Gotoo Hitosi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

GOTOO Hitosi estas japana profesoro pri lingvistiko en la Universitato Tohoku en Sendai. Dum la 92-a UK 2007 li estis rektoro de Internacia Kongresa Universitato. Kiel vicestro de Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro de Japana Esperanto-Instituto, li kunredaktis "Esperanto-Japana Vortaro" eldonita en 2006, kaj li redaktis poŝvortaron "Esuperanto Zyoyo 6000-go" (=6000 praktikaj vortoj en Esperanto).

Gotoo estas membro en pluraj sciencistaj asocioj, interalie en la Lingvistika Societo de Japanio, en Societas Japonica Studiorum Romanicorum kaj Societé de linguistique romane.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj