Gotika arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
Altgotika katedralo Dipatrino de Reims, elstara ekzemplo de franca gotiko
Lumotrafluata spaco: ĥorejo de la katedralo Sankta Vito en Prago
Malfrugotika urbodomo de Loveno, Belgujo (1439–1468)

Kiel gotika arĥitekturo ni markas eŭropan arĥitekturon de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotika stilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Île-de-France kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.

La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.

Evoluo de la stilonomo

La stilo evoluinta en Francujo kaj la nova konstruteĥniko nomiĝis proksimume 1280 opus francigenum.[1] Ankaŭ en la 20-a jarcento en la fakliteraturo troviĝas la termino franca stilo. Ĉar la romp-arko validas kiel ĉefa elemento de gotika arĥitekturo, oni komence nomis la stilon en la diversaj lingvoj romp-arkapintarka.[2] La nunan nomon gotiko (de la itala gotico „ekzota, stranga barbara“, de origine insultvorto, deduktita de la nomo de la ĝermana tribo de la Gotoj) inventis dum la renesanco la itala arthistoriisto Giorgio Vasari, kiu esprimis per tio sian malestimon de la gotika arto komare kun la ora epoko de la antikvo. Kvankam oni nun ne plu samopinias kun la taksado de Vasari, ĉi tiu nomo estis transprenata, enkutimiĝis iom post iom kaj perdis pli malfrue sian fiodoron. Ankaŭ la kutimo de la renesanco, priskribi la gotikon kiel maniera tedesca (germana manieron) eble devenus de Vasari.

En Germanujo ekestis nova entuziasmo pri la gotiko per la teksto presita en 1773 „Von Deutscher Baukunst“ (pri germana konstruarto) de Goethe, kiu deklaris ĝin germana stilo. La miskomprenon pri gotiko ekestinta en Germanujo klarigis la arthistoria esploro nur meze de la 19-a jarcento. Multaj landoj dum la 19-a jarcento rigardis la gotikon kiel nacian stilon, kio kondukis inter alie al pozitiva novtaksado de la mezepoka arto ĝis tiam malestimata.

Arĥitekturo

Historiaj fundamentoj el la 12-a kaj 13-a jarcentoj

Unua gotika ĥorĉirkaŭirejo de la iama monaĥopreĝejo baziliko de Sankta Denizo, antaŭ 1144
Ĥorejo de la frugotika galeria baziliko Dipatrino de Parizo
Altgotika trietaĝa murskemo de la laŭlonga navo de la katedralo de Amiens

La 12-a kaj 13-a jarcentoj estis stampitaj de spirita, teologia, politika, ekonomia kaj teĥnika ekiro. Pro tio la postuloj al la eklezia konstruo ŝanĝiĝis:

  • Same kiel ankaŭ en romaniko ekleziaj konstruaĵoj estis elmontraĵoj de la potenco de regantoj kaj klerikaro. Apud la potenco de reĝo kaj episkopoj en Francujo de la 12-a jarcento kreskis la influo de la ordenoj, ekzemple de la cistercianoj. Krom tio aperis diversaj grandaj laikomovadoj kiel ekz. la Kataroj kiel konkurenco de la katolika eklezio. Sed ankaŭ la plifortiĝo de la urboj kondukis al „konstruaĵoj de la potenco“ en la urbomezo.[3] En ĉi tiu konkurenca situacio reĝo, monarĥema nobelaro, katedralaj kapituloj, episkopoj kaj urboj pro malsamaj motivoj provis superatuti unu la aliajn per pli kaj pli monumentaj konstruaĵoj – kiel elmontro de sia regopretendo, sed ankaŭ pro vera pia entuziasmo.
  • Je la komenco de la epoko ekiĝis fazo de ĝenerala alistrukturiĝo en la ekonomia vivo de la landoj. La ekonomio en certaj regionoj kaj en la urboj evoluis pozitive. La ekonomia graveco de la kamparo malpliiĝis favore al la urboj, kiuj fariĝis ekonomiaj pezocentroj. La kamparanoj forkuris en la urbojn. En Francujo la ekonomia bazo estis la fortiĝo de la franca reĝeco en la 12-a jarcento je kostoj de la malaltnobelaro kaj la ekonomia fortiĝo de la ekflorantaj burĝaj urboj prosperigataj deflanke de la franca reĝeco. Ĝuste la urboj malvolvis la forton necesan por financi kaj realigi la elspezajn konstruaĵojn de la gotiko. Pro la kreskado de la urboj ankaŭ ekestis bezono de novaj preĝejoj.
  • La gotika arĥitekturo povis baziĝi sur la fundamentoj de teĥnikaj metodoj kaj metiaj lertecoj evoluintaj dum la romaniko. Ripovolboj, pintarkoj kaj kontraŭfortoj jam sukcese estis enkondukita en la romaniko kaj romanikaj konstruaĵoj estis konstruitaj pli kaj pli lum-enlasemaj. La pluevoluo de la katedralkonstruaj metiejoj kreis la antaŭkondiĉojn por konstrui pli kaj pli postulemajn kaj komplikajn gotikajn arĥitekturojn ankaŭ grandskale.
  • La teologio komprenis preĝejojn kiel konstruita parto de la liturgio, kiuj montras sur la Novan Jerusalemon. La abatopreĝejo de Sankta Denizo laŭ volo de abato Suger devis esti la nova Templo de Salomono. Durando de Mende (mortinta en 1296) skribis: „Ĉio, kio apartenas al la ekleziaj diservoj, aferoj kaj ornamaĵoj, estas plena je Diaj signoj kaj misteroj.“[4] La preĝejokonstruaĵoj devis fariĝi perfekta unueco kiel la kosmo: belaj, harmoniaj kaj klaraj per lumo, geometrio, proporcioj, materialoj kaj koloroj. En la romaniko ekzistis relative malgrandaj fenestrotruoj kaj grandaj murfacoj. En la gotiko la murfacoj pli kaj pli estis dissolvataj kaj grandface anstataŭataj per vitrofenestroj, kiuj de interne efikis kiel travideblaj „vitromuroj“ kaj fariĝis esenca formelemento de la preĝeja arĥitekturo. La sunradioj, la lumo de Dio, devis kapti la tutan preĝejon kaj transformi la konstruaĵon al konstruita metafiziko. En Francujo ĉi tiu lumarĥitekturo al perfekteco evoluis, deire de la baziliko de Sankta Denizo (ekde 1130/35) ĝis la katedralo de Chartres (1194–1260) kaj la Sankta Kapelo (1244–1248) en Parizo.

Gotiko dum la barokepoko

Grandan komprenon por la gotiko havis kelkaj barokaj arkitektoj, ekzemple Francesco BorrominiJan Blažej Santini-Aichel. Tiuj ĉi arkitektoj tre karakterize inspiris sin per gotikaj elementoj kaj konstruaĵoj en siaj laboraĵoj, verkante laŭ stilo, kiun ni nomas postgotiko. Ĝenerale la gotiko komencis denove akceptata en la 19-a jarcento, kiam ankaŭ okazis rekonstruoj de multaj gotikaj konstruaĵoj. La gotiko estis tiutempe eĉ proklamita kiel "germana nacia stilo".

Regiona disvastiĝo kaj pluevoluo

Tre baldaŭ ĝi aperis en Anglio, pli poste ankaŭ sur Iberio, en Germanio kaj pluaj landoj de la meza Eŭropo. Precipe en Italio la gotiko kreis apartan miksaĵon kun romanikaj, grek-romi-antikvaj kaj bizancaj influoj. En Italio ankaŭ naskiĝis renesanco, kiu iom post iom tute forpuŝis la gotikon. Sed ankoraŭ komence de la 16-a jarcento, precipe en la meza Eŭropo, estiĝadis fakte gotikaj konstruaj laboraĵoj. La arĥitekturon oni distingas en fruan, altan kaj malfruan gotikon, kiuj en la diversaj regionoj evoluis malsame:

Frua gotiko Alta gotiko Malfrua gotiko
Francujo 1140–1200 1200–1350 1350–1520
Anglujo 1170–1250
fruangla gotiko
1250–1350
dekoracia gotiko angla
1350 ĝis proks. 1550
rektangula gotiko angla
Italujo ekde 1200
Sankta Romia Imperio 1220–1250 1250–1350 1350 ĝis proks. 1520/30

Kiam komence de la 16-a jarcento la renesanco disvastiĝis norde, oriente kaj okcidente de la Alpoj, la gotika stilo rapide perdis sian influon.

Apartaj varioj de la stilo

krom la origina "klasika" stilo, pri kiu jene ekzemplon:
http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/72/250px-STmaximin.jpg
estas politike regiona stilo

posta evuluo al:

kaj fine:

Konstruelementoj

Katedralo Dipatrino de Parizo vidate ekde la rivero Sejno

Ornamaĵoj

Ekzemploj

Katedralo de Canterbury vidate de sudokcidento

Referencoj

  1. Günter Binding: Opus francigenum; Ein Beitrag zur Begriffsbestimmung. En: Archiv für Kulturgeschichte, pj. 45–54, 1989
  2. Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst; Berlino, 1929–1932, 4 volumoj
  3. Gerlinde Thalheim (eldoninto): Wege zur Backsteingotik. Bauten zur Macht; Monumentverlag, Bonn 2002, ISBN 3-935208-14-6
  4. Durandus von Mende: Rationale divinorum officiorum. En: Günther Binding: Was ist Gotik. p. 44; Primusverlag, Darmstadt 2006, ISBN 978-3-89678-571-8.

Literaturo

ordigita laŭalfabete

Superrigardo

Veit Stoss, Krakovo, Pollando
  • Arno Borst: Lebensformen des Mittelalters. Frankfurto/Berlino/Vieno 1979. (enhavas i.a. germanlingvan tradukon de la fama „Gervazo“-Reporto).
  • Georges Duby: Die Zeit der Kathedralen. Kunst und Gesellschaft 980–1420 [1976]. Frankfurto ĉe Majno [1992] 2-a eldono 1994.
  • Géza Entz: Die Kunst der Gotik. Emil Vollmer, Munkeno 1981, ISBN 3-87876-340-9.
  • Michael Camille: Die Kunst der Gotik. 1996.
  • Florens Deuchler: Gotik. Herrsching: Pawlak, 1981 (= Belser Stilgeschichte), ISBN 3-88199-042-9.
  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Herder, Freiburg-Bazelo-Vieno 1984.
  • Émile Mâle: L’Art religieŭ du XIIIe siècle en France. Parizo 1899.
  • Émile Mâle: L’Art allemand et l’art français du Moyen Âge. Parizo 1917.
  • Matthias Puhle (Hrsg.): Aufbruch in die Gotik, Philipp von Zabern, Majenco 2009, ISBN 3-8053-4062-1.
  • Rolf Toman, Achim Bednorz: Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Könemann im Tandem-Verlag, 2005, ISBN 3-8331-1038-4.

Arĥitekturo

  • Günter Bandmann: Mittelalterliche Architektur als Bedeutungsträger. 10-a eldono. Gebr. Mann, Berlino, ISBN 3-7861-1164-2.
  • Lottlisa Behling: Die Pflanzenwelt der mittelalterlichen Kathedralen. Böhlau, Köln 1964.
  • Günther Binding: Baubetrieb im Mittelalter. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1993, ISBN 3-534-10908-2.
  • Günther Binding: Maßwerk. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1989, ISBN 3-534-01582-7.
  • Günther Binding: Der früh- und hochmittelalterliche Bauherr als „sapiens architectus“. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1998, ISBN 3-534-14248-9.
  • Günther Binding: Hochgotik. Die Zeit der großen Kathedralen. Taschen, Kolonjo 1999, ISBN 3-8228-7117-6.
  • Günther Binding: Was ist Gotik? Eine Analyse der gotischen Kirchen in Frankreich, England und Deutschland 1140–1350. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000, ISBN 3-534-14076-1.
  • Günther Binding, Susanne Linscheid-Burdich: Planen und Bauen im frühen und hohen Mittelalter nach den Schriftquellen bis 1250. Darmstadt / Wissenschaftliche Buchgesellschaft 2002, ISBN 3-534-15489-4.
  • Louis Grodecki: Gotik. In: Weltgeschichte der Architektur. (Storia universale dell’architettura). Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1986, ISBN 3-421-02857-5.
  • Matthew Holbeche Bloxam: The principles of Gothic ecclesiastical architecture. With an explanation of technical terms, and a centenary of ancient terms. Bogue, Londono 1849 (http://historical.library.cornell.edu/cgi-bin/cul.cdl/docviewer?did=cdl329, http://archive.org/details/a547966200bloxuoft Archive.org).
  • Johann Josef Böker: Architektur der Gotik. Bestandskatalog der weltgrößten Sammlung an gotischen Baurissen (Legat Franz Jäger) im Kupferstichkabinett der Akademie der Bildenden Künste Wien, mit einem Anhang über die mittelalterlichen Bauzeichnungen im Wien Museum am Karlsplatz. Verlag Anton Pustet, Salcburgo 2005, ISBN 3-7025-0510-5; recenzo de Klaus Jan Philipp en: Journal für Kunstgeschichte volumo 10, 2006, kajero 4, pj. 314–317 „C. 1 Architektur und Plastik“.
  • Harald Busch, Bernd Lohse (eldoninto): Baukunst der Gotik in Europa; Buch und Zeitverlag, Kolonjo 1981.
  • Ulrich Coenen: Die spätgotischen Werkmeisterbücher in Deutschland als Beitrag zur mittelalterlichen Architekturtheorie. Untersuchung und Edition der Lehrschriften für Entwurf und Ausführung von Sakralbauten. Eldonejo Majenco, Akeno 1989, ISBN 3-925714-20-0.
  • Kurt Gerstenberg: Deutsche Sondergotik. Delphin, Munkeno 1913 (2-a reviziita eldono: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1969).
  • Johann Wolfgang von Goethe: Von der Deutschen Baukunst, D. M. Ervini Steinbach. o.O. 1772.
  • Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs. Chartres, Reims, Amiens. Pliampleksa noveldono. Reimer, Berlino 1987, ISBN 3-496-00898-9.
  • Bodo W. Jaxtheimer: Gotik. Die Baukunst. Eltville am Rhein: Bechtermünz Verlag, 1990, ISBN 3-927117-43-9 (priskribas gotikan arĥitekturon en Francujo, Germanujo, Anglujo, Belgujo, Nederlando, Skandinavujo, Italujo kaj sur la Ibera Duoninsulo; kun 350 fotoj kaj desegnoj).
  • Hervé Kergall: Gotische Kathedralen und Kunstschätze in Frankreich; Bechtermünz, Eltville 1990, ISBN 3-927117-56-0.
  • Dieter Kimpel, Robert Suckale: Die gotische Architektur in Frankreich. 1130–1270. Priolaborita studeldono. Hirmer, Munkeno 1995, ISBN 3-7774-6650-6.
  • Werner Müller: Grundlagen gotischer Bautechnik. Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1990, ISBN 3-422-06055-3.
  • Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky: Das gotische Gewölbe. Die Geschichte seiner Form und Konstruktion. Munkeno 1999, ISBN 3-422-06278-5.
  • Norbert Nussbaum: Deutsche Kirchenbaukunst der Gotik. W2-a eldono. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1994, ISBN 3-534-12542-8.
  • Uwe A. Oster: Die großen Kathedralen. Gotische Baukunst in Europa. Primus, Darmstadt 2003, ISBN 3-89678-240-1.
  • Erwin Panofsky: Gotische Architektur und Scholastik. Zur Analogie von Kunst, Philosophie und Theologie im Mittelalter. Dumont, Kolonjo 1989, ISBN 3-7701-2105-8.
  • Hans Sedlmayr: Die Entstehung der Kathedrale. Zuriko 1950 (laste VMA, Wiesbaden 2001, ISBN 3-928127-79-9).
  • Otto von Simson: Die gotische Kathedrale. 2-a, plibonigita eldono. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1972, ISBN 3-534-04306-5.
  • Rolf Toman (eldoninto):Gotik – Architektur. Skulptur. Malerei, Tandem Verlag, 2004, ISBN 978-3-8331-3511-8.
  • Ernst Ullmann: Die Welt der gotischen Kathedrale. Union Verlag, Berlino 1981, ISBN 3-85063-117-6.
  • Martin Warnke: Bau und Überbau. Soziologie der mittelalterlichen Architektur nach den Schriftquellen. Suhrkamp, Frankfurto 1984, ISBN 3-518-28068-6.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.beloit.edu/~arthist/historyofart/gothic/bourges.htm greke http://www.chartres-heiligegeometrie.de greke http://www.virtuelles-freiburg.com/turm/i15.html greke Privata fotaro pri katedraloj greke Muzea portalo de Ŝlesvigo-Holstinio Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara