Goupil & Cie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galerio Goupil, place de l'Opéra Parizo

Kompanio Goupil & Cie estis en la 19-a jarcento signifa reto de artaj vendejoj.

La kompanio estiĝis en la jaro 1850 kaj fondis ĝin Adolphe Goupil (1806-1893).

Ĝi disponis per vendejoj en Hago, Parizo, Londono, Novjorko, Vieno ktp. Ties okupito estis inter la jaroj 1869 - 1876 krom aliaj ankaŭ Vincent van Gogh. En la jaro 1873 eklaboris en tiu ĉi firmao ankaŭ lia pli juna frato Theo, kiu unue en la firmao en Hago kaj poste en Parizo laboris ĝis la jaro 1890.

La firmao Goupil kiel unu el malmultaj dediĉis sin al aĉeto kaj ekspoziciado de tiam moda pentrado kaj tiel ĝi karakterize enskribiĝis en historio de impresionismo, neoimpresionismo kaj pluaj progresivaj artaj direktoj. Okazis en ĝi krom aliaj la unuaj ekspozicioj de Vincent van Gogh.

En la jaro 1884 aĉetis la firmaon duopo de komercistoj Léon Boussod kaj René Valadon (ili uzis nomon Boussod, Valadon & Cie, successeurs de Goupil & Cie), ĝi ankaŭ poste portis laŭ ili ilian nomon. En 1896 ĝi popste transiris al posedantoj Michel Manzi kaj Maurice Joyant (Manzi, Joyant & Cie), dum kio Maurice Joyant gvidis parizan filion jam ekde la jaro 1890 kaj li estis krom alia amiko kaj la unua biografiisto de pentristo Henri de Toulouse-Lautrec.

Eksteraj ligiloj