la teksto presita en 1773 „Von Deutscher Baukunst“ (pri germana konstruarto) de Goethe, kiu deklaris ĝin germana stilo. La miskomprenon pri gotiko ekestinta en Germanujo klarigis la arthistoria esploro nur meze de la 19-a jarcento. Multaj landoj dum la 19-a jarcento rigardis la gotikon kiel nacian stilon, kio kondukis inter alie al pozitiva novtaksado de la mezepoka arto ĝis tiam malestimata.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Historiaj fundamentoj el la 12-a kaj 13-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Unua gotika ĥorĉirkaŭirejo de la iama monaĥopreĝejo baziliko de Sankta Denizo, antaŭ 1144
Ĥorejo de la frugotika galeria baziliko Dipatrino de Parizo
Altgotika trietaĝa murskemo de la laŭlonga navo de la katedralo de Amiens

La 12-a kaj 13-a jarcentoj estis stampitaj de spirita, teologia, politika, ekonomia kaj teĥnika ekiro. Pro tio la postuloj al la eklezia konstruo ŝanĝiĝis:

  • Same kiel ankaŭ en romaniko ekleziaj konstruaĵoj estis elmontraĵoj de la potenco de regantoj kaj klerikaro. Apud la potenco de reĝo kaj episkopoj en Francujo de la 12-a jarcento kreskis la influo de la ordenoj, ekzemple de la cistercianoj. Krom tio aperis diversaj grandaj laikomovadoj kiel ekz. la Kataroj kiel konkurenco de la katolika eklezio. Sed ankaŭ la plifortiĝo de la urboj kondukis al „konstruaĵoj de la potenco“ en la urbomezo.[3] En ĉi tiu konkurenca situacio reĝo, monarĥema nobelaro, katedralaj kapituloj, episkopoj kaj urboj pro malsamaj motivoj provis superatuti unu la aliajn per pli kaj pli monumentaj konstruaĵoj – kiel elmontro de sia regopretendo, sed ankaŭ pro vera pia entuziasmo.
  • Je la komenco de la epoko ekiĝis fazo de ĝenerala alistrukturiĝo en la ekonomia vivo de la landoj. La ekonomio en certaj regionoj kaj en la urboj evoluis pozitive. La ekonomia graveco de la kamparo malpliiĝis favore al la urboj, kiuj fariĝis ekonomiaj pezocentroj. La kamparanoj forkuris en la urbojn. En Francujo la ekonomia bazo estis la fortiĝo de la franca reĝeco en la 12-a jarcento je kostoj de la malaltnobelaro kaj la ekonomia fortiĝo de la ekflorantaj burĝaj urboj prosperigataj deflanke de la franca reĝeco. Ĝuste la urboj malvolvis la forton necesan por financi kaj realigi la elspezajn konstruaĵojn de la gotiko. Pro la kreskado de la urboj ankaŭ ekestis bezono de novaj preĝejoj.
  • La gotika arĥitekturo povis baziĝi sur la fundamentoj de teĥnikaj metodoj kaj metiaj lertecoj evoluintaj dum la romaniko. Ripovolboj, pintarkoj kaj kontraŭfortoj jam sukcese estis enkondukita en la romaniko kaj romanikaj konstruaĵoj estis konstruitaj pli kaj pli lum-enlasemaj. La pluevoluo de la katedralkonstruaj metiejoj kreis la antaŭkondiĉojn por konstrui pli kaj pli postulemajn kaj komplikajn gotikajn arĥitekturojn ankaŭ grandskale.
  • La teologio komprenis preĝejojn kiel konstruita parto de la liturgio, kiuj montras sur la Novan Jerusalemon. La abatopreĝejo de Sankta Denizo laŭ volo de abato Suger devis esti la nova Templo de Salomono. Durando de Mende (mortinta en 1296) skribis: „Ĉio, kio apartenas al la ekleziaj diservoj, aferoj kaj ornamaĵoj, estas plena je Diaj signoj kaj misteroj.“[4] La preĝejokonstruaĵoj devis fariĝi perfekta unueco kiel la kosmo: belaj, harmoniaj kaj klaraj per lumo, geometrio, proporcioj, materialoj kaj koloroj. En la romaniko ekzistis relative malgrandaj fenestrotruoj kaj grandaj murfacoj. En la gotiko la murfacoj pli kaj pli estis dissolvataj kaj grandface anstataŭataj per vitrofenestroj, kiuj de interne efikis kiel travideblaj „vitromuroj“ kaj fariĝis esenca formelemento de la preĝeja arĥitekturo. La sunradioj, la lumo de Dio, devis kapti la tutan preĝejon kaj transformi la konstruaĵon al konstruita metafiziko. En Francujo ĉi tiu lumarĥitekturo al perfekteco evoluis, deire de la baziliko de Sankta Denizo (ekde 1130/35) ĝis la katedralo de Chartres (1194–1260) kaj la Sankta Kapelo (1244–1248) en Parizo.

Ekesto de la stilo[redakti | redakti fonton]

De romaniko al gotiko[redakti | redakti fonton]

La gotika stilo evoluis en la mezepoko el la stilo de la romaniko. Multaj elementoj de la gotika sistemo troveblas jam en la romaniko, precipe en Normandujo, en la francaj kronlandoj de Francilio kaj en Burgonjo.[5] Ekzemple la pintarko kiel ĉefa elementoj de la gotiko jam dise troviĝas en romaniko.[6] La ĥorĉirkaŭirejo ekzistis en romaniko jam en la 11-a jarcento; en gotiko ĝi pluevoluis kun ĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro al interligita sistemo de apogiloj kaj volboj. Plej diversajn rezultatojn de helaj tralumataj volboj prezentas la romanika baziliko Sankta Maria-Magdalena en Vézelay kun krucokrestaj volboj aŭ la abatopreĝejo Sankta Filiberto en Tournus kun transversaj barelvolboj. La fasadoaranĝo de Sankta Filiberto montras de malsupre ĝis en la turojn unuecon kaj la volon al kontinua principo kiel poste kutima en gotiko. Sed nur kiam sukcesis la konstruo de gotika krucripovolbo kun apogaj ripoj, povis evolui nova konstrusistemo, kiu ebligis volbofasonojn sur plej diversaj horizontalaj planoj kaj vastajn trarompojn de la muroj. La gotiko ne kreis fundamente novajn konstrutipojn. La gotikan konstruaĵon dum ĝia evoluo oni konsideris pli kaj pli kiel unueco, en kiu ĉiu ero dependas de la tutaĵo. Tiel la gotiko malvolvis sian propran arĥitekturan sistemon same kiel aron da novaj arĥitekturaj elementoj.

La komenciĝo en Francujo[redakti | redakti fonton]

Kiel unua gotika preĝejo ĝenerale validas la iama abatopreĝejo Sankta Denizo en Parizo. La abatejo rekte submetita al la reĝo estis entombigejo de la franca reĝa dinastio kaj entenis jam en la epoko de romaniko apartan pozicion. Sub abato Suger oni konstruis inter 1137 kaj 1140 la okcidentan alkonstruaĵon kun dutura fasado same kiel ekde 1140 la grandfenestran ĥorejon tralumatan kun ĉirkaŭirejo, absidokapelaro, kontraŭfortaj pilastroj kaj krucripovolboj, kiu interligis ĉiujn arĥitekturajn elementoj al unueca spaco. Per la samtempa konstruado de la katedralo de Sens (ekde 1140) komenciĝis rapida evoluo de frugotiko. Kiel ekzemploj nomendus la galeriaj bazilikoj de la katedraloj de Senlis (ab 1153), Laon (ab 1155) kaj Noyon (ekde proksimume 1157) same kiel supro la katedralo Dipatrino de Parizo (ekde 1163). Sukcesrecepto por la evoluo de la stilo estis, ke ĉiu granda konstruaĵo resumis siajn atingaĵoj kaj fariĝios samtempe bazo por la postaj konstruaĵoj.

Alia perspektivo rigardas frugotikon nur kiel antaŭŝtupo kaj komencigas la „veran“ gotikon per la altgotiko fine de la 12-a jarcento. La altgotiko komenciĝas per la tri „klasikaj“ katedraloj de Chartres (ekde 1194), Reims (ekde 1211) kaj Amiens (ekde 1218) kiel trinava baziliko kun ĉirkaŭirebla ĥorejo, trietaĝa murskemo, ornamripaj fenestorj kaj dutura fasado.

Evoluo ekster Francujo[redakti | redakti fonton]

Angla frugotiko: okcidenta fasado de la katedralo de Wells, proks. 1260

Ekster Francujo la gotika arĥitekturo estis akceptata unue en Anglujo, kie ĝi aperis kiel vere angla gotiko (Angla frugotiko) per konstruo de la katedralo de Wells proksimume 1180. Ĉiam denove Cistercianoj eksportis per fondado de monaĥejoj ankaŭ gotikajn konstruformojn en la najbarajn landojn, antaŭ ol tie gotiko ĝenerale venkis.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika arĥitekturo en Germanujo.

En la najbarlandoj kiel la Rom-Germana Imperio la romaniko komence restis la ĉefa stilo, tamen ankaŭ ĉe altromanikaj konstruaĵoj kiel ekzemple la katedralo de Limburgo (post 1175) jam sin montras frugotikaj elementoj. Post la ĥorejo en Lilienfeld (Cistercianoj, ekde 1202) kaj la katedralo de Magdeburg (ekde 1209), kiu ankoraŭ tenas distingilojn de romanika-gotika transira stilo, nur en la malfrua fazo de la epoko de la Ŝtaŭfoj aperas kiel unuaj nure gotikaj konstruaĵoj kiel la capella speciosa en Klosterneuburg (1222), Nia Kara Sinjorino en Treviro (ekde 1230) kaj la Elizabetapreĝejo en Marburgo (ekde 1235). Per la katedralo de Kolonjo, kies konstruo komenciĝis en 1248, Germanujo ekkorespondis kun franca altgotiko. La disvastiĝo de gotikaj konstruformoj en Italujo, kie oni rezignis multajn karakterizaĵojn de franca katedralgotiko, originas sur ordenoj almozantaj kiel ekzemple la Franciskanoj kaj Dominikanoj.

En Flandrujo la transira stilo nomiĝas Skeldo-Gotiko.

Konstrukorpo[redakti | redakti fonton]

Ekde romanika al gotika baziliko[redakti | redakti fonton]

La praformo de romanika preĝejo orientiĝis je la romia profankonstruaĵo baziliko. La elementoj atrio, antaŭhalo, okcidenta alkonstruaĵo kaj turo resp. flankoturoj, laŭlonga navaro kun aŭ sen flankaj navoj, transversa domo, ĉefa absido, eble flankaj absidoj kaj ĥorejo kun ĥorĉirkaŭirejo same kiel ankaŭ duoblaj ĥorejoj en oriento kaj okcidento sumiĝis al komplika spacostrukturo; en romaniko oni diras adicia principo. En la gotika epoko oni konstruis antaŭhalojn nur malofte, la romanikaj elementoj atrio, okcidenta alkonstruaĵo kaj okcidenta ĥorejo tutplene forfalis kaj estis anstataŭataj per gotikaj okcidentaj fasadoj, male la gotikaj ĥorejoj ekestis nur ja en la oriento. La gotika arĥitekturo kreis neniujn fundamente novajn tipojn de konstruaĵoj, malvolvis tamen la ĝistiamajn formojn al aparta arĥitektura sistemo.

Horizontala plano[redakti | redakti fonton]

La plej ofta planoformo estis kiel en romaniko simpla laŭlonga domo kun transversa navo. La frugotikaj preĝejoj ankoraŭ laŭis la interligitan sistemon, laŭ kiu al kvadrata meznava navero kun sesparta volbo estas kunordigitaj po du naveroj de la flankaj navoj. Kiel gotika preĝejo sen transversa navo je la komenco ekestis la trinava katedralo de Sens (1140–1160) kun simpla ĥorĉirkaŭirejo sen absidokapeloj. Kiel laŭlongaj konstruaĵo sekvis ekzemple la katedralo de Senlis (ekde 1153) kiel trietaĝa, trinava galerio-baziliko. La krucoforma katedralo de Laon (ekde 1155) tamen montras vaste etendiĝan transversan navaron kaj kiel apartaĵon rektangulan planon de la ĥorejo laŭ angla tradicio. Aparte altrangaj konstruaĵoj estis distingataj per kvinnava plano kiel ekzemple je la frugotika galerio-baziliko de la katedralo Dipatrino de Parizo (ekde 1163) aŭ je la altgotika baziliko de Bourges (ekde proks. 1195).

Dum la altgotiko la arĥitektoj rezignis la interligitan sistemon favore al rektangulaj meznavaj naveroj. Modeloj de la „klasika“ franca katedralo – do baziliko kun trinava laŭlonga navaro kaj vastetendiĝa transversa navaro, du-tura fasado same kiel ĥorĉirkaŭirejo kun absidokapelaro – estis la altgotikaj katedraloj de Chartres (ekde 1194), Reims (ab 1211) kaj Amiens (ekde 1218). Dumpase de la evoluigo de pli komplikaj volboformoj aparte je halopreĝejoj la ritmigaj naveroj pli kaj pli paŝis fonen, meza kaj flankaj navoj, navokruciĝo kaj ĥorejo povis kunfandiĝi al unuece efika ĉambrego.

Evoluoj sur la kampo de la ĥorejo[redakti | redakti fonton]

En la ĥorejo la gotika arĥitekturo realigis konsiderindajn ŝanĝojn. Ĝi kunigis la ĥorĉirkaŭirejon kun absidokapelaro el almetitaj kapeloj, jam konata en la romaniko, per krucripa volbado al unueca ĉambro, je kiu dumpase de la evoluo la kapeloj ankaŭ povis plejparte kunfandiĝi kun la ĉirkaŭirejo. Kompare kun la relative malgrandaj ĥorejaj kampoj en romanikaj preĝejoj gotikaj arĥitektoj konsiderinde vastigis laŭlonge kaj laŭlarĝe la ĥorkampon, kiu nun ankaŭ povis esti plurnava kaj teni duoblajn ĉirkaŭirejojn. Parte oni ankaŭ vicigis la kapelojn ĉe la laŭlonga ĥorejo, kio ebligis la enkonstruon de multeco da altaroj. Samtempe la plivastigitaj ĥorejoj proponis lokon por la enkonstruo de grandaj ĥorseĝaroj por multnombro de kanonikoj.

Gotika arĥitekturo kutime rezignis la kriptojn en romaniko ofte konstruataj, per kiuj la ĥoreja planko troviĝis konsiderinde pli alta. La ĥorejo nur ja iomete altigita ofte estis separata per ĥorbarilo disde la porlaika ĉefnavo. Kiel nova elemento en la 13-a jarcento eniris en la preĝejon la predikejo, kiu devenis de la predikopreĝejoj de la almozaj ordenoj. Alia kreaĵo de la gotiko estas la tabernaklodometo kiel et-arĥitekturaĵo.

La turoj[redakti | redakti fonton]

Du-tura fasado de la katedralo de Laon, ekkonstruo antaŭ 1200

La preĝejturoj diskonigu la potenc-okupon de iliaj konstruintoj. Gotika arĥitekturo pliigis la teĥnikajn eblecojn por kontentigi tian diskonigemon: la turoj fariĝis pli altaj, pli malpezaj kaj pli organecaj kiel eroj de la kompleta konstruaĵo. Multaj el la tutmonde plej altaj preĝejturoj devenas el la gotika epoko aŭ estas kompletigaĵoj de gotikaj konstruaĵoj.

La konstrutipo de plurturaj bazilikoj ankoraŭ devenis el romanika arĥitekturo (ekz. Bamberg, Naumburg, Limburgo), sed eksmodiĝis dum la frua gotiko kiel ekzemple je la trinava katedralo de Laon kun ĝiaj kvin turoj. Origine jen oni estis planinta sep turojn: du okcidentajn, po du ĉe la fasadoj de la transversa domo kaj navokruciĝan turon. Ankaŭ la katedralo de Reims origine ricevu sep turojn, sed nur tri estis fakte konstruataj. En Chartres eĉ oni planis naŭ turojn, kiuj tamen ne realiĝis.

La dutura fasado estas vere la „klasika“ konstrutipo de la franca gotika katedralo (episkopa preĝejo), kiu taŭgis ankaŭ por gravaj abatopreĝejoj. La fasado kun la turoj sin enmetu organike en la gotikan tutkonstruaĵojn, kaj tial la du turoj staras antaŭ resp. super la flanknavoj; inter ili troviĝas la meza navo. La ofte abunde dekoraciitaj fasadoj povis teni ankaŭ grandajn portalkonstruaĵojn same kiel parte tre ampleksajn skulpturciklojn. Duturajn fasadojn havas ekzemple la katedraloj Dipatrino de Parizo, Reims kaj Amiens aŭ la Elizabetapreĝejo en Marburgo. Variaĵon kun turoj starantaj flanke de la flanknavoj prezentas la katedralo katedralo de Wells. En la mezepoko gotikaj duturaj fasadoj ofte restis nekompletaj, ricevis malsamajn turojn kiel ekzemple la katedraloj de Chartres kaj Bourges aŭ restis je la unuopa turo kiel ekzemple la katedralo de Strasburgo. Kelkaj konstruaĵoj povis esti finkonstruataj nur en la 19-a jarcento, ekzemple la katedralo de Kolonjo, kiu per sia giganta dutura fasado validas kiel tria granda preĝejo tutmonde.

Turo de la katedralo de Freiburg, unu el la malmultaj unuturaj fasadoj finkonstruitaj de la gotiko

Gotikaj paroĥopreĝejoj kutime ricevis nur unu ĉefan turon respektive unuturan fasadon, kiu tamen en germana kaj nederlanda-flandra gotiko – tenata de la suprenstrebanta burĝaro de la urboj – parte povis konkuri kun la dimensioj de la plej grandaj episkopaj preĝejoj, la katedraloj. Arĥitekture eminenta ekzemplo estas la katedralo de Freiburg, kies okcidenta turo alta 116 metrojn regas la fasadon. Post kiam ĉi tiu turo estis finkonstruita, komencis vetkurado de la urboj. Unuopaj turoj ekestis ekzemple en Landshut, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo aŭ en Delft. La turo de la katedralo de Ulm, per 161,53 metroj la plej alta preĝejturo tutmonde, estis finkonstruata nur en la 19-a jarcento. Speciala kazo estas la suda turo (1359–1433) des katedralo Sankta Stefano je Vieno 136,67 metrojn alta, starigita kiel ĥorflanka turo flanke de la laŭlonga navaro.

Unuopaj turoj kiel navkrucoturoj troviĝas ekzemple ĉe la katedraloj de Salisbury kaj Beauvais, kies malfrugotika navkrucoturo 150 metrojn alta tamen jam post kvar jaroj kunfalegis.

Konstruo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

Sekcaĵo tra la altgotikaj konstrupartoj de la abatopreĝejo Sankta Denizo
Sekcaĵo tra la laŭlonga navaro de la katedralo de Reims
Supre de la flanknavoj apog-arkoj troviĝantaj unu super la alia. Apud la flanknavoj, enligitaj en la eksteraj muroj, staras la kontraŭfortaj pilastroj.

Ĉefa distingilo de gotika arĥitekturo estas vasta trarompado de la eksteraj muroj per fenestroj kaj la redukto de murdikoj kaj volbomaso sur minimumon. Por povi atingi tion ĉi, oni pluevoluigis la konstruelementojn konatajn jam en romaniko, ekzemple ripovolbojn, pintarkojn kaj konstraŭfortajn pilastrojn konsekvence al nova sistemo, je kiu sin interligis fasonaj kaj statikaj gravaĵoj. La konstrua sistemo de la gotiko konsinderinde plu-malvolvis la principon de la antikva arĥitekturo de apogilo kaj uzoŝarĝo.

La decida novigo de gotika konstruo konsistis el tio, transloki la portajn elementojn de konstruaĵo plejparte en la eksteran konstruaĵon, kio ebligis direkten al la interno vastan senŝarĝigon kaj trarompadon de la muroj, kiuj nun estis plenigeblaj per buntvitroj kaj ŝajnigis la tutan internon mal- resp. senpeza. Samtempe la pli malpeza gotika konstruo ebligis la starigon de pli kaj pli altaj konstruaĵoj.

Grava teĥnika novigo estis ekde la 13-a jarcento la uzado de tir- kaj ringankroj el fero por rigidigo kaj stabiligo de la statiko de konstrupartoj kaj de la tuta konstruaĵo.[7] Por la pli kaj pli grandaj ornamriparoj de la fenestroj ferstangoj ankaŭ fariĝis fiksaj eroj de fenestrokonstruo.

Baziliko[redakti | redakti fonton]

La principo de statika ekvilibro estas aplikata je la konstruformo baziliko tiel, ke la flanken efikaj puŝfortoj de la volboj estas forkondukataj sur kontraŭfortajn pilastrojn starantajn ĉe la ekstera muro kaj egaligatajn per surkuŝantaj premfortoj. Je trinava baziliko estas flanke alordigita al meznava navero po unu pli malalta flanknava navero. Super la meznava navero ŝarĝiĝas pintarka krucripovolbo, kies diagonale pasantajn ripojn portas la meznavaj pilastroj, kiuj forkaptas la malsupren efikan volbopuŝon. La kontraŭforto forkondukas la volbopuŝon trans super la flanknavaj volboj sur kontraŭfortaj pilastroj, kiuj alprenas la flankan puŝon. La stabilecon de la kontraŭfortaj pilastroj oni povas fortikigi per ŝarĝoj el masonaĵo, kiuj per sia maso kontraŭefikas kontraŭ la puŝo.[8]

Alia ebleco forkapti aŭ redukti la volbopuŝon efikan al la konstruaĵa ekstera muro estas la muntado de tirstangoj au -traboj, kiuj konektas unu abutmenton kun la kontraŭflanka, kio estas trovebla precipe en halopreĝejo, ĉar tiuj ĉi ne havas kontraŭforton.

Inter la muroj de fenestrozono kaj flanknavo la volbon portas pintarko sinetenda inter la pilastroj de navero, utilanta kiel malŝarĝa arko. Tio ebligas la plenan trarompon de la flankmuro inter la apoga skeleto de la pilastroj kaj la plenigon per fenestroj. Supron de tiu evoluo atingis la altgotiko: jen grandaj ornamripaj fenestroj okupas preskaŭ la kompletan murfacon de la fenestrozono, la dorsvando de la malsupra triforio aldone estas trarompitaj per fenestroj. Unuafoje troveblis tralumata triforio proksimume 1231 en la katedralo de Sankta Denizo.

Halopreĝejoj[redakti | redakti fonton]

Aparta formo de gotika preĝejarĥitekturo estas la halopreĝejo. Male al baziliko ĝiaj flankaj navoj estas same altaj, tiel ke la tuta navaro similas al giganta halo. Interformo estas la ŝtupohalo aŭ ŝajnbaziliko, kiu disvastiĝis aparte en la malfrugotiko. En ĝi la meza navo estas iom pli alta ol la flankaj navoj, sed ne havas supran fenestrozonon kiel tiun en vera baziliko. Simile al vera halo la volbojn kovras plej ofte giganta unuparta tegmento. En Hispanujo la gotika arĥitekturo kreis tamen ankaŭ kelkajn gigantajn ŝtupohalojn kun supraj fenestrozonoj.

La konstrutipo de la halopreĝejo estis precipe ŝatata en Germanujo, aperis tamen ankaŭ en Francujo (i.a. la katedralo de Poitiers) kaj aliaj landoj. La plej alta halopreĝejo konstruita en la mezepoko estas la Mariapreĝejo en Dancigo. Precipe paroĥajn preĝejojn oni ofte konstruis kiel halojn aŭ ŝtupohalojn. Unu el la unuaj reprezentantoj estas la katedralo de Gmünd, kiun konstruis la arĥitekta kaj ŝtontajlista familio Parler. La urbaj halopreĝejoj de Vestfalujo kun preskaŭ kvadrataj planoj montras aparte harmonian spacoaranĝon. La plej elstara ekzemplo estas la preĝejo Sankta Maria de la Herbejo en Soest. Imponas ankaŭ la sudgermanaj haloĥorejoj de St. Sebald kaj Sankta Laŭrenco en Nurenbergo.

Ofte oni alkonstruis poste al pli malnovaj bazilikoj dunavajn halojn, foje kun abundaj ornamaj volbostrukturoj (kiel en la katedraloj de Ulm kaj Aŭgsburgo), kiuj foje efikas kiel memstaraj preĝejohaloj.

Karakterizaj eroj de gotika arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La krucoripa volbo
Skema strukturo de gotika volbo
Gotika volbo: krucoripa alligo al komuna ŝlosoŝtono

El la romaniko jam estis konataj krucokrestaj kaj krucoripaj volboj, je kiuj la ripoj komence tamen ne jam havis portan funkcion. La decida evoluo de la krucoripa volbo konsistis el la uzo de krucoripoj kiel portaj elementoj. La novigo konsistis en tio, ke je volbo kun kvarlatera plano du rondarkoj kun komuna mezoŝtono kiel ŝlosoŝtono estis starigataj krucoforme super la du diagonalojn. Tio certigis la stabilecon de la volbo, kaj la statike nun malpli esencajn arkojn super la kvar eksteraj muroj oni konstruis pintajn supren, por atingi la saman altecon kiel tiun de la du pli longaj kaj altaj rondarkoj super la diagonaloj. La volboĉapoj nun estis libere surmasoneblaj, sen ke necesis plena tabultegado. Tiel ankaŭ ebliĝis konstrui volban naveron sur rektangula plano anstataŭ nur sur kvadrata plano kiel je romanika krucokresta volbo. Dum la plua evoluo de la stilo ekestis ankaŭ pli malsimplaj kaj komplikaj formoj kiel ekzemple retovolboj. Distingilo de la stilo restis la uzado de volboripoj.

La pintarko

La pintarko validas kiel centra elemento de gotika arĥitekturo, kiun oni tial ofte ankaŭ nomis „pintarka stilo". Pintarkojn kiel unuopajn elementojn jam konis romanika arĥitekturo, sed en ĝi superregis la uzado de rondarkoj. Pintarko estas konstrua alproksimiĝo al la arkoformo, kiu konformas kun la favora statika fortopaso de parabolo. Pintarkoj difinas la aperaĵon de gotika konstruaĵo kaj fakte troviĝas kontinue en la transversa sekcaĵo de ĉiuj volboj, en la formo de fenestraj kaj portalaj embrazuroj same kiel en ornamriparoj. Kiel pintarka variaĵo ankaŭ aperas ogivaj aŭ kilaj arkoj. En gotika profanarĥitekturo tamen ankaŭ estis kutimaj krucbastonaj fenestroj kun rektangulaj murkadroj sen pintarkoj.

La kontraŭforta sistemo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kontraŭforto.

Kontraŭforto estas alia ĉefa konstrua kaj fasona elemento de la plialtiĝantaj preĝejoj. La kontraŭforta sistemo konsistas el apogpilastroj kaj apogarkoj utilas je baziliko por tio, forkapti la flankan volboŝovon kaj la ventŝarĝon de meznavo kaj altĥorejo. La stabilecon de la apogpilastroj plialtigas kromŝarĝoj, ofte fasonitaj ornamelementoj kiel pinakloj. En la kontraŭfortan sistemon ankaŭ oni enigis defluilojn por pluvakvo resp. degeloakvo, kiu arke forrapidas de la konstruaĵo, evitante tiel akvodifektojn. Dum kiam la kontraŭforto en la frua tempo de gotiko ĉefe tenis statikan funkcion, ĝi pli malfrue evoluis al grava konstruarta elemento kaj estis klare akcentata.

Dissolvo de la muro
Notre-Dame de Dijon, du-ŝela masonaĵo en la meznavo
Akcentado de la vertikalo: katedralo de Beauvais, per 48,5 metroj la plej alta preĝejvolbo de la mondo

Romanikan arĥitekturon karakterizas ankoraŭ masiva, fortikaĵsimila konstrumaniero de muro kaj konstrukorpo, kiu ofte eĉ akcentas la muran fortikecon. En gotika arĥitekturo nun la pli malpeza konstrumaniero per pintarkoj, krucoripaj volboj, kontraŭforta sistemo kaj apogpilastroj ebligis translokadon de la portaj elementoj en la eksteran konstruaĵon, treegan redukton de la murdikecoj same kiel vastan trarompadon de la muroj per fenestroj. La statistikan funkcion de la konstruelementoj en la interno oni lerte kaŝis, por krei iluzion de mal- aŭ senpezeco de la arĥitekturo.

En la interno oni enigis super la arkaĵoj al flanknavoj kaj ĥorĉirkaŭirejo koridoron nomatan triforio, tiel ke ekestis „interna“ kaj „ekstera“ murŝeloj. Ekzemplon por gotika du-ŝela murkonstruado donas Notre-Dame de Dijon en Burgonjo. En la eksteran muron oni enigis multecon da grandfacaj fenestroj, kiuj aperigas la domon malpeza kaj lumtrafluata. Altgotikaj arĥitektoj finfine ankaŭ trafenestris la dorsflankon de la triforio, tiel ke la muro aperas plene trarompita. Tamen fakte ĉiu elemento de gotika konstrukorpo estas portanta. La konstruestroj de gotiko kreis novajn konstruaĵojn per evolua pludisvolvo laŭ la principo „provo kaj eraro“. Tial kelkaj konstruaĵo jam dum la konstrufazo kunfalegis aŭ devis esti fortikataj poste pro aperantaj murfendiĝoj per kromaj fortodekondukaj elementoj.

Akcentado de la vertikalo
Grandfaca fenestrorozo kun filigrana ornamriparo laŭ radostilo ĉe la suda transversa domo de Südquerhaus de la katedralo Dipatrino de Parizo

Tiu ĉi stila distingilo aparte elstaras en la franca gotiko. Kiel supropunkton la volboj de la katedralo de Beauvais vertoaltecon da 48,5 metroj, la katedralo de Kolonjo ekzemple havas 45 metrojn. Kompare kun tio la volboverto de la romanika katedralo de Speyer altas nur 33 metrojn. La alteco kreskis proporcie kun la larĝeco. En la romaniko ĉi tiu proporcio estas ekzemple je la preĝejo Sankta Miĥaelo en Hildesheim 1:1,9 kaj en la konstrusekcio n-ro 1 de la katedralo de Speyer 1:2,5. Salto tiam okazis en la gotika epoko. La proporcio de larĝeco kun alteco je la katedralo de Reims estas 1:3 kaj je la katedralo de Amiens 1:3,3.[9] En la angla gotiko oni tamen rezignis pri grandaj navaltecoj kun akcentita vertikalo kaj anstataŭe oni kreskigis la konstruaĵlongecon kompare kun la larĝeco.

Pilastroj kaj kapiteloj
Frugotika kalikburĝono-kapitelo

En la romaniko la murskemo laŭiris ankoraŭ la antikvan principon de „apogo kaj ŝarĝo“, je kiu la rondarkajn arkaĵojn portas kolonoj, kies kapiteloj baziĝas sur bloko kiel baza formo kaj ofte estas abunde dekoraciitaj per figuroj, ornamaĵoj kaj plantomotivoj.

Gotika arĥitekturo anstataŭis tiujn ĉi antikvecajn kolonojn per maldiketaj, strukturitaj rondpilastroj[10], kiuj ofte estas ĉirkaŭataj per faskokolonoj aŭ mem portas pluajn faskokolonojn. Frugotikaj burĝonkapiteloj nun havas kalikecan formon kaj estas kutime ornamitaj nure per plantaj motivoj. El kreska nombro de akompanaj faskokolonoj evoluis la faskopilastro, je kiu la kapitelo pli kaj pli cedis, ĝis kiam en malfrua gotiko la formoj kunfandiĝis kaj la kapitelo kiel arĥitektura elemento tute malaperis, kio signifas plenan forturniĝon de antikvaj konstruprincipoj.

Ornamriparo kaj aliaj ornamaj elementoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ornamriparo.

Ornamriparo estas tipa konstruornamaĵo de alta kaj malfrua gotiko, kiu evoluis el geometriaj formoj, ekzemple cirkloj kaj arkoj. Ĝi estis realigebla per minŝtonoj aŭ brikoj kaj aperis en la arkokampo de fenestroj, sed ankaŭ je balustradoj kaj murfacoj. La elpensaĵon de ornamripoj oni ankaŭ nomas „naskiĝo de vera gotiko“;[11] ĝi unuafoje aperis proksimume 1215/20 je la katedralo de Reims. Krom pintarkaj ornamripaj fenestroj ankaŭ troveblas cirklorondaj fenestrorozoj, kiujn gotika arĥitekturo kreskigis al mezuroj ĝis fasadolarĝo. En la malfrua gotiko finfine ankaŭ elformiĝis pli interplektiĝaj kaj pli komplikaj formoj ornamriparaj al variaj fiŝvezikaj kaj flamaj skemoj (flamgotika stilo). La modeloj por multaj gotikaj ornamaĵoj devenas el la planta regno. Apartan rolon ludis la kverkofolio. Por la pintoj de gabloj kaj turoj oni ofte uzis krucfloron kiel ornamaĵo (komparu ankaŭ ornamgablo).

Konstruigantoj kaj konstruestroj[redakti | redakti fonton]

Konstruigantoj[redakti | redakti fonton]

Konstruiganto de episkopa preĝejo estis kiel domposedanto la kapitulo (vidu katedrala kapitulo, abateja kapitulo) kaj ne la episkopo. La konstruon de abatopreĝejoj iniciatis abato aŭ abatino, kaj ĝin finance kaj ankaŭ esence decidis aŭ influis la preĝejpatronoj. Kapitulo kaj episkopo au urbo kaj urba pastro interkonsentis pri la organizado de la realigo de episkopa aŭ paroĥa preĝejo laŭ plej diversaj manieroj kaj enoficigis kiel ekzemple en Narbono por la konstruo de la katedralo de Narbono po du kanonikojn kaj du klerikojn kiel dumtempaj administrantoj. Konstruigantoj ankaŭ nomiĝis procuratores, magister fabrice, magister operis, operarius aŭ ankaŭ architectus.

La novan stilon subtenis la reĝa dinastio, la urba burĝaro, la monarĥisma nobelaro, la preĝejaj kapituloj kaj parte ankaŭ la episkopoj.

Ĝin kontraŭis la gvidaj tavoloj de la feŭda nobelaro kun siaj terposedaĵoj minacataj de malsupriĝo, kiuj konsideris la gotikajn katedralojn manifestaĵoj de nova potenco, kiu estas malamika al ili. Ankaŭ kontraŭstaris tiuj monaĥaj ordenoj, kies potencpozicio sur la kamparo estis minacata, do unue la Cistercianoj, pli malfrue – post 1220 – precipe la novaj ordenoj almozantaj de la Dominikanoj kaj Franciskanoj, kiuj ofte sin faris porparolanto de la urbaj malsupraj klasoj – kaj kompreneble ankaŭ la herezomovadoj estis kontraŭ la nova grandioza arĥitekturo. En Parizo tial okazis gravaj konfliktoj inter la katedrala klerikaro kaj la erudiciuloj el ĉi-nomitaj ordenoj instruantaj ĉe la universitato: Tomaso de Akvino, Bonaventura kaj Alberto la Granda. Kaj ĉiuj ĉi ordenoj elformis ankaŭ por siaj preĝejoj aliajn konstrukonceptojn, kiuj prezentas kvazaŭ arĥitekturajn gvidajn ideojn kontraŭ la gotikaj katedraloj.

Ankaŭ inter la subtenantoj de gotiko estis malpaco pro konkuremo kaj prestiĝemo. Episkopoj kaj noveloj volis elmontri per la katedraloj sian potencon. La supren strebantaj burĝoj de la urboj tamen ankaŭ volis plenumi sian pian kontribuon. Sed tion toleris nek klerikaro nek nobelaro. Ili rifuzis la mondonacojn de la burĝoj, ĉar la verko estu nur merito de ili mem. Pro tio eĉ okazis ribeloj de la burĝoj, kiuj volis eldevigi sian kontribuon. Pli malfrue burĝoj tial ankaŭ starigis tiel nomatajn burĝopreĝejojn kiel propra potencelmontrado kontraŭ la episkopo, ofte proksime de la katedralo. Je tio ili provis superatuti la katedralon.

Konstruestroj[redakti | redakti fonton]

Tipa gotika ŝtontajlistomarko ĉe profilo

La konstruestroj ne nur estris kaj kontrolis la konstruadon, sed kvankam post profesia edukiĝo estante metiistoj (plejparte ŝtontajlistoj), en la mezepoko ili ankaŭ estis arĥitektoj. Pro la longaj konstrutempoj por katedraloj la konstruestroj je ĉiu konstruejo iom ofte viciĝis unu post la alia.

Famiĝis kelkaj gravaj konstruestroj kaj ŝtontajlistomajstroj de la gotika arĥitekturo:

La majstroj ofte estis distingeblaj pro iliaj ŝtontajlistomarkoj, marko kutima en la mezepoko, kiun ili surmetis sur siajn verkojn.

Regiona disvastiĝo kaj pluevoluo[redakti | redakti fonton]

Tre baldaŭ ĝi aperis en Anglujo, pli poste ankaŭ sur Iberujo, en Germanujo kaj pluaj landoj de la meza Eŭropo. Precipe en Italujo la gotiko kreis apartan miksaĵon kun romanikaj, grek-romi-antikvaj kaj bizancaj influoj. En Italujo ankaŭ naskiĝis renesanco, kiu iom post iom tute forpuŝis la gotikon. Sed ankoraŭ komence de la 16-a jarcento, precipe en la meza Eŭropo, estiĝadis fakte gotikaj konstruaj laboraĵoj. Gotikan arĥitekturon oni distingas en fruan, altan kaj malfruan gotikon, kiuj en la diversaj regionoj evoluis malsame:

Frua gotiko Alta gotiko Malfrua gotiko
Francujo 1140–1200 1200–1350 1350–1520
Anglujo 1170–1250
fruangla gotiko
1250–1350
dekoracia gotiko angla
1350 ĝis proks. 1550
rektangula gotiko angla
Italujo ekde 1200
Sankta Romia Imperio 1220–1250 1250–1350 1350 ĝis proks. 1520/30

Kiam komence de la 16-a jarcento la renesanco disvastiĝis norde, oriente kaj okcidente de la Alpoj, la gotika stilo rapide perdis sian influon.

Stilaj ŝtupoj[redakti | redakti fonton]

Abatopreĝejo de Bath laŭ rektangula stilo
La Sankta Kapelo en Parizo, majstroverko de la altgotika radia stilo
Malfrugotika flamstilo de la abatopreĝejo en Vendôme (Francujo)

Krom la epoka distingo en frua, alta kaj malfrua gotiko ekzistas ankaŭ distingo laŭ diversaj stilgradoj aŭ regionaj konstrumanieroj:

  • Radia gotiko (laŭ la france rayonnant= radia) simbolas la altgotikan stilfazon de proks. 1230 ĝis 1350 kun maksimume grandaj fenestrofacoj kaj tralumata triforio. Je la ornamriparo la fenestrorozoj estas dividitaj en radiuse disradiaj zonoj kiel je la rozofenestroj de la katedralo Dipatrino.
  • Flamgotiko (france: flamboyant) nomiĝas la lasta stilgrado de malfrua gotiko en Francujo, Flandrujo kaj Anglujo.
  • La dekoracia gotiko (angle: Decorated PeriodDecorated Style) estas fazo en la angla gotiko, kiu daŭris de 1250 ĝis 1370.
  • La rektangula gotiko (angle: „Perpendicular Style“) estas stilgrado de malfrua gotiko tipa por Anglujo.
  • La brikogotiko estas gotika konstrumaniero per la konstrumaterialo briko, kiu estis disvastiĝinta en norda Germanujo kaj en la baltamaraj lando ekde la 13-a ĝis la 16-a jarcento (vidu malsupran alineo pri brikogotiko).
  • La gotika arĥitekturo en Germanujo estas stilgrado de la gotiko en la 14-a kaj 15-a jarcentoj en Germanujo, kiu prefere starigis halopreĝejojn anstataŭ bazilikojn.
  • La stilo Chiaramonte estas gotika konstrustilo de la 14-a jarcento en Sicilio.
  • Postgotiko nomiĝas la gotika stilo daŭrigata ekster la vera epoko en renesanco kaj eĉ en baroko. Jen nomendas kiel arĥitektoj ekzemple Francesco BorrominiJan Blažej Santini-Aichel

Novgotiko estas unu el la plej fruaj stiloj de historiismo en la 19-a jarcento. La forma lingvo orientiĝis nur je idealigita mezepoka imago de gotiko (plurstilismo).

Francujo[redakti | redakti fonton]

Proksimume komence de la 13-a jarcento ekestis per la episkopaj preĝejoj Chartres (ekde 1194), Reims (ekde 1211) kaj Amiens (ekde 1218) la konstrutipo de la „klasika“ franca katedralo kiel trinava baziliko kun ĉirkaŭirebla ĥorejo, trietaĝa murskemo kun triforio, dutura fasado kaj ornamripaj fenestroj. La grandkonstruaĵo de la katedralo de Bourges, staranta ĉe la sojlo al altgotiko (ekde 1195), ankaŭ alportis novigojn, restis tamen unika per sia formo kiel kvinnava baziliko sen transversaj domoj. La dissolvo de la muro per konstruo de duŝelaj muroj atingis en Burgonjo supron kiel ekzemple je la katedraloj de Laŭzano (nun Svisujo, ekde 1190) kaj Auxerre (ekde 1215) aŭ je la paroĥopreĝejo Dipatrino en Dijon (ekde 1230).

La fazo de altgotiko komenciĝis per la enkonduko de ornamripaj fenestroj proksimume 1215/20 ĉe la ĥorejo de la katedralo de Reims. Oni kreis per plejparte dissolvitaj murfacoj, la trafenestrigo de la triforio (unuan fojon proksimume 1230 ĉe la laŭlonga domo de Sankta Denizo kaj en Amiens) same kiel la radioforma ornamriparo de la fenestrorozoj proksimume 1230 la altgotikan radieca stilon. Novajn mezurojn metis la katedralo de Amiens, jam en la 13-a jarcento plejparte finkonstruita, per meznava alteco da 42,30 metroj. La strebado al alteco kaj maksimumigo de la fenestrofacoj supriĝis en la katedralo de Beauvais ekkonstruata en 1247, kiu ja per ĥorejo de pli ol 46 metroj superis la meznavoaltecon de Amiens; ĝiaj volboj tamen jam en 1287 parte kunfalegis. La gotika gigantismo en Beauvais tamen finiĝis nur, kiam oni en 1569 metis sur la riparitan ĥorejon navkrucoturon altan proksuimume 150 metrojn, kiu post kvar jaroj ankaŭ kunfalegis. Escepte la ĥorejon kaj la transversajn domojn la preĝejo neniam estis finkonstruata.

Krom la parte gigantaj katedraloj ekestis grandaj monaĥopreĝejoj same kiel miloj da paroĥopreĝejoj kaj kapeloj kiel ekzemple la fama pariza Sankta Kapelo (1244–1248), kies volbo ŝajnas ŝvebi sur lumaj „vitromuroj“.

Flamgotika ornamriparo ĉe la abatopreĝejo Sankta Oveno en Rouen

Jam proksimume 1300 kelkaj arthistoriistoj datigas la antaŭaĵojn de la franca malfrugotiko. Je la konstrutipoj jam ne okazis nomindaj novigoj, le skemo de la „katedralgotiko“ plisimpliĝis. La Centjara Milito (1337–1453) kun Anglujo ĉesigis post la unua triono de la 15-a jarcento plejparte la konstruadon. Pli granda katedrala novkonstruo komenciĝis ankoraŭ nur en 1434 je Nantes, anstataŭe tamen oni konstruis multajn grandajn paroĥopreĝejojn por la postmilite rapide kreskaj urbanaroj. Sed oni ankaŭ plu- kaj finkonstruis grandajn konstruaĵojn, kies pretiĝon interrompis la milito. Ĉar je la plej multaj grandaj preĝejoj oni konstruis dum jarcentoj, multaj konstruaĵoj ankaŭ montras elementojn de la diversaj gotikaj epokoj. Oni ne sklavece obeis la originajn planojn, sed plulaboris laŭ la pokaze aktuala stilo.

Ekde proksimume 1350 aperis kiel dekoracia stilo la malfrugotika flamgotika stilo, kiu nomiĝas laŭ la flamformaj ornamripaj kaj dekoraciaj formoj, kiuj ofte tegas gigantajn facojn. Kelkajn grandkonstruaĵojn oni nun finkonstruis per pompaj okcidentaj fasadoj, ekestis ankaŭ transversdomaj fasadoj laŭ la flamgotika stilo. Frua flamgotika konstruaĵo estas la abatopreĝejo Sankta Oveno en Rouen (ekde 1318). Aliaj ekzemploj estas la baziliko Dipatrino de L’Épine (ekde proks.1405), la abatopreĝejo de Vendôme, la kapelo de monaĥejo Brou (ekde 1513) aŭ la transversaj domoj de la katedralo de Senlis (16-a jarcento).

La profunda ankrado de gotiko en Francujo sin montras per sia pluvivado en la postgotiko, kiu kreis ankoraŭ en la renesancepoko konstruaĵojn kiel la katedralo de Orleano (ekde 1601) aŭ la paroĥopreĝejo Sankta Eŭstaĥo de Parizo (1532–1649).

Apartaj varioj de la stilo[redakti | redakti fonton]

krom la origina "klasika" stilo, pri kiu jene ekzemplon:
http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/72/250px-STmaximin.jpg
estas politike regiona stilo

posta evuluo al:

kaj fine:

Konstruelementoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo Dipatrino de Parizo vidate ekde la rivero Sejno
Cathedrale de Coutances bordercropped.jpg

Ornamaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Canterbury vidate de sudokcidento
Katedralo de Leono

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Günter Binding: Opus francigenum; Ein Beitrag zur Begriffsbestimmung. En: Archiv für Kulturgeschichte, pj. 45–54, 1989
  2. Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst; Berlino, 1929–1932, 4 volumoj
  3. Gerlinde Thalheim (eldoninto): Wege zur Backsteingotik. Bauten zur Macht; Monumentverlag, Bonn 2002, ISBN 3-935208-14-6
  4. Durandus von Mende: Rationale divinorum officiorum. En: Günther Binding: Was ist Gotik. p. 44; Primusverlag, Darmstadt 2006, ISBN 978-3-89678-571-8.
  5. dtv-Atlas zur Baukunst volumo 2, p. 397
  6. Fritz Baumgart: DuMont’s kleines Sachlexikon der Architektur, Kolonjo 1977
  7. Dieter Kimpel, Robert Suckale: Die gotische Architektur in Frankreich. 1130–1270, Munkeno 1995, ISBN 3-7774-4040-X, p. 549
  8. Marcel Aubert: Hochgotik p. 23; en Kunst der Welt, Holle, Baden-Baden 1963
  9. Werner Müller, Gunther Vogel: dtv-Atlas zur Baukunst, volumo 2, p. 377; dtv, Munkeno 1981, ISBN 3-423-03021-6
  10. Komp. Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs Chartres, Reims, Amiens, art. 1.1 Das Langhaus, Rowohlt, 1957/1968, p. 18
  11. Binding (2000), p. 197

Literaturo[redakti | redakti fonton]

ordigita laŭalfabete

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

  • Arno Borst: Lebensformen des Mittelalters. Frankfurto/Berlino/Vieno 1979. (enhavas i.a. germanlingvan tradukon de la fama „Gervazo“-Reporto).
  • Georges Duby: Die Zeit der Kathedralen. Kunst und Gesellschaft 980–1420 [1976]. Frankfurto ĉe Majno [1992] 2-a eldono 1994.
  • Géza Entz: Die Kunst der Gotik. Emil Vollmer, Munkeno 1981, ISBN 3-87876-340-9.
  • Michael Camille: Die Kunst der Gotik. 1996.
  • Florens Deuchler: Gotik. Herrsching: Pawlak, 1981 (= Belser Stilgeschichte), ISBN 3-88199-042-9.
  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Herder, Freiburg-Bazelo-Vieno 1984.
  • Émile Mâle: L’Art religieŭ du XIIIe siècle en France. Parizo 1899.
  • Émile Mâle: L’Art allemand et l’art français du Moyen Âge. Parizo 1917.
  • Matthias Puhle (Hrsg.): Aufbruch in die Gotik, Philipp von Zabern, Majenco 2009, ISBN 3-8053-4062-1.
  • Rolf Toman, Achim Bednorz: Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Könemann im Tandem-Verlag, 2005, ISBN 3-8331-1038-4.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

SaintPierre1.JPG
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egiptio
Sumera arkitekturo
Antikva arkitekturo
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Frue kristanisma arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Preromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasicista arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
  • Günter Bandmann: Mittelalterliche Architektur als Bedeutungsträger. 10-a eldono. Gebr. Mann, Berlino, ISBN 3-7861-1164-2.
  • Lottlisa Behling: Die Pflanzenwelt der mittelalterlichen Kathedralen. Böhlau, Köln 1964.
  • Günther Binding: Baubetrieb im Mittelalter. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1993, ISBN 3-534-10908-2.
  • Günther Binding: Maßwerk. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1989, ISBN 3-534-01582-7.
  • Günther Binding: Der früh- und hochmittelalterliche Bauherr als „sapiens architectus“. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1998, ISBN 3-534-14248-9.
  • Günther Binding: Hochgotik. Die Zeit der großen Kathedralen. Taschen, Kolonjo 1999, ISBN 3-8228-7117-6.
  • Günther Binding: Was ist Gotik? Eine Analyse der gotischen Kirchen in Frankreich, England und Deutschland 1140–1350. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000, ISBN 3-534-14076-1.
  • Günther Binding, Susanne Linscheid-Burdich: Planen und Bauen im frühen und hohen Mittelalter nach den Schriftquellen bis 1250. Darmstadt / Wissenschaftliche Buchgesellschaft 2002, ISBN 3-534-15489-4.
  • Louis Grodecki: Gotik. In: Weltgeschichte der Architektur. (Storia universale dell’architettura). Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1986, ISBN 3-421-02857-5.
  • Matthew Holbeche Bloxam: The principles of Gothic ecclesiastical architecture. With an explanation of technical terms, and a centenary of ancient terms. Bogue, Londono 1849 (http://historical.library.cornell.edu/cgi-bin/cul.cdl/docviewer?did=cdl329, http://archive.org/details/a547966200bloxuoft Archive.org).
  • Johann Josef Böker: Architektur der Gotik. Bestandskatalog der weltgrößten Sammlung an gotischen Baurissen (Legat Franz Jäger) im Kupferstichkabinett der Akademie der Bildenden Künste Wien, mit einem Anhang über die mittelalterlichen Bauzeichnungen im Wien Museum am Karlsplatz. Verlag Anton Pustet, Salcburgo 2005, ISBN 3-7025-0510-5; recenzo de Klaus Jan Philipp en: Journal für Kunstgeschichte volumo 10, 2006, kajero 4, pj. 314–317 „C. 1 Architektur und Plastik“.
  • Harald Busch, Bernd Lohse (eldoninto): Baukunst der Gotik in Europa; Buch und Zeitverlag, Kolonjo 1981.
  • Ulrich Coenen: Die spätgotischen Werkmeisterbücher in Deutschland als Beitrag zur mittelalterlichen Architekturtheorie. Untersuchung und Edition der Lehrschriften für Entwurf und Ausführung von Sakralbauten. Eldonejo Majenco, Akeno 1989, ISBN 3-925714-20-0.
  • Kurt Gerstenberg: Deutsche Sondergotik. Delphin, Munkeno 1913 (2-a reviziita eldono: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1969).
  • Johann Wolfgang von Goethe: Von der Deutschen Baukunst, D. M. Ervini Steinbach. o.O. 1772.
  • Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs. Chartres, Reims, Amiens. Pliampleksa noveldono. Reimer, Berlino 1987, ISBN 3-496-00898-9.
  • Bodo W. Jaxtheimer: Gotik. Die Baukunst. Eltville am Rhein: Bechtermünz Verlag, 1990, ISBN 3-927117-43-9 (priskribas gotikan arĥitekturon en Francujo, Germanujo, Anglujo, Belgujo, Nederlando, Skandinavujo, Italujo kaj sur la Ibera Duoninsulo; kun 350 fotoj kaj desegnoj).
  • Hervé Kergall: Gotische Kathedralen und Kunstschätze in Frankreich; Bechtermünz, Eltville 1990, ISBN 3-927117-56-0.
  • Dieter Kimpel, Robert Suckale: Die gotische Architektur in Frankreich. 1130–1270. Priolaborita studeldono. Hirmer, Munkeno 1995, ISBN 3-7774-6650-6.
  • Werner Müller: Grundlagen gotischer Bautechnik. Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1990, ISBN 3-422-06055-3.
  • Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky: Das gotische Gewölbe. Die Geschichte seiner Form und Konstruktion. Munkeno 1999, ISBN 3-422-06278-5.
  • Norbert Nussbaum: Deutsche Kirchenbaukunst der Gotik. W2-a eldono. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1994, ISBN 3-534-12542-8.
  • Uwe A. Oster: Die großen Kathedralen. Gotische Baukunst in Europa. Primus, Darmstadt 2003, ISBN 3-89678-240-1.
  • Erwin Panofsky: Gotische Architektur und Scholastik. Zur Analogie von Kunst, Philosophie und Theologie im Mittelalter. Dumont, Kolonjo 1989, ISBN 3-7701-2105-8.
  • Hans Sedlmayr: Die Entstehung der Kathedrale. Zuriko 1950 (laste VMA, Wiesbaden 2001, ISBN 3-928127-79-9).
  • Otto von Simson: Die gotische Kathedrale. 2-a, plibonigita eldono. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1972, ISBN 3-534-04306-5.
  • Rolf Toman (eldoninto):Gotik – Architektur. Skulptur. Malerei, Tandem Verlag, 2004, ISBN 978-3-8331-3511-8.
  • Ernst Ullmann: Die Welt der gotischen Kathedrale. Union Verlag, Berlino 1981, ISBN 3-85063-117-6.
  • Martin Warnke: Bau und Überbau. Soziologie der mittelalterlichen Architektur nach den Schriftquellen. Suhrkamp, Frankfurto 1984, ISBN 3-518-28068-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kimero de la katedralo Notre-Dame de Parizo rigarde al la grandurbo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]