Gottfried von Strassburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gottfried von Straßburg)
Gottfried von Strassburg
Persona informo
Gottfried von Strassburg
Naskiĝo 30-an de novembro 1179 (1179-11-30)
en Strasburgo
Morto 30-an de novembro 1214 (1214-11-30) (35-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo Minnesänger • poeto • komponistoverkisto vd
Aktiva dum 12-a jarcento–13-a jarcento vd
Verkado
Verkoj Tristan vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gottfried von Strassburg, germana poeto (m. ĉ. 1210) kiu verkis longan romancon, Tristan, pri la legendo de Tristan kaj Iseult. Oni taksas la poemon majstroverko de la mezepoka germana literaturo, kaj ĝi inspiris la operon Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner.

Gottfried von Strassburg mortis antaŭ ol li finis la poemon: ĝin kompletigis Ulrich von Türheim de Augsburg kaj Heinrich von Freiberg. Pri la vivo de Gottfried oni scias nur ke li devenis de, aŭ loĝis en, Strasburgo. La plej fruaj manuskriptoj de la poemo enhavas iometon da la dialekto de Alzaco.

Gottfried diris en la poemo ke lia fonto estas la verko de Tomaso de Anglio pri la legendo. Gottfried verkis 19,548 liniojn antaŭ sia morto, plejparte en rimantaj distikoj.