Insulo Gough
| Insulo Gough* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | natura heredaĵo | |
| Kriterioj | vii, x | |
| Fonto | 740 | |
| Regiono** | Eŭropo | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1995 (n.k. Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Insulo Gough estas insulo en la subarkta regiono en la suda hemisfero kun areo de 65 km². Ĝi troviĝas en suda parto de la Atlantiko, havas vulkanan devenon kaj subarktan klimaton (suda latitudo 40°19’, okcidenta longitudo 9°55’). Ĝi apartenas al insularo Tristan da Cunha. Koordinatoj: 40°18′S 9°57′W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -40.3 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">40.3°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
Ĝi altas ĝis 910 m inter insuletoj kaj klifoj. La insulon malkvoris en 1505 aŭ 1506 la portugala marsito Gonçalo Álvares kaj estis nomata post li. La insulo ricevis la nunan nomon post Charles Gough, kiu ĝin (re)malkovris en 1731. Kvankam la insulo estas ekstera teritorio de Britio, sur ĝi funkciigas meteologian stacion la Sudafrika Respubliko, ekde 1956. Sur la insulo loĝas kelkaj meteologoj.
Flaŭro kaj faŭno [redakti]
La plantaro estas malabunda kaj malofta: nanaj arbustoj, muskoj kaj herbospecioj. Tie ne vivas amfibioj kaj reptilioj, la mamulojn reprezentas la enportita muso, kiu damaĝas la indiĝenan biosferon.
La insulo aperas sur listo de la Mondaj heredaĵoj, danke al la plej granda marbirda kolonio de la mondo: sur la insulo nestas pli ol 50 birdospecioj kaj el ili vivas nur tie la Galinolo de insulo Gough, la Atlantika petrelo kaj la Gough-emberizo. Sur la rokkornicoj nestas oregreta pingveno kaj raraj marbirdoj kiel migra albatroso kaj granda procelario.