Gozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gozo, Comino kaj Cominotto viditaj el aviadilo
Mapo

Gozo (en la malta lingvo Għawdex) estas insulo de Malto en la Mediteranea Maro. Ĝi troviĝas en Suda Eŭropo, apud Sicilio, kaj estas la dua plej granda insulo de la lando Malto, post la insulo Malto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Gozo situas nordokcidente de la ĉefinsulo Malto. Inter Gozo kaj Malto situas la tria insulo de la insularo, nome Comino, kiu politike ankaŭ apartenas al Gozo. En la centro de la insulo situas sur monto ĝia ĉefurbo Viktorio. La insulo havas areon de 67 km² kaj ĝia plej alta punkto situas sur alteco de 167 m s.m. en okcidento.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La insulo Gozo estas aŭtonoma distrikto, kiu posedas ek de 1987 pri certa aŭtonomio kaj propra ministerio. La insula distrikto konsistas el 14 komunumoj, tiel nomitaj lokaj konsilioj, nome: Fontana, Għajnsielem (al kiu ankaŭ apartenas la insulo Comino), Għarb, Għasri, Kerċem, Munxar, Nadur, Qala, Viktorio, Sankt-Laŭrenco, Sannat, Xagħra, Xewkija kaj Żebbuġ.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gozo atingeblas de la ĉefinsulo per pramŝipo. Sur la insulo ekzistas busreto. La vojoj en Gozo ĉiuj kondukas tra la ĉefurbo en la centro de la lando same la buslinioj, kiuj ĉiuj komenciĝas ĉe la centra bushaltejo en la ĉefurbo. Flughaveno aŭ aerodromo ne ekzistas sur la insulo. La ĉefa haveno de Gozo estas Mġarr en la komunumo Għajnsielem sur la suda flanko de la insulo, de tie la pramlinio kondukas al Marfa Point en nordo de la insulo Malto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj homoj jam vivis sur Gozo en la 5-a jarmilo a.K.. La unuaj setlantoj alvenis el Sicilio. En la unua duono de la 4-a jarmilo a.K. en la hodiaŭa loko Xagħra estis konstruita la neolitika templo Ġgantija. En la 1-a jarmilo a.K. sur Gozo setlis fenicianoj, kiuj nomis la insulon Gel. Sekvis grekoj kaj romianoj, kiuj nomis la insulon Gaulus. La hodiaŭa nomo aperis en la 14-a jarcento. Kiam en la jaro 1798 la tiama malta grandmastro, Ferdinand von Hompesch zu Bolheim, kapitulaciis antaŭ la trupoj de Napoleono, la gozanoj resistis kaj deklaris sian sendependecon. En la jaro 1800 la britoj konkeris la insularon, kio jam estis la fino de la ŝtata sendependeco de Gozo. En la jaro 1987 Gozo reakiris partan aŭtonomion per la kreo de administra distrikto, kiu konsistas el la insuloj Gozo kaj Comino.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej rimarkebla vidindaĵo estas la Blua Fenestro (en la malta lingvo Tieqa Żerqa kaj en la angla Azure Window) en la okcidento de la insulo. Temas pri giganta truo en roko, kiu kliniĝas al la maro. Proksime de la Blua Fenestro troviĝas sala laguno, kiu nur tra roka tunelo estas konektita kun la maro. En la centro de la insulo en Xaghra situas la megalita templo de Ĝgantija el la neolitiko, kiu estas la plej malnova konstruaĵo de la mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]