Gottfried Keller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keller 1860

Gottfried KELLER (* la 19an de julio 1819 en Zuriko, † la 15an de julio 1890 samloke) estis svisa verkisto.

Lia origina deziro, fariĝi pentristo en Munkeno, fiaskis. Li reiris al Svislando, serĉis kontaktojn al politike progreseme liberalaj intelektuloj kaj per stipendio li fine povis sen financaj problemoj studi historion, filozofion kaj literaturon en Germanio. Ekde 1850 li plene dediĉis sin al la verkado; en la jaro 1855 li revenis al Zuriko, kie li de 1861 ĝis 1876 okupis la postenon de urba skribisto.

La verkaro de Gottfried Keller konsistas ĉefe el poemoj, romanoj kaj noveloj. Je la komenco de sia kariero li akuzis en siaj verkoj politikajn kaj sociajn malbonaĵojn, poste li pli kaj pli priskribis la strebadon de siaj protagonistoj al feliĉa vivo kaj socia bonfarto.

Famaj verkoj

  • Gedichte (poemoj, 1846)
  • Neuere Gedichte (poemoj, 1851)
  • Der grüne Heinrich (romano, 1854/55; novtekstigo 1879/80)
  • Die Leute von Seldwyla (noveloj, 1856; ampleksigita 1873/74)
  • Zürcher Novellen (noveloj, 1878)
  • Das Sinngedicht (noveloj, 1882)
  • Martin Salander (romano, 1886)

En Esperanto aperis

  • La forĝisto de sia feliĉo; Virgino kaj monakino / Trad.: Jakob Schmid. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 86-116
  • Arbara kanto ; Vespera kanto ; Vintra nokto ; Nokta silento ; Almozulo ; Adiaŭ / Trad.: Hilda Dresen. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939., p. 326-329
  • Eugenia / trad.: Reinhard Haupenthal. – Saarbrücken : Iltis-Eld., 1990. – 27 p. – (Iltis-Serioj ; 2, Beletro Tradukita ; 2) ISBN 3-927613-10-X
  • Vintra nokto <poemo> / trad.: H. Dresen. – En: Nova Esperanta krestomatio. - Rotterdam : UEA, 1991, p. 443

Eksteraj ligiloj

greke http://www.gottfriedkeller.ch greke http://gutenberg.spiegel.de/autoren/keller.htm greke http://www.kellerbriefe.ch greke http://literaturnetz.org/autoren/gottfried_keller