Gottfried Heinrich Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gottfried Heinrich Bach (* 26-an de februaro 1724 en Lepsiko; † 12-an de februaro 1763 en Naumburg) estis la unuenaskita filo el la dua geedziĝo de Johann Sebastian Bach kun Anna Magdalena Wilcke. Li estis mense handikapita kaj vivis post la morto de sia patro ĉe sia fratino Elizabeta kaj sia bofrato Johann Christoph Altnikol. Eble de li devenas mallonga klavarinstrumenta komponaĵo same kiel la melodio de la ario So oft ich meine Tobackspfeife el la Notlibreto por Anna Magdalena Bach.

Li estas ankaŭ menciita en la kroniko de la familio Bach, kiun verkis Johann Sebastian Bach: „...inklinas ankaŭ al muziko, aparte al klavarinstrumento.“ Carl Philipp Emanuel Bach kompletigis: „Estis granda genio, kiu tamen ne estis evoluigita.“

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Familio Bach