Gottfried van Swieten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried van Swieten

Gottfried Freiherr van SWIETEN (* 29-an de oktobro 1733 en Leiden; † 29-an de marto 1803 en Vieno) estis nederlanda diplomato en servo por Aŭstrio, konata kiel mecenato de pluraj komponistoj de klasikisma muziko, inter ili Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart kaj Ludwig van Beethoven.

Vivo

Van Swieten estis denaska nederlandano kaj pasigis grandan parton de sia infaneco en Nederlando. Lia patro Gerard van Swieten estis kuracisto, kiu akiris altan renomon pro la altigo de la normoj en medicia esploro kaj instruo. En 1745 li fariĝis persona kuracisto de Imperiestrino Maria Theresia kaj transloĝiĝis kun sia familio al Vieno, poste li ricevis la heredeblan rangon de barono. Lia filo estis tie edukita ĉe elitolernejo de la Jezuitoj kiel oficisto kaj laboris (post mallonga okupiĝo en la publika servo) en du profesioj: Kiel diplomato por Aŭstrio li estis ekde 1755 ĝis 1757 en Bruselo, ekde 1760 ĝis 1763 in Parizo, ekde 1763 ĝis 1764 en Varsovio kaj finfine kiel ambasadoro ekde 1770 ĝis 1777 en Berlino. Post sia reveno al Vieno li laboris ĝis la fino de sia vivo kiel prefekto de la Imperiestra Kortego-Biblioteko. Krome li estis ĝis komence de decembro 1791 „Prezidanto de la studo- kaj librocenzura kortego-komisiono“, do estra ŝtatoficisto.

Van Swieten treege interesiĝis pri muziko, li mem komponis serion da operoj kaj simfonioj, kiuj tamen ne estas altkvalitaj kaj nuntempe nur maloftege estas prezentataj. Joseph Haydn opiniis liajn simfoniojn "same rigidaj kiel li mem". Swieten anis la klerisman rondon; el tio ankaŭ fontas lia kunagado je la fermado de preskaŭ 1000 aŭstraj monaĥejoj far Jozefo la 2-a.

Lia influo sur klasikismaj komponistoj

Mozart

Van Swieten konigis Mozart-on kun la verkoj de Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel, kiam li proksimume 1782/83 disponigis la manskribaĵojn, kiujn li kolektis dum sia longa restado en Berlino, je la regulaj dimanĉaj koncertoj en la granda festosalono de la Viena Kortego-Biblioteko por publika prezentado. Mozart, Haydn kaj Vanhal aktive kunlaboris je ĉi tiuj koncertoj. La renkontiĝo kun la plej gravaj komponistoj de la baroko ege impresis Mozart-on kaj tre influis liajn postajn komponaĵojn. Van Swieten validas kiel mecenato de Mozart.

En la pli malfruaj 1780-aj jaroj van Swieten organizis la Gesellschaft der Assoziierten, asocio de nobeloj interesitaj pri muziko. Danke al financa subvencio de ĉi tiu grupo van Swieten povis daŭrigi la intereson pri baroka muziko, kiun li dividis kun Mozart. La Gesellschaft komisiis Mozart-on priverki kvar komponaĵojn de Händel por prezentado laŭ moda gusto. El ĉi tiuj la priverkado de la oratorio Mesio far Mozart, kiu enhavas novajn pasaĵojn por flutoj, klarnetoj, fagotoj, kornoj kaj trombonoj same kiel pluaj por timbaloj, estas la plej konata. La priverkaĵo de Mozart estis prezentata sub patroneco de la Gesellschaft en 1789.

Kiam Mozart mortis en 1791, van Swieten rapidis ankoraŭ dum la mortonokto en lian domon, por ordoni entombigon triaklasan, kies kostojn tamen devis pagi la vidvino. Poste tamen li organizis la unuan prezentadon de la rekviemo de Mozart en la viena Jahn-Salono kiel benefickoncerto por Constanze Mozart kaj ŝiaj gefiloj.

Haydn

Van Swieten estis intima kunlaboranto de Haydn je la du oratorioj Die Schöpfung (1798) kaj Die Jahreszeiten (1801). Li mem faris la elekton kaj pretigis la tradukon de la fontmaterialo, kiu originis de John Milton respektive de James Thomson, el la angla en la germanan, kaj kreis ofte sufiĉe mallertajn retradukaĵojn en la anglan, por adapti la tekston al la ritmo de la muziko de Haydn; ambaŭ oratorioj komence estis publikigitaj dulingvaj.

Li proponis krom tio al Haydn, kiel diversaj pasaĵoj de la libreto estus muzikigotaj. Ekzemplo estas la kortuŝa epizodo en Schöpfung, en kiu Dio ordonas al la novkreitaj bestoj, ke ili estu fekundaj kaj plimultiĝu. La transskribo de van Swieten de Gen 1,27 estas:

Seid fruchtbar alle,
Mehret euch!
Bewohner der Luft, vermehret euch, und singt auf jedem Aste!
Mehret euch, ihr Flutenbewohner
Und füllet jede Tiefe!
Seid fruchtbar, wachset, und mehret euch!
Erfreuet euch in eurem Gott!
Be fruitful all
And multiply.
Dwellers of the air, multiply and sing on every branch.
Multiply, ye dwellers of the tides,
And fill every deep.
Be fruitful, grow, multiply,
And rejoice in your God!
Naskemu ĉiuj
Kaj multiĝu.
Loĝantoj de l' aer', multiĝu kaj kantu sur ĉiu branĉ'.
Multiĝu, loĝantoj de l' akvo,
Plenigu la profundon.
Naskemu, kresku, kaj multiĝu,
Ĝojigu vin en via Di'!

La muziko de Haydn originas en propono de van Swieten, ke la vortojn kantu bassoloisto je senornama baslinio. Kiel kutimo, li sekvis la proponon tamen nur parte kaj aldonis post kelka pripensado al la baslinio riĉan tavolon da kvarvoĉaj harmonioj por violonĉeloj kaj vjoloj – decide por la finfina rezulto.

La unuaj prezentadoj de Die Schöpfung kaj Die Jahreszeiten ankaŭ okazis sub la patroneco de la Gesellschaft der Assoziierten, kiu ankaŭ donis financajn garantiojn, kiujn Haydn bezonis por siaj longtempaj projektj.

Beethoven

Van Swieten estis unu el la vienaj aristokratoj, kies mona subteno ebligis la fruan karieron de Beethoven. Tamen estas penseble, ke la protekto de la juna talento far van Swieten ankaŭ rilatis kun tio, ke Beethoven je la komenco de sia kariero ofte prezentis la preludojn kaj fugojn el Bontemperita klavarinstrumento de Bach, kiujn li ankoraŭ konis el Bonn.

Gottfried van Swieten apartenis en 1795 al la antaŭmendantoj de la pianotrioj op. 1 de Beethoven. Li aĉetis 3 ekzemplerojn. La unuan simfonion Beethoven dediĉis al van Swieten.

Aliaj ligoj

Dum sia berlina tempo van Swieten subtenis Carl Philipp Emanuel Bach-on, de kiu li mendis ses simfoniojn. Unu el la plej famaj komponaĵoj de C. P. E. Bach, la tria movimento de la Sonaten für Kenner und Liebhaber, estas dediĉita al van Swieten. Post la translokiĝo de Bach al Hamburgo van Swieten vizitis lin plurfoje ankaŭ tie.

Johann Nikolaus Forkel, La unua Bach-biografiisto, dediĉis sian libron ankaŭ al van Swieten.

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gottfried van Swieten » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3333069 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)