Gottfried Wilhelm Leibniz

El Vikipedio
(Alidirektita el Gottfried Leibniz)
Saltu al: navigado, serĉo
Leibniz

Gottfried Wilhelm LEIBNIZ (aŭ Lejbnico) (naskiĝis la 1-an de julio, 1646 en Lepsiko, mortis la 14-an de novembro, 1716 en Hanovro) estis germana filozofo kaj matematikisto.

Li kredis simbolojn ege gravaj por la komprenado de aferoj. Li provis disvolvi alfabeton de homa pensado, en kiu li provis reprezenti ĉiujn fundamentajn konceptojn per simboloj kaj kombinis tiujn simbolojn por reprezenti pli kompleksajn pensojn. Lejbnico neniam finis ĝin.

Edukita en Lepsiko, Jena kaj Altdorf (diplomita en 1666). Laborante al voĉdonanta ĉefepiskopo de Majenco (1667-1676), li pasigis kvar jarojn (1672-1676) en Parizo kaj vizitis Londonon en 1673.

Li malkovris kaj publikigis nociojn de infinitezima kalkulo, publikitajn en 1684, antaŭ ol Isaac Newton, kaj tio kaŭzis multajn debatojn.

Li estis bibliotekisto de la duko de Brunsviko (1676-1716). Li pasigis la lastajn 30 jarojn de sia vivo sub la protekto de Brunsviko kiu permesis al li studi matematikon, naturajn sciencojn, historion, filozofion kaj lingvistikon. En tiu periodo li skribis du verkojn : Systema Theologicum, en kiu li pruvis trovi komunajn punktojn inter la katolika kaj protestanta teologioj, kaj Teodiceo (1710), pri la problemo de malbono kaj defendo de optimismo, kiun mokis Voltaire en sia Kandid.

Li okupiĝis ankaŭ pri la ideo de internacia lingvo, tial liaj monadoj apartenis al la unuaj verkoj esperantigitaj omaĝe al liaj interlingvistikaj konceptoj.

En Esperanto aperis [redakti]

  • Monadologio (tr. Émile Boirac, 1902; dua eldono, 1904; tria eldono, 1905). Tiu tradukaĵo aperas ankaŭ en Filozofia Revuo Simpozio (Esperantlingva Revuo de Filozofia Asocio Tutmonda - FAT, eldonita en Florianopolo, Brazilo), volumo 6, n-ro 12, Septembro 1988, p. 23-33.

Nova traduko, de Ionel Oneţ aperis en 2013 ĉe Eldonejo Bero.

Leibniz.jpg
Leibniz-Denkmal.jpeg


Vidi ankaŭ [redakti]


Eksteraj ligiloj [redakti]

Faces-nevit.svg Trovu « Gottfried Wilhelm Leibniz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»