Gouzon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gouzon
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Jarnages
INSEE kodo 23093 [+]
Poŝtkodo 23230
Kodo laŭ INSEE 23093
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Cyril Victor
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 381 (1 999)
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°11′33″N 2°14′22″O  /  46.1925°N, 2.23944°O / 46.1925; 2.23944 (Gouzon) (mapo) Koordinatoj: 46°11′33″N 2°14′22″O  /  46.1925°N, 2.23944°O / 46.1925; 2.23944 (Gouzon) (mapo)
Alto 366 m - 476 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 50,03 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Gouzon en Francio
46° 11′ 33″ Nordo 2° 14′ 22″ Oriento / 46.1925 °N, 2.23944444444 °O / 46.1925; 2.23944444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gouzon [+]
vdr

Gouzon estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1381 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gouzon etendiĝas sur 50,03 km², kaj havis 1381 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 27 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Gouzon situas je alteco de 476 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Gouzon apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Cyril Victor, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Gouzon datiĝas de la 13-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Gouzon estas produktata loka fromaĝo. La firmao "Les Comtes de la Marche", kies sidejo situas en Gouzon, produktas kukojn.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Gouzon apartenas al la kantono de Jarnages, kies ĉefurbo estas Jarnages. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]