Goumoëns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goumoëns
Blazono de Goumoëns
Blazono de Goumoëns
Blazono de Goumoëns
Kastelo de Goumoëns-la-Ville
Kastelo de Goumoëns-la-Ville
Kastelo de Goumoëns-la-Ville
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 536193 / 167703 (mapo)46.65756.605Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 36′ O; CH1903: 536193 / 167703 (mapo)
Nombro de loĝantoj 888
Areo 10,69 km²
Alteco 618 m super marnivelo
Poŝtkodo 1376
Komunumkodo 5541
Mapo de Goumoëns
Mapo de Goumoëns
Situa mapo de Goumoëns
vdr

Goumoëns estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 888 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Goumoëns situas en la regiono Centro de Vaŭdo de la Vaŭda Mezlando ĉe la norda flanko de la rivero Talent, orienta alfluanto de Thielle. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Eclagnens, Goumoens-la-Ville kaj Goumoens-le-Jux, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,69 km², de kiuj 19,8% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Goumoëns limas en nordo al Penthéréaz, en oriento Villars-le-Terroir, en sudoriento al Echallens, en sudo al Saint-Barthélemy, en okcidento al Oulens-sous-Echallens, kaj en nordokcidento al Bavois.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Goumoëns situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la komunuma centro kruciĝas la vojoj de Echallens al Bavois kaj de Oulens-sous-Echallens al Penthéréaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas la alveturejo La Sarraz, kiu situas 2 kilometrojn okcidente de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Oullens-sous-Echallens. Pere de la poŝtaŭtolinio de Echallens al Chavornay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Goumoens-la-Ville datiĝas el la jaro 1228 kiel Guimuens li vila. Dum mezepoko Goumoëns-la-Ville estis parto de la Senjorujo Goumoens, kiu en la 13-a jarcento estis divitita. Goumoëns-la-Ville ek de tiam formis apartan senjorujoj, kies senjoroj parte dependis de la episkopo de Laŭzano. La katedrala kapitolo de Laŭzano posedis diversajn havaĵoj en Goumoëns, al kiuj ankaŭ apartenis du kasteloj. Sub la berna regado de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la hodiaŭaj vilaĝoj de Goumoëns apartenis al la Senjorujo Orbe kaj Echallens, kiu estis komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la Helveta Revolucio la tri komunumoj estis atribuitaj al la Distrikto Echallens, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3] La komunumo Goumoëns estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Eclagnens, Goumoens-la-Ville kaj Goumoens-le-Jux.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]