Gaŭdo-fromaĝo
El Vikipedio
(Alidirektita el Gouda fromaĝo)
| Ĉi tiu artikolo temas pri Gouda fromaĝo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon urbo Gouda. |
| Gaŭdo-fromaĝo | |
|---|---|
| Deveno | Zuid-Holland |
| Graso | 48-51 % |
| Formo | Rado |
| Origino | pasteŭrizita bovinlakto |
La plej konata kaj manĝata nederlanda fromaĝospeco estas la Gaŭdo-fromaĝo. Ĝi havas la formon de rado, pezas ĉirkaŭ 15 kg kaj havas grasotitron de minimume 48+ (reale ĉ. 51+). La Gaŭdo-fromaĝo oni ne produktas en Gouda mem, sed en la regiono, kiel en la najbareco de Stolwijk kaj Haastrecht kaj je brutbredejoj en la Krimpenerwaard. Pro tio oni vendas la kamparan fromaĝon sub la nomo Stolwijker. La nomo de la speco Gaŭdo-fromaĝo estas ĉar ĝi jam dum jarcentoj estas forkomercata en Gouda. La fromaĝofoiro en Gouda nuntempe okazas nur dum la matenoj de la ĵaŭdoj en la monatoj junio, julio kaj aŭgusto. La fromaĝo ankaŭ estas produktata ekster Nederlando sub la sama nomo. La speconomo kaj formo ne estas protektitaj.